Verboj
Tipa verbo indikas la okazon aŭ ĉeson de iu ago (kuri, halti), rilato (havi, perdi), aŭ stato (stari, fandi). En Elefeno, verboj ne ŝanĝiĝas por indiki tiajn aferojn kiel tempo aŭ modo. Anstataŭe oni uzas adverbojn – precipe la tri antaŭverbaĵojn ia, va, kaj ta. Oni povas senŝanĝe reuzi iun ajn verbon kiel substantivon.
Tempo
La estontan tempon oni markas per va (vorto de franca origino). Pasintajn tempojn, inkluzive de la perfekta kaj la pluskvamperