GRAMATIKO
Literoj kaj prononco · Frazoj · Substantivoj · Difiniloj · Pronomoj · Adjektivoj · Adverboj · Verboj · Prepozicioj · Konjunkcioj kaj subjunkcioj · Demandoj · Subfrazoj · Nombroj · Vortfarado · Mallongigoj · Interpunkcio

Frazoj

Plej multe da frazoj en Elefeno enhavas verban vortgrupon, kiu prezentas ĝenerale la okazon de ago. Verba vortgrupo konsistas el verbo kaj eventualaj modifiloj kiel adverbojprepoziciaj vortgrupoj.

Plej multe da frazoj enhavas ankaŭ almenaŭ unu substantivan vortgrupon, kiu prezentas ĝenerale ulon aŭ aĵon. Substantiva vortgrupo konsistas el substantivo kaj eventualaj modifiloj kiel difiniloj, adjektivoj, kaj prepoziciaj vortgrupoj.

Subjekto kaj objekto

La du plej gravaj substantivaj vortgrupoj estas la subjekto kaj la objekto. Ilia preciza signifo dependas de la elektita verbo, sed, se paroli nebule, la subjekto estas tiu ulo aŭ aĵo, kiu faras la agon, kaj la objekto estas tiu ulo aŭ aĵo, kiun la ago rekte trafas.

En Elefeno, la subjekto ĉiam staras antaŭ la verbo, kaj la objekto ĉiam post:

Povas okazi, ke pro stilo aŭ klareco oni volas komenci la frazon per la objekto de la verbo. En tiaj okazoj, la objekton sekvu komo, kaj oni uzu ankaŭ pronomon por la objekto post la verbo:

Plej multe da verboj bezonas subjekton, sed multaj ne bezonas objekton.

Komplementoj

Alia ofta ero de frazo estas la komplemento. Tio estas kroma priskribo de la subjekto, kiu povas sekvi verbojn kiel es (esti), deveni (fariĝi), pare (ŝajni), kaj resta (resti):

Kelkaj lingvoj ebligas ankaŭ komplementojn de objektoj, kiel en “Mi trovas ĉi tiun fromaĝon abomeninda” aŭ “Ili elektis lin prezidanto”. Ĉi tiu speco de komplemento ne ekzistas en Elefeno.

Prepozicioj

Alia grava ero de frazo estas la prepozicia vortgrupo, kiu aldonas detalon al antaŭa substantivo aŭ verbo, aŭ al la tuta frazo:

Subfrazoj

Krom vortgrupoj, kelkaj frazoj enhavas ankaŭ subfrazojn, kiuj estas kvazaŭ pli etaj frazoj interne de la pli granda frazo. Ili povas modifi substantivajn vortgrupojn, verbajn vortgrupojn, aŭ la tuton de la pli granda frazo:

Esta paje es presentada con la lisensa CC Attribution-Share Alike 4.0 International.
Lo ia es automatada jenerada de la paje corespondente en la Vici de Elefen a 29 febrero 2024 (16:03 UTC).