GRAMATIKO
Literoj kaj prononco · Frazoj · Substantivoj · Difiniloj · Pronomoj · Adjektivoj · Adverboj · Verboj · Prepozicioj · Konjunkcioj kaj subjunkcioj · Demandoj · Subfrazoj · Nombroj · Vortfarado · Mallongigoj · Interpunkcio

Adjektivoj

Adjektivo estas vorto, kiu modifas la signifon de substantivo. Tipaj adjektivoj prezentas la ecojn aŭ kvalitojn de tio, kion iliaj substantivoj indikas.

En Elefeno, adjektivoj ne ŝanĝiĝas por montri nombron kaj sekson.

Vortordo

Plej multaj adjektivoj sekvas la substantivon, kiun ili modifas. Sed bon (“bona”) kaj mal (“malbona”) staras kutime antaŭ la substantivo, krom se ili mem estas modifitaj:

Plej ofte, oni povas aldoni pli ol unu adjektivon post la substantivo sin kaŭzi konfuzon. Sed iafoje, eblas kompreni unu el la adjektivoj ankaŭ kiel adverbon, kiu modifas la signifon de la sekvanta adjektivo. Oni povas meti e inter adjektivojn por eviti la konfuzon:

Iafoje, oni metas adjektivon antaŭ la substantivon: por stilo en poezio aŭ rakontoj, aŭ kiam oni havas du similpezajn adjektivojn:

La plej taŭgaj adjektivoj por antaŭsubstantiva uziĝo estas la plej simplaj kaj plej mallongaj, kiel ekzemple bela, fea, nova, vea, grande, kaj peti.

Komparo

Komparativajn adjektivojn oni formas per aldono de la averboj plu (“pli”) kaj min (“malpli”). “Ol” estas ca:

Superlativajn adjektivojn oni formas per aldono de la adverboj la plu (“plej”, “la plej”) kaj la min (“malplej”, “la malplej”):

Oni povas kombini ordan nombrovorton kun la superlativa konstruo:

Egalecaj komparoj uzas la kombinon tancomo… (“tiel… kiel…”, “tiom… kiom…”):

Adjektivoj kiel substantivoj

Oni povas reuzi iun ajn adjektivon senŝanĝe kiel substantivon, kies signifo estas ulo aŭ aĵo, kiu havas la econ de tiu adjektivo. La rezulta substantivo obeas la kutimajn regulojn por substantivoj – ĝi pluraliĝas per -s, bezonas difinilon, kaj estas modifebla per la propraj adjektivoj:

Esta paje es presentada con la lisensa CC Attribution-Share Alike 4.0 International.
Lo ia es automatada jenerada de la paje corespondente en la Vici de Elefen a 29 febrero 2024 (16:03 UTC).