GRAMATIKO
Literoj kaj prononco ·
Frazoj ·
Substantivoj ·
Difiniloj ·
Pronomoj ·
Adjektivoj ·
Adverboj ·
Verboj ·
Prepozicioj ·
Konjunkcioj kaj subjunkcioj ·
Demandoj ·
Subfrazoj ·
Nombroj ·
Vortfarado ·
Mallongigoj ·
Interpunkcio
En Elefeno, oni povas formi novajn vortojn aldonante prefiksojn aŭ sufiksojn al ekzistantaj vortoj, aŭ kombinante du ekzistantaj vortojn kiel kunmetitan substantivon.
Oni povas ankaŭ rekte reuzi adjektivon kiel substantivon kaj verbon kiel substantivon aldonante neniun afikson.
Kiam oni aldonas prefikson, kiu finiĝas per konsonanto, al vorto, kiu komenciĝas per la sama konsonanto, oni skribas tiun konsonanton nur unufoje (inter+rede → interede, non+nesesada → nonesesada).
Anti- signifas “kontraŭ-” aŭ “anti-”. Ĝi formas adjektivojn kaj substantivojn, kiuj indikas kontraŭecon:
Auto- signifas “sin-” or “mem-”. Ĝi formas substantivojn, verbojn, kaj adjektivojn, kiuj indikas refleksivan aŭ aŭtomatan agon:
Des- signifas “mal-”, kiam oni malfaras agon. Ĝi formas verbojn. Ĝi simpliĝas al de- antaŭ S, Z, X, aŭ J:
Inter- signifas “inter-”. Ĝi formas substantivojn, verbojn, kaj adjektivojn, kiuj indikas reciprokan agon aŭ staton:
Media- signifas “mez-” aŭ ”-mezo”. Ĝi formas substantivojn, kiuj indikas la mezpunkton de io:
Non- signifas “mal-” aŭ “ne-”, formante adjektivojn kaj substantivojn, kiuj indikas malajn kvalitojn:
Pos- signifas “post-”. Ĝi formas substantivojn, verbojn, kaj adjektivojn, kiuj aludas al tempo (aŭ loko) post aŭ malantaŭ (pos) alia:
Pre- signifas “antaŭ-”. Ĝi formas substantivojn, verbojn, kaj adjektivojn, kiuj aludas al tempo (aŭ loko) antaŭ (ante) alia:
Re- signifas “re-”. Ĝi formas verbojn, kiuj indikas ripetitan agon, aŭ agon en la kontraŭa direkto:
Su- signifas “sub-”. Ĝi formas substantivojn, verbojn, kaj adjektivojn, kiuj indikas pli malaltan punkton en hierarkio. Ĝi simpliĝas al supra- antaŭ A:
Supra- signifas “super-” aŭ ”-eg-”. Ĝi formas substantivojn, verbojn, kaj adjektivojn, kiuj indikas pli altan punkton en hierarkio:
Vis- signifas “vic-”. Ĝi formas substantivojn, kiuj indikas eventualajn anstataŭulojn:
Bon- e mal- formas bonajn kaj malbonajn (aŭ misajn) variantojn de adjektivoj kaj verboj, foje metafore. Mal- ofte korespondas al “mis-” en Esperanto:
Oni uzas nombrovortojn kaj onojn kiel prefiksojn ĉe iuj vortoj. Ĉe familianoj, nombrovortoj indikas pliiĝe forajn generaciojn, kiel sinsekvoj de “pra-” en Esperanto:
Multaj sufiksoj komenciĝas per vokalo. Kiam oni aldonas tian sufikson al vorto, kiu jam finiĝas per vokalo, oni forigas la ekzistantan vokalon, krom se ĝi estis la sola vokalo en la origina vorto:
Kie sufikso kreus nevalidan vokalsinsekvon, oni forigas la duan vokalon de la sinsekvo:
Tiuj ĉi reguloj havas du esceptojn:
Same kiel aliaj verboj, la verbojn kreitajn per ĉi tiu sufikso oni povas uzi kaj transitive kaj netransitive, aŭ kiel substantivojn.
