Demandoj
Ekzistas tri specoj de demando: tiuj, kiujn oni povas respondi simple per “jes” aŭ “ne”; tiuj, kiuj prezentas liston de ebloj, inter kiuj oni elektu; kaj tiuj, kiuj petas apartan informon.
Krome, demandoj povas esti rektaj (“Kien ni iras?”) aŭ nerektaj (“Mi demandis vin, kien ni iras”, “Mi ne scias, kiu mi estas”). Rektaj demandoj finiĝas per demandosigno (?).
Ĉu-demandoj
Oni povas fari ĉu-demandon el frazo per aldono de esce (“ĉu”) ĉe la komenco:
- Esce tu parla deutx? – Ĉu vi parolas la germanan?
- Esce tu ia come la salada? – Ĉu vi manĝis la salaton?
Du aliaj metodoj ankaŭ disponeblas. Kiam oni parolas, ĉe demando, kiu proponas eblon kaj petas nur konfirmon pri ĝi, oni povas aldoni si? (“ĉu?”) aŭ no? (“ĉu ne?”) ĉe la fino de la frazo. Kaj en tre simplaj demandoj eblas nur altigi la frazmelodion de la voĉo ĉe la fino:
- Tu ia come la salada, si? – Vi manĝis la salaton, ĉu?
- Tu ia come la salada, no? – Vi manĝis la salaton, ĉu ne?
- Tu ia come, si? –
- Nos es perdeda, no? – Ni perdiĝis, ĉu ne?
- Vos comprende? – Ĉu vi komprenas?
La respondo al ĉu-demando estas si (“jes”) aŭ no (“ne”). Si diras, ke veras la eblo esprimita en la demando; no diras, ke ĝi estas falsa:
- Tu desira bir? – Ĉu vi deziras bieron?
- Si, per favore. – Jes, mi petas. (mi deziras bieron)
- No, grasias. – Ne, dankon. (mi ne deziras bieron)
Se la demando havis negativan formon, si kaj no esprimas la samajn signifojn, kiel se la demando ne estus negativa. Sed tio povas esti konfuza, do pli klare povas esti respondo per plena frazo:
- Tu no desira bir? – Ĉu vi ne deziras bieron?
- Si. – Jes. (mi deziras bieron)
- No. – Ne. (mi ne deziras bieron)
- Si, me desira bir. – Jes, mi deziras bieron.
- No, me no desira bir. – Ne, mi ne deziras bieron.
Demandoj pri alternativoj
Demando pri alternativoj simple petas, ke la aŭskultanto elektu unu el kelkaj ebloj, kutime esprimitaj kiel listo ligita per la konjunkcio o:
- Tu desira te, cafe, o bir? – Ĉu vi deziras teon, kafon, aŭ bieron?
- Cafe, per favore. – Kafon, mi petas.
- Tu ia veni par auto, o par bisicle, o tu ia pasea? – Ĉu vi venis aŭte, aŭ bicikle, aŭ ĉu vi promenis?
Aliaj demandoj
Aliaj demandoj uzas demandajn difinilojn, pronomojn, aŭ adverbojn kiel ekzemple cual, ci, cuando, cuanto, como, do, kaj perce. La demandan vorton oni ofte movas al la komenco de la frazo, sed ĝi povas aperi ankaŭ tie, kie aperus ĝia respondo:
- Cua es acel musica fea? = Acel musica fea es cua? – Kio estas ĉi tiu malbela muziko?
- Cua tu ia trova en la sutera? = Tu ia trova cua en la sutera? – Kion vi trovis en la kelo?
- Con cua tu come la salada? = Tu come la salada con cua? – Per kio vi manĝas la salaton?
- Ci es tua autor prefereda? = Tua autor prefereda es ci? – Kiu estas via preferata aŭtoro?
- A ci tu ia dona la clave? = Tu ia dona la clave a ci? – Al kiu vi donis la ŝlosilon?
- Cual libro tu leje? = Tu leje cual libro? – Kiun libron vi legas?
- Cual de la libros tu ia prefere? = Tu ia prefere cual de la libros? – Kiun el la libroj vi preferis?
- Cual force tu usa per come la salada? = Tu usa cual force per come la salada? – Kiun forkon vi uzas por manĝi la salaton?
- Con cual force tu come la salada? = Tu come la salada con cual force? – Per kiu forko vi manĝas la salaton?
- Cuando tu dormi? = Tu dormi cuando? – Kiam vi dormas?
- Cuanto tu ia paia? = Tu ia paia cuanto? – Kiom vi pagis?
- Como vos ia evade? = Vos ia evade como? – Kiel vi eskapis?
- Do nos es? = Do es nos? = Nos es do? – Kie ni estas?
- Perce tu core? = Tu core perce? – Kial vi kuras?
- Como rapida tu pote come la salada? = Tu pote come la salada como rapida? – Kiel/kiom rapide vi povas manĝi la salaton?
Nerektaj demandoj
Nerektan demandon oni esprimas kiel substantivecan subfrazon, kiu kutime enhavas la saman vortsinsekvon kiel rekta demando, inkluzive la saman verbotempon. En nerekta demando, la demandovorto ĉiam staras komence de la subfrazo:
- Vos va demanda: “Ci tu ia vide?” → Vos va demanda ci me ia vide.
- Vi demandos: “Kiun vi vidis?” → Vi demandos, kiun mi vidis.
- Me no recorda: “A ci me ia parla?” → Me no recorda a ci me ia parla.
- Mi ne memoras: “Al kiu mi parolis?” → Mi ne memoras, al kiu mi parolis.
- Los no sabe: “Cua nos va fa?” → Los no sabe cua los va fa.
- Ili ne scias: “Kion ni faros?” → Ili ne scias, kion ili faros.
- Tu demanda: “Cual libros vos ia compra?” → Tu demanda cual libros nos ia compra.
- Vi demandas: “Kiujn librojn vi aĉetis?” → Vi demandas kiujn librojn ni aĉetis.
- Me vide: “Do me va senta?” → Me vide do me va senta.
- Mi vidas: “Kie mi sidos?” → Mi vidas, kie mi sidos.
- Me no ia sabe: “Cuando nos va parti?” → Cuando me va parti, me no ia sabe.
- Mi ne sciis: “Kiam ni foriros?” → Kiam mi foriros, mi ne sciis.
Nerektaj ĉu-demandoj ĉiam uzas esce:
- El no sabe: “Esce los ia parti?” → El no sabe esce los ia parti.
- Li ne scias: “Ĉu ni foriris?” → Li ne scias, ĉu ni foriris.
- El ia demanda: “Esce tu pote aida?” → El ia demanda esce me pote aida.
- Li demandis: “Ĉu vi povas helpi?” → Li demandis, ĉu mi povas helpi.
Iafoje tre subtilas la diferenco inter nerekta demando kaj rilata subfrazo:
- (a) Me ia descovre cua ia es en la caxa. – Mi eltrovis, kio estis en la skatolo. (nerekta demando)
- (b) Me ia descovre lo cual ia es en la caxa. – Mi eltrovis tion, kio estis en la skatolo. (rilata subfrazo)
En ekzemplo (a) mi eltrovis la identecon de la aĵo en la skatolo, eĉ se mi ne vidis aŭ tuŝis ĝin rekte. En ekzemplo (b), mi eltrovis ĝin, la fizikan objekton mem.