Adverboj
Ĝuste kiel adjektivoj estas vortoj, kiuj modifas substantivojn, tiel adverboj estas vortoj, kiuj modifas preskaŭ ĉion ajn alian, ekzemple verbojn, adjektivojn, aliajn adverbojn, difinilojn, prepoziciojn, substantivajn vortgrupojn, kaj eĉ tutajn frazojn. Tipe adverboj informas pri loko, tempo, cirkonstanco, kaŭzo, maniero, aŭ grado.
Vortordo
En Elefeno adverboj kaj adjektivoj havas la saman formon. Oni klare distingas ilin per la vortordo: adjektivoj sekvas substantivojn; adverboj sekvas verbojn kaj staras antaŭ aliaj vortoj:
- La om ia studia atendosa la testo. – La viro studis la tekston zorge. (modifas verbon)
- Me ia veni asi en un tren riable lenta. – Mi venis ĉi tien en ridinde malrapida trajno. (modifas adjektivon)
- La tren ia move asurda lenta. – La trajno movis absurde malrapide. (modifas alian adverbon)
- Me no oia multe bon tu. – Mi ne aŭdas vin tre bone. (“multe” modifas “bon”, kaj “multe bon” modifas “oia”)
- Cuasi sento persones ia espeta sur la plataforma. – Preskaŭ cent homoj atendis sur la kajo. (modifas kvantan difinilon)
- On ia escava un buco direta ante mea porte. – Oni fosis truon rekte antaŭ mia pordo. (modifas prepozicion)
- Sola la manico es rompeda. – Nur la tenilo estas rompita. (modifas substantivan vortgrupon)
- Strana, el ia porta un balde de pexes. – Strange, li portis sitelon da fiŝoj. (modifas frazon)
Adverbo (aŭ adverba vortgrupo), kiu modifas verbon (aŭ la tutan frazon) povas aperi ankaŭ komence de la frazo. Kaj se tio ne kaŭzas konfuzon, oni povas meti adverbon ankaŭ post la objekto de la verbo aŭ fine de la frazo:
- El dansa bon. – Li dancas bone.
- Pronto el va cade. – Baldaŭ li falos.
- Surprendente, el es un xico multe bon. – Surprize, li estas tre bona knabo.
- Me no oia tu multe bon. – Mi ne aŭdas vin tre bone.
- sed: Me leje felis la libro. – Mi legis la libron feliĉe.
Iafoje oni povas ligi adverbon al adjektivo per dividstreko por klare montri la signifon:
- la parolas nova-creada – la nove kreitaj vortoj
Oni povas ankaŭ klarigi adverban signifon per la esprimoj en modo aŭ a grado:
- La melodia es bela en modo surprendente. – La melodio estas surprize bona.
Komparo
Komparo de adverboj funkcias precize kiel komparo de adjektivoj.
Bazaj adverboj
Krom grandega nombro da adverboj derivitaj de adjektivoj, Elefeno havas kelkaj vortojn, kiuj estas nur adverboj:
- apena – apenaŭ
- cisa – eble
- cuasi – preskaŭ
- tan – tiom, tiel (tiagrade)
- tro – tro
- asi – ĉi tie
- ala – tie
- an – eĉ (kontraŭ tio, kion oni supozus)
- ance – ankaŭ
- ancora – ankoraŭ
- aora – nun
- alora – tiam
- poi – (kaj) poste
- denova – denove
- ja – jam
- nunca – neniam
- sempre – ĉiam
- ier – hieraŭ
- oji – hodiaŭ
- doman – morgaŭ
Tan estas uzata en elkrioj:
- Un vista tan bela! – Kia bela panoramo!
- Tan stonante! – Kiel mirinde!
Kvantaj adverboj
Oni povas konverti kelkajn difinilojn al adverboj, kiuj indikas, je kiu grado io estas vera:
- no – ne
- alga – iom
- multe – multe
- poca – malmulte
- plu – pli
- min – malpli
- la plu – (la) plej
- la min – (la) malplej
No kiel adverbo signifas “ne”, “je neniu grado”. Ĝi neas tion, kion ĝi modifas. Kiel aparta okazo, kiam ĝi modifas verbon, ĝi staras antaŭ la verbo:
- Los no va comprende. – Ili ne komprenos.
- Nos ave no sola un orania, ma ance du bananas. – Ni havas ne nur oranĝon, sed ankaŭ du bananojn.
- O, no esta problem denova! – Ho, ne tiu ĉi problemo denove!
Alga kiel adverbo signifas “iom”, “sufiĉe”, “je iu grado”:
- Acel es un caso alga spesial. – Tio estas iom aparta okazo.
- Alga confusada, el ia cade en la lago. – Iom konfuzita, li falis en la lagon.
Multe kiel adverbo signifas “multe”, “tre”, “je alta grado”, “en alta kvanto”:
- Me es multe coler. – Mi estas tre kolera.
- El ama multe la femes. – Li multe amas virinojn.
Poca kiel adverbo signifas “malmulte”, “nur iomete”, “je nur malalta grado”, “en nur malalta kvanto”:
- Me es poca interesada. – Mi malmulte interesiĝas.
- El core poca. – Li kuras malmulte.
Plu kaj min kiel adverboj signifas “pli” kaj “malpli”, “je pli alta grado” kaj “je malpli alta grado”, “en pli granda kvanto” kaj “en malpli granda kvanto”:
- Tu aspeta plu joven ca me. – Vi aspektas pli june ol mi.
- No parla plu. – Ne plu parolu.
- Me es min contente con la resulta ca me ta prefere. – Mi estas malpli kontenta kun la rezulto, ol mi preferus.
La plu kaj la min kiel adverboj signifas “plej” kaj “malplej”, “je la plej alta grado” kaj “je la plej malalta grado”, “en la plej granda kvanto” kaj “en la plej malgranda kvanto”:
- “Pardona” es la parola la plu difisil. – “Pardonu” estas la plej malfacila vorto.
- El es la om la min interesante en la mundo. – Li estas la malplej interesa homo en la mondo.
- A la min, nos ave ancora la un la otra. – Almenaŭ ni ankoraŭ havas unu la alian.
Demandaj kaj rilataj adverboj
La jenajn adverbojn oni povas uzi plurmaniere:
- cuando – kiam
- do – kie
- como – kiel
- cuanto – kiom
- perce – kial
Ili kreas rektajn kaj nerektajn demandojn, kaj ili enkondukas rilatajn subfrazojn. Per etendiĝo de sia rilata uzo, ili kondutas ankaŭ kiel konjunkcioj enkondukantaj adverbecajn subfrazojn – ekzemple cuando estas tiam mallongigo por a la tempo cuando. Oni povas enkonduki ilin ankaŭ per prepozicioj.
Cuando signifas “kiam” (a cual tempo, en cual tempo):
- Cuando nos va come? – Kiam ni manĝos?
- La enfante demanda cuando nos va come. – La infano demandas kiam ni manĝos.
- En la anio cuando me ia nase, la clima ia es multe calda. – En la jaro, kiam mi naskiĝis, la vetero tre varmis.
- Cuando nos ariva, me va dormi. – (Je la tempo) kiam ni alvenos, mi dormos.
- Nos va canta ante cuando nos dansa. – Ni kantos, antaŭ ol ni dancos.
- Nos va dansa pos cuando nos canta. – Ni dancos, post kiam ni kantos.
- Nos va dansa asta cuando nos adormi. – Ni dancos, ĝis ni endormiĝos.
Do signifas “kie” (a cual loca, en cual loca). Kiam oni uzas ĝin kun verbo de moviĝo, do ofte signifas “kien”:
- Do es la can? – Kie estas la hundo?
- Me no sabe do nos vade. – Mi ne scias, kien ni iras.
- En la pais do me ia nase, la clima es multe calda. – En la lando, kie mi naskiĝis, la vetero tre varmas.
- El ia dormi do el sta. – Li dormis, kie li staris.
- Me veni de do tu ia visita me. – Mi venas de tie, kie vi vizitis min.
- La polisior ia desinia un sirculo sirca do el ia trova la clave. – La policano desegnis cirklon ĉirkaŭ tie, kie ŝi trovis la ŝlosilon.
Como signifas “kiel”, “kiumaniere” (en cual modo). Ĝi funkcias ankaŭ kiel prepozicio signifanta “simile al”, “ekzemple”:
- Como tu conose mea nom? – Kiel vi konas mian nomon?
- Me no comprende como tu conose mea nom. – Mi ne komprenas, kiel vi konas mian nomon.
- La manera como tu pasea es riable. – La maniero, en kiu vi piediras, estas ridinda.
- Me parla como me pensa. – Mi parolas, kiel mi pensas.
- La descrive ia difere multe de como la loca aspeta vera. – La priskribo multe malsamis, ol kiel la loko vere aspektas.
- Tua oios es como los de un falcon. – Viaj okuloj estas kiel tiuj de falko.
Cuanto signifas “kiom” (en cual cuantia). Ĝi funkcias ankaŭ kiel kvanta difinilo kun la sama signifo:
- Cuanto la orolojo custa? – Kiom kostas la horloĝo?
- Cuanto tu ia compra? – Kiom vi aĉetis?
- Cuanto tu desira esta torta? – Kiom vi deziras ĉi tiun kukon?
- Me va demanda cuanto ia ariva. – Mi demandos, kiom alvenis.
- Nos va aida cuanto nos pote. – Ni helpos tiom, kiom ni povos.
- Tu conose cuanto me ama tu? – Ĉu vi scias, kiom mi amas vin?
Perce signifas “kial” (plursence: par cual causa, per cual razona, con cual intende). La respondaj konjunkcioj estas car (“ĉar”, “pro tio, ke”) and afin (“por ke”, “kun la intenco, ke”):
- Perce tu core? – Kial vi kuras?
- La fem ia demanda perce la fenetra es rompeda. – La virino demandis, kial la fenestro estas rompita.