GRAMATIKO
Literoj kaj prononco ·
Frazoj ·
Substantivoj ·
Difiniloj ·
Pronomoj ·
Adjektivoj ·
Adverboj ·
Verboj ·
Prepozicioj ·
Konjunkcioj kaj subjunkcioj ·
Demandoj ·
Subfrazoj ·
Nombroj ·
Vortfarado ·
Mallongigoj ·
Interpunkcio
Oni tipe enkondukas substantivon per difiniloj, kaj povas sekvigi ĝin per adjektivoj kaj prepoziciaj vortgrupoj, por krei substantivan vortgrupon. Tipaj substantivoj prezentas objektojn kiel homoj, lokoj, kaj aĵoj, sed substantivoj povas ankaŭ prezenti pli abstraktajn konceptojn, kiuj similas gramatike.
Oni aldonas -s al substantivo por pluraligi ĝin. Se la singulara substantivo finiĝas per konsonanto, oni aldonas -es anstataŭe. La plurala finaĵo ne ŝanĝas la akcenton de la vorto:
Adjektivoj, kiuj modifas substantivon, ne ŝanĝiĝas, kiam la substantivo estas plurala. Sed kiam oni uzas adjektivon kiel substantivon, oni povas pluraligi ĝin:
Kelkaj substantivoj, kiuj pluralas en iuj lingvoj, estas singularaj en Elefeno:
Kiel multaj lingvoj, Elefeno distingas nombreblajn kaj nenombreblajn substantivojn. Nombrebla substantivo estas modifebla per nombrovorto kaj povas akcepti la pluralan -s. Tipaj nombreblaj substantivoj prezentas objektojn, kiuj estas klaraj individuoj, kiel domoj, katoj, kaj pensoj. Ekzemple:
Kontraste, nenombreblaj substantivoj normale ne akceptas la pluralan -s. Nenombreblaj substantivoj tipe prezentas masojn sen klara individueco, kiel ekzemple likvoj (akvo, suko), pulvoroj (sukero, sablo), substancoj (metalo, ligno), aŭ abstraktaj kvalitoj (eleganteco, malrapideco). Kiam ilin modifas nombro aŭ alia kvanta vorto, oni ofte aldonas mezurunuon por klareco. Ekzemple:
Nenombreblajn substantivojn oni povas tamen uzi nombreble. Ili tiam prezentas apartajn ekzemplojn aŭ okazojn:
Substantivoj kutime ne indikas sian sekson. Por distingi la seksojn, oni uzas la adjektivojn mas kaj fema:
Sed ĉe kelkaj vortoj por parencoj, oni indikas virojn per -o kaj inojn per -a:
Krome, ĉe kelkaj paroj oni uzas malsamajn vortojn por la du seksoj:
La malofta sufikso -esa formas la inan varianton de kelkaj historiaj sociaj roloj:
Substantiva vortgrupo konsistas el substantivo kaj ties modifiloj: difiniloj, kiuj staras antaŭ la substantivo, kaj adjektivoj kaj prepoziciaj vortgrupoj, kiuj sekvas ĝin.
La du plej gravaj substantivaj vortgrupoj en frazo estas la subjekto kaj la objekto. La subjekto antaŭas la verbon, kaj la objekto sekvas la verbon. Aliajn substantivajn vortgrupojn oni kutime enkondukas per prepozicioj por klari ilian rolon.
Substantiva vortgrupo devas normale enhavi difinilon – eble nur la pluralmontrilon -s. Sed tiu ĉi regulo ne aplikas al propraj nomoj, al la nomoj de semajntagoj, monatoj, kaj lingvoj, kaj al nenombreblaj substantivoj:
Oni ofte malstreĉas la regulon ankaŭ, kiam la substantiva vortgrupo sekvas prepozicion, aparte en fiksaj esprimoj:
Adjektivo aŭ difinilo povas esti modifita de antaŭmetita adverbo. Ĉar adverboj aspektas kiel adjektivoj, sinsekvajn adjektivojn oni kutime apartigas per komoj aŭ e. Parole, la frazmelodio klarigas la diferencon:
Foje substantivo nur simbolas iun ajn membron de sia klaso. En tiaj okazoj ne multe gravas, ĉu oni uzas la aŭ un, aŭ ĉu la substantivo estas plurala aŭ singulara:
Pronomo estas aparta varianto de substantiva vortgrupo. Normale oni ne povas modifi pronomojn.
Oni diras, ke du substantivaj vortgrupoj estas en apozicio, kiam unu rekte sekvas la alian kaj ambaŭ prezentas la saman ulon aŭ aĵon. Plej ofte, la dua vortgrupo identigas la ulon aŭ aĵon:
Akronimoj kaj unuopaj literoj povas rekte sekvi substantivon por modifi ĝin:
Foje oni uzas du substantivojn samtempe por nomi aĵon aŭ ulon. Tiaokaze, oni kunigas la substantivojn per dividstreko:
En ĉiuj tiaj okazoj, oni aldonas la pluralan -s aŭ -es al ambaŭ substantivoj:
Speciala okazo rilatas al la verbo nomi (kiu signifas “nomi”):
Esta paje es presentada con la lisensa CC Attribution-Share Alike 4.0 International.
Lo ia es automatada jenerada de la paje corespondente en la Vici de Elefen a 12 otobre 2024 (16:16 UTC).