GRAMATIKO
Literoj kaj prononco · Frazoj · Substantivoj · Difiniloj · Pronomoj · Adjektivoj · Adverboj · Verboj · Prepozicioj · Konjunkcioj kaj subjunkcioj · Demandoj · Subfrazoj · Nombroj · Vortfarado · Mallongigoj · Interpunkcio

Interpunkcio

Ĝenerale Elefeno lasas la interpunkcian elekton al la verkisto – la solaj normoj estas, ke oni estu klara kaj konsekvenca. Kelkaj bazaj konvencioj ekzistas tamen, samaj kiel en plej multe de eŭropaj lingvoj.

La unua vorto en frazo komenciĝu per majusklo.

Ĉefaj interpunkciiloj

Ordinara frazo finiĝas per punkto. ).

Se frazo estas rekta demando, ĝi finiĝas per demandosigno? ).

Oni povas uzi krisignon! ) fine de frazo, kiu parole havus ian emocian intenson.

Komo, ) indikas naturan paŭzon en frazo, aŭ foje oni inkluzivas ĝin nur por klare apartigi unu parton de frazo (kiel ekzemple propozicion) disde alia. Oni uzas komojn ankaŭ por apartigi la erojn en listo.

Kiam oni skribas nombron per ciferoj, oni povas uzi aŭ komon aŭ punkton por signi la komencon de la frakcia parto. Oni povas uzi spaceton por apartigi grupojn de po tri ciferoj.

La dupunkto: ) enkondukas pli detalan prezenton de tio, kio staras antaŭ ĝi. Post dupunkto uzu majusklon, se la sekvaĵo estas kompleta frazo, sed ne se ĝi estas nur listo aŭ parto de frazo.

Oni povas uzi la punktokomon; ) anstataŭ punkto inter du frazoj, kiuj reciproke spegulas aŭ ekvilibrigas sin proksime. Punktokomo povas ankaŭ apartigi la erojn en listo, se tiuj estas longaj aŭ enhavas la proprajn komojn.

Ne skribu spaceton antaŭ ĉefa interpunkciilo. Sed skribu spaceton poste, krom ĉe la fino de alineo.

Citiloj

Citilo aperas komence kaj fine de vortoj, kiujn oni prezentas kiel rektan citaĵon. Estas diversaj formoj de citiloj en la mondo, inkluzive de ' «».

En Elefeno, oni normale uzas la formon , kiu estas klara, facile tajpebla, kaj internacia. Kiam citaĵo aperas ene de alia citaĵo, oni metas ' ĉirkaŭ la internan citaĵon – ekzemplo troviĝas ĉi-sube. En bona tipografio, oni uzas la kurbajn formojn “” kaj ‘’, sed tiuj ne necesas en ordinaraj komunikoj. Ne metu spacetojn inter la citiloj kaj la citata teksto.

En iuj lingvoj, oni skribas haltostrekon ( — ) meze de dialogo, kiam nova persono komencas paroli, anstataŭ citiloj. Ni rekomendas eviti tion en Elefeno, ĉar ĝi estas malpli klara kaj oni povas konfuzi ĝin kun aliaj uzoj de haltostrekoj.

Kiam oni citas la vortojn de karaktero en rakonto, oni ofte akompanigas la citaĵon per indikilo de la parolanto kaj ties maniero. Por tiaj frazoj en Elefeno, oni preferas meti haltostrekon inter tiu indikilo kaj ĉiu parto de la citaĵo. Tiamaniere oni facile retenas la precizan interpunkcion de la origina frazo:

Kiam oni skribas pri lingvoj kaj citas vorton aŭ esprimon por mencii ĝin, oni uzas nur citilojn:

Kromaj interpunkciiloj

La tripunkto ) sugestas paŭzon, aŭ indikas, ke oni ellasis kelkajn vortojn.

Haltostrekoj ( –  o  — ) kaj krampoj() ) entenas komentojn enkondukitajn en la normalan fluon de frazo.

La apostrofo' ) indikas, ke oni ellasis vokalon. Normale ĉi tio okazas nur en verso.

En Elefeno, oni skribas valutsimbolojn (€, ¥, £, $, ktp) antaŭ aŭ post la ciferoj de prezo, laŭ la kutimo de la koncerna lando.

Ekzistas ankoraŭ aliaj interpunkciiloj, sed ilia uziĝo apenaŭ rilatas al la reguloj de Elefeno.

Esta paje es presentada con la lisensa CC Attribution-Share Alike 4.0 International.
Lo ia es automatada jenerada de la paje corespondente en la Vici de Elefen a 29 febrero 2024 (16:03 UTC).