Oni aldonas -i al substantivoj kaj adjektivoj por formi verbojn, kiuj signifas “fariĝi …”, “ŝanĝ(iĝ)i al …”. Kiel aparta kazo, ĝi inkluzivas ankaŭ verbojn, kiuj signifias “eligi substancon aŭ novan parton”:
-i kreas ankaŭ verbojn, kiuj signifas “uzi …” (tipe kiel ilon aŭ aparaton), aŭ “apliki …” (substancon aŭ konvencion):
Same kiel aliaj adjektivoj, la adjektivojn kreitajn per ĉi tiuj sufiksoj oni povas reuzi kiel substantivojn, kiuj indikas ulon aŭ aĵon kun la specifa kvalito.
Oni aldonas -in al substantivo por formi adjektivon, kiu signifas “simila al …”, ”-eca”:
Oni aldonas -osa al substantivo por fari adjektivon, kiu signifas “plena de …” aŭ “farita el …”:
Oni aldonas -al al substantivo por formi ĝeneralan adjektivon, kiu signifas “rilata al …” aŭ “kiu temas pri …”
Oni aldonas -iste al substantivo indikanta kredon, ekzemple religion aŭ filozofion, por fari ĝeneralan adjektivon. Se la substantivo finiĝas per -isme, -iste anstataŭas tion. En kelkaj vortoj, kie la radiko estas propra nomo, oni retenas la finan vokalon de la substantivo, se tio kreas vorton pli internacian:
Oni aldonas -an al kelkaj substantivoj indikantaj regionojn de spaco aŭ tempo (lokojn kaj epokojn) por formi ĝeneralajn adjektivojn:
-an estas ankaŭ unu el la kvin normaj sufiksoj, per kiuj oni formas adjektivojn, kiuj indikas lingvojn kaj popolojn. La aliaj kvar estas -es, -ica, -i, kaj -sce. Por tiuj adjektivoj Elefeno uzas vortojn, kiuj sonas kiel eble plej simile al la surlokaj nomoj: rezulte, iuj nomoj uzas apartan propran sufikson, aŭ neniun ajn sufikson, kaj oni modifas foje ankaŭ la radikon:
Sed, se oni preferas, ankaŭ eblas simple aldoni -an al iu ajn landonomo:
Oni aldonas -ica al substantivo indikanta medicinan, psikologian, aŭ similan problemon por formi adjektivon pri persono, kiu havas tiun problemon:
Oni aldonas -nte al verbo por krei la aktivan participon, adjektivon, kiu signifas ”-nta”, t.e. “tia, ke ĝi faras (la specifan agon)”. Ĝi alprenas la formon -ente, se la verbo finiĝas per konsonanto, sed es estas la sola efektiva ekzemplo:
Kiam oni uzas tian adjektivon kiel substantivon, ĝi normale indikas aĵon, kiu faras la agon. Homon, kiu faras agojn, oni indikas per la sufikso -or. Substantivojn, kiuj finiĝas per -nte, oni ne uzas kiel nomojn de agoj:
Oni aldonas -da al verbo por formi la pasivan participon, adjektivon, kiu signifas ”-ata” aŭ ”-ita”, t.e. “tia, ke oni …as aŭ …is ĝin”:
Oni aldonas -able al verbo por krei adjektivon, kiu signifas ”-ebla”, “tia, ke oni povas …i ĝin”, aŭ ”-inda”, “tia, ke ĝi meritas, ke oni …u ĝin”:
-or signifas ”-anto” aŭ ”-isto”. Kiam oni aldonas ĝin al verbo, ĝi formas substantivon kun la signifo de homo, kiu faras la specifan agon, ofte kiel sian tipan aŭ kutiman okupon. Kiam oni aldonas ĝin al substantivo, ĝi formas substantivon kun la signifo de homo, kiu laboras pri la specifa aĵo, aŭ kiu ludas la specifan sporton:
-ador signifas ”-ilo”. Ĝi kreas nomojn kun la signifo de ilo aŭ maŝino, kiu faras la specifan agon, aŭ kiu laboras pri la specifa aĵo:
-eria respondas al ”-ejo” en Esperanto. Oni aldonas ĝin al substantivo aŭ verbo por krei substantivon, kiu indikas lokon, ofte vendejon, ligita al la specifa ago aŭ aĵo:
-ia respondas al ”-eco” en Esperanto. Ĝi formas abstraktajn substantivojn, kiuj servas kiel la nomoj de ecoj. Kiam oni aldonas -ia al vorto, kiu finiĝas per -ia, la vorto ne ŝanĝiĝas:
Vortoj kiel enfantia kaj sultania povas indiki tempojn aŭ lokojn, en kiuj la eco ekzistas.
Ankaŭ la nomoj de multaj studkampoj finiĝas per ia (aŭ ica), sed tio estas parto de la radiko, kaj ne sufikso. La nomojn de la respondaj praktikistoj oni formas per -iste. Oni uzas -iste ankaŭ por formi la nomojn de kredantoj je religio aŭ filozofio (kiel derivite de la adjektiva sufikso -iste), la nomojn de muzikistoj, kaj la nomojn de iuj aliaj homoj, kiuj finiĝas per ”-ist-” internacie:
-isme formas la nomojn de kredsistemoj, anstataŭante -iste en la nomo de la kredanto. Ĝi aperas ankaŭ en iuj aliaj vortoj, kiuj finiĝas per ”-ism-” internacie:
La jenajn sufiksojn oni aplikas nur al specifaj vortoj, kiel difinite en la vortaro.
Oni aldonas -eta al iuj substantivoj por krei nomon por versio de io, kion oni malpliigis en aparta maniero. Tio inkluzivas la nomojn de bestidoj kaj internaj vestaĵoj. Simile oni povas aldoni -eta al kelkaj verboj kaj adjektivoj por krei vortojn por malpliigitaj versioj de agoj kaj ecoj:
Oni aldonas -on al iuj substantivoj por krei nomon por versio de io, kion oni pliigis en aparta maniero. Tio inkluzivas la nomojn de eksteraj vestaĵoj:
-eta kaj -on ne estas sinonimoj de peti kaj grande: oni certe povas havi un careta grande aŭ un salon peti. Anstataŭe ili formas vortojn kun specifaj novaj signifoj, kiujn oni povas nebule priskribi kiel pli etajn aŭ pli grandajn versiojn de la origina afero.
Oni aldonas -o kaj -a al kelkaj substantivoj indikantaj familianojn, por ŝanĝi la signifon inter viro kaj ino respektive:
La nomojn de kelkaj arboj oni formas ŝanĝante la finan -a de la nomo de la frukto aŭ nukso al -o:
Oni aldonas -esa al kelkaj substantivoj indikantaj historiajn virajn sociajn rolojn por formi la inan ekvivalenton:
Internaciajn sciencajn kaj medicinajn terminojn oni formas el latinaj kaj grekaj fontoj per granda nombro da fakaj prefiksoj kaj sufiksoj. Ĉi tiujn afiksojn oni uzas ankaŭ en Elefeno, kaj ili sekvas la transskribajn regulojn de Elefeno.
Kiam oni uzas prepozicion kiel fakan prefikson, ĝi sekvas la saman regulon kiel supra-: se ĝi havas pli ol unu silabon kaj finiĝas per vokalo, kaj la resto de la vorto komenciĝas per la sama vokalo, tiu vokalo aperas nur unufoje (contra+ataca → contrataca).
La sufiksoj -i kaj -uple estas uzataj por nomi onojn kaj oblojn.
Kunmetitan substantivon oni povas formi kombinante verbon kun sia objekto, en tiu ordo. La rezulto signifas ulon aŭ aĵon, kiu faras la specifan agon al la specifa objekto:
Kiam la objekto komenciĝas per vokalo, oni retenas tiun, krom se ĝi estas sama kiel la fina vokalo de la verbo, kiel en portavion.
En Elefeno, du sinsekvaj substantivoj ne formas kunmetaĵon. Anstataŭe oni metu prepozicion inter la du nomojn. Ekzemple:
En maloftaj okazoj, tia esprimo havas apartan signifon nelaŭvortan, kaj oni rigardu ĝin kvazaŭ unu fiksitan vorton. Ekzemple, leon-de-mar (marleono) ne estas leono. En tiaj okazoj, oni kunigas la vortojn per dividstrekoj, kaj adjektivoj sekvas la duan substantivon. Oni povas uzi dividstrekojn ankaŭ ĉe pli laŭvortaj kunmetaĵoj, se ŝajnas pli klare tiel:
Esta paje es presentada con la lisensa CC Attribution-Share Alike 4.0 International.
Lo ia es automatada jenerada de la paje corespondente en la Vici de Elefen a 12 otobre 2024 (16:16 UTC).