GRAMATIKO
Literoj kaj prononco · Frazoj · Substantivoj · Difiniloj · Pronomoj · Adjektivoj · Adverboj · Verboj · Prepozicioj · Konjunkcioj kaj subjunkcioj · Demandoj · Subfrazoj · Nombroj · Vortfarado · Mallongigoj · Interpunkcio

Pronomoj

Pronomo estas vorto, kiu anstataŭas pli longan substantivan vortgrupon.

Personaj pronomoj

Tu estas singulara kaj vos estas plurala en ĉiuj situacioj, kaj formalaj kaj neformalaj.

El estas uzata por indiki homojn kaj tiajn bestojn kiel mamuloj kaj birdoj. Oni povas ĝin apliki metafore ankaŭ al aliaj bestoj, robotoj, la luno, ŝtormoj, ktp.

Lo estas uzata por indiki aĵojn, simplajn bestojn, ideojn, konceptojn, ktp.

Los estas uzata kiel la pluralo de kaj el kaj lo.

Elefeno kutime no distingas “li” kaj “ŝi”. La formoj elo (“li”) kaj ela (“ŝi”) estas maloftaj, sed oni povas uzi ilin por eviti troan ripetiĝon de la nomoj de homoj, kiam oni parolas pri viro kaj virino en la same kunteksto.

Personan pronomon oni povas sekvigi per rilata subfrazo. Se la signifo restas klara, oni povas ellasi la pronomon, lasante la rilatan pronomon fari duoblan laboron:

On estas ĝenerala nedifina pronomo, kiel “oni” en Esperanto. Ĝi indikas “homoj ĝenerale” aŭ “iu arbitra homo”. Ĝi ofte evitas la bezonon de pasiva verbo:

Se estas la refleksiva pronomo por la tria persono, kaj singulare kaj plurale. Ĝi indikas la subjekton de la aktuala verbo, sed estas mem neniam la subjekto:

La posedaj pronomoj (“la mia”, “la via”, ktp) estas la posedaj difiniloj (“mia”, “via”, ktp), enkondukitaj de la:

Difinilaj pronomoj

Ĝuste kiel oni povas ŝanĝi adjektivon al substantivo, tiel oni povas ŝanĝi plej multajn difinilojn al pronomoj. La pronomoj esta, acel, kaj otra povas ĉiam akcepti la pluraligan -s. Kelkaj aliaj pronomoj povas ankaŭ akcepti -s, se tio pli klarigas la frazon.

Ekzemploj:

La nombrovortojn oni povas uzi kiel pronomojn por indiki grupojn de specifa grandeco. Tiuj pronomoj kutime ne akceptas la pluraligan -s kaj ne bezonas difinilojn:

Por indiki neprecizajn oblojn de nombroj kiel sento, mil, aŭ milion, oni aldonas la pluraligan -s:

Oni ne povas ŝanĝi la al pronomo. Oni uzas el, lo kaj los anstataŭe:

Oni ne povas uzi no kiel pronomon, sed ĝi ja formas nun kaj no cosa. Ankaŭ la nombrovorton zero oni povas uzi kiel pronomon.

La idiomaĵa esprimo la un la otra (aŭ lunlotra) signifas “unu la alian”. Ĝi havas variantojn kiel la un o la otra (unu aŭ la alia), la un pos la otra (aŭ pos lunlotra, unu post alia), kaj la un sur la otra (aŭ sur lunlotra, unu sur alia):

En iuj frazoj, pronomon tuj sekvas verbo, tiel ke oni riskas miskompreni la pronomon kiel difinilon sekvitan de verbo reuzita kiel substantivo. Ekzemple, senkuntekste oni ne povas certiĝi, ĉu acel veni de Italia signifas “tiu veno de Italio” aŭ “tio venas de Italio”. En plej multaj kazoj, la kunteksto tute evidentigas la celon. Sed Elefen-komencantoj kaj tiuj, kiuj deziras eviti esti miskomprenataj, povas aldoni simplan substantivon – kiel personcosa – post la difinilo anstataŭ ĝin pronomigi:

Kelkfoje oni volas klarigi, ke la deverba substantivo ne estas verbo. Ĉe vortoj kiel alga, multe, kaj poca, oni povas aldoni de inter la difinilo kaj la substantivo; la difinilo tiam fariĝas pronomo, sed la substantivo ne fariĝas verbo. Ĉe aliaj difiniloj, kiel esta kaj acel, oni povas aldoni la antaŭ la difinilo:

Demandaj pronomoj

Elefeno havas di pronomojn, kiujn oni uzas por krei demandojn:

Cua kaj ci estas nur pronomoj, kaj oni ne uzu ilin kiel difinilojn.

Cual estas baze difinilo, sed oni ofte uzas ĝin ankaŭ kiel pronomon.

Ekzemploj:

Oni uzas cua, ci e cual ankaŭ en nerektaj demandoj.

Rilataj pronomoj

Cual e ci funkcias ankaŭ kiel rilataj pronomoj, enkondukante rilatan subfrazon:

La rilata pronomo por homo estas ci. La rilata pronomo por aĵo estas cual:

Ĉe iuj rilataj subfrazoj, la ĉeffrazo preterlasas la substantivon, kiun la subfrazo priskribas. La rilata pronomo mem okupas la lokon de tiu substantivo. Tiam oni povas uzi lo cual anstataŭ cual kaj el ci anstataŭ ci, se oni volas eviti konfuzon:

Aliaj pronomoj

Ekzistas kvar specialaj pronomoj por indiki homojn. Oni uzas ilin nur singulare:

Ekzemploj:

La respondaĵoj de algun, cualcun, cadun, kaj nun por aĵoj estas alga cosa (io), cualce cosa (io ajn), cada cosa (ĉiu aĵo, individue), kaj no cosa (nenio).

Pronomaj vortgrupoj

Pronomojn oni normale ne modifas per difinilojadjektivoj, sed oni ja povas modifi ilin per prepoziciaj vortgrupoj:

Esta paje es presentada con la lisensa CC Attribution-Share Alike 4.0 International.
Lo ia es automatada jenerada de la paje corespondente en la Vici de Elefen a 12 otobre 2024 (16:16 UTC).