GRAMATIKO
Literoj kaj prononco · Frazoj · Substantivoj · Difiniloj · Pronomoj · Adjektivoj · Adverboj · Verboj · Prepozicioj · Konjunkcioj kaj subjunkcioj · Demandoj · Subfrazoj · Nombroj · Vortfarado · Mallongigoj · Interpunkcio

Prepozicioj

Prepozicio estas speciala vorto, kiu enkondukas substantivan vortgrupon, forminte prepozician vortgrupon. Prepozicia vortgrupo tipe modifas antaŭan substantivon, pronomon, adjektivon, aŭ adverbon – aŭ ĝi povas modifi tutan frazon. La prepozicio indikas, kiel la substantiva vortgrupo rilatas al la enhavanta strukturo, montrante la rolon, kiun ĝi ludas en la modifo.

Elefeno havas 22 prepoziciojn.

a

A signifas “ĉe”. Ĝi prezentas lokon aŭ tempon kiel simplan punkton, aŭ kiel ĝeneralan spacon aŭ periodon, ignorante ties internan strukturon:

Per metafora etendiĝo, a enkondukas la referencpunkton en rilato:

Krome, a povas esprimi movon direkte al punkto. Tio inkluzivas tiajn metaforajn movojn kiel transdonoj al ricevantoj, kaj ŝanĝoj al novaj statoj:

Fakte iu ajn prepozicio, kiu indikas lokon, povas indiki ankaŭ movon direkte al tiu loko. Ekzemple, en me pone mea libros en mea saco (“mi metas miajn librojn en mian sakon”), en evidente implicas movon en la sakon, ne jam en la sako. Kiam oni bezonas aldonan klarecon, oni povas meti a antaŭ la prepozicio por klarigi la sencon de movo direkte al io:

Aparta uzo de a estas por ebligi la uzon de prepozicio sen sekvanta substantiva vortgrupo, do kiel adverbo. Se la prepozicio montras lokon, la kombinaĵo sugestas movon en la indikita direkto. A ante kaj a pos estas ankaŭ uzataj por indiki antaŭajn aŭ postajn tempojn:

Alia aparta uzo de a ebligas aldoni komplementon al la objekto de frazo. (Iafoje eblas tiel uzi ankaŭ aliajn prepoziciojn.)

La komplemento povas esti infinitivo. Eblas uzi per anstataŭ a, sed tiam la signifo estas, ke la subjekto de la ĉefverbo intencas fari la agon de la infinitivo. A indikas, ke la subjekto celas, ke la objekto ĝin faru:

ante

Ante signifas “antaŭ”. Ĝia malo estas pos.

En spaco, ĝi indikas lokon ĉe la pli grava flanko de specifa objekto. Kiu flanko estas pli grava, tio dependas de la objekto kaj ĝia situacio. Multaj aferoj havas evidentan antaŭan flankon, kun kiu ili alfrontas la mondon; aliokaze ante signifas nur “ĉe la pli proksima flanko de”:

En tempo ante indikas punkton pli fruan ol specifa tempo:

Ante povas ankaŭ indiki movon al loko antaŭ io (= a ante):

Ante cuando, aŭ ante ce, signifas “antaŭ ol”, subjunkcie (“antaŭ la tempo, kiam”):

asta

Asta signifas “ĝis” specifa objekto aŭ loko:

Ĉi tio kondukas al la tempa senco de asta, kiu estas ankaŭ “ĝis”:

ca

Ca signifas “ol”. Ĝi indikas la referencpunkton por neegaleca komparo:

como

Como signifas “kiel”. Ĝi indikas la referencpunkton por egaleca komparo:

con

Con signifas “kun”. Ĝia malo estas sin.

Ĝi enkondukas akompanan ulon, aĵon, aŭ staton:

Con povas ankaŭ signifi “per”, prezentante ion, kion uzas kiel ilon:

Kiam ago okazas per io pli abstrakta aŭ malpli ileca, oni preferas par.

An con signifas “malgraŭ”:

contra

Contra signifas “kontraŭ”. Ĝi enkondukas ion, kio frontas aŭ moviĝas en la alia direkto, ĉu vere, ĉu metafore:

de

De signifas “de”. Ĝi prezentas ion kiel originon:

Per etendiĝo, de enkondukas la ulon aŭ aĵon, al kiu io apartenas:

Pli abstrakte, de ofte indikas ĝeneralan rilaton inter du aferoj, aŭ inter kvalito aŭ ago kaj afero:

Tion, kio estus kunmetita substantivo en iuj lingvoj, Elefeno kutime esprimas per du substantivoj ligitaj de de:

De aperas kiel la dua elemento en nombro da fiksaj esprimoj, kiuj funkcias kiel kompleksaj prepozicioj:

Oni povas meti de antaŭ alian prepozicion por indiki movon, kiu malproksimiĝas de io:

Kiel a, de povas ŝanĝi prepozicion al adverbo. La adverbo signifas “de tiu loko, kiun sugestas la kunteksto”:

De cuando, aŭ de ce, signifas “de kiam”, subjunkcie (”(jam) de la tempo, kiam”):

en

En signifas “en”. Ĝia malo estas estra.

Ĝi indikas lokon en spaco aŭ tempo, kiu estas tute aŭ parte entenata en io alia:

Metafore, la loko povas esti stato, aŭ ago, aŭ maniero:

En povas indiki ankaŭ “en -n”, do movon al la internon de io (= a en):

En cuando, aŭ en ce, signifas “dum”, “je punkto en la tempo, kiam”:

entre

Entre signifas “inter”. Ĝi indikas, ke unu loko aŭ tempo estas ĉirkaŭata de du aŭ pli multaj aliaj:

estra

Estra signifas “ekster”. Ĝia malo estas en.

Ĝi indikas lokon, kiu ne estas entenata en io alia:

Estra povas ankaŭ indiki movon al tia loko (= a estra):

Metafore, estra povas signifi “escepte de”:

longo

Longo havas la spacan signifon de “laŭ”. Ĝi indikas la vojon, kiun io sekvas, dum ĝi moviĝas:

Per etendiĝo, ĝi povas signifi ankaŭ “laŭ la opinio de” io dirita aŭ verkita:

par

Par signifas ”(fare) de”. Ĝi indikas la faranton de pasiva verbo, aŭ la aŭtoron de kreaĵo:

Per etendiĝo ĝi indikas ankaŭ agon aŭ metodon, per kiu oni faras ion:

Kiam oni substantivigas transitivan verbon kaj la subjekto kaj objekto de la verbo estas similspecaj (ekzemple ambaŭ estas homoj), oni uzas par por indiki la subjekton kaj dea por indiki la objekton:

per

Per signifas “por”. Ĝi enkondukas intencitan celon aŭ ricevanton:

Per etendiĝo ĝi indikas ankaŭ aferon, kiun oni interŝangas por alia:

Ĝi povas indiki intencitan tempodaŭron:

Kiel aparta okazo, per enkondukas ion, kion oni favoras, aŭ nome de kio oni parolas:

pos

Pos signifas “post” aŭ “malantaŭ”. Ĝia malo estas ante.

En spaco, ĝi indikas lokon je la malpli grava flanko de specifa objekto:

En tempo, pos indikas punkton, kiu sekvas specifan tempon:

Pos povas indiki ankaŭ movon al punkto malantaŭ io (= a pos):

Pos cuando, aŭ pos ce, signifas “post kiam”, subjunkcie (“post la tempo, kiam”):

sin

Sin signifas “sen”. Ĝi indikas ion, kio ne ĉeestas:

sirca

Sirca sinifia “ĉirkaŭ”. Ĝi indikas lokon, kiu ĉirkaŭas aŭ enfermas ion alian:

Ĝi povas indiki ankaŭ movon laŭ ĉirkaŭa vojo:

Ĉe esprimoj de tempo kaj kvanto, ĉirkaŭ indikas, ke la valoro estas proksimuma – la efektiva valoro estas ie en la ĉirkaŭa amplekso:

su

Su signifas “sub”. Ĝi indikas lokon, kiu estas pli malalta ol alia, ĉu fizike, ĉu metafore:

Per etendiĝo, su povas indiki ankaŭ iun ajn lokon, kiu estas fizike kovrita de io, ĉu ĝi vere estas pli malalta aŭ ne:

Su povas indiki ankaŭ movon al loko sub io (= a su):

supra

Supra signifas “super”. Ĝi indikas lokon, kiu estas pli alta ol alia, ĉu fizike, ĉu metafore:

Supra implicas spacon inter la du aferoj. Se neniu spaco ĉeestas, oni uzas sur anstataŭe.

Per etendiĝo, supra povas indiki ankaŭ ion ajn, kio fizike kovras ion alian, ĉu ĝi vere estas pli alta aŭ ne:

Supra povas indiki ankaŭ movon al loko super io (= a supra):

sur

Sur signifas “sur”. Ĝi indikas lokon ĉe la supraĵo de io, ĉu tenate tie de gravito, ĉu fiksite al ĝi alimaniere:

Sur povas signifi ankaŭ “sur -n”, do movon al la supraĵo de io (= a sur):

Metafore sur signifas “pri”:

tra

Tra signifas “tra”. Ĝi indikas lokon, ene de kiu okazas movo, pasante de unu ekstremaĵo al la alia:

Tra cuando, aŭ tra ce, subjunkcie, signifas “dum”, “tra la tuta tempo, kiam”:

ultra

Ultra signifas “aliflanke de” aŭ “superante”. Ĝi indikas lokon ĉe la alia flanko de io:

Ĝi povas indiki ankaŭ “trans -n”, do movon al tia loko (= a ultra):

Esta paje es presentada con la lisensa CC Attribution-Share Alike 4.0 International.
Lo ia es automatada jenerada de la paje corespondente en la Vici de Elefen a 29 febrero 2024 (16:03 UTC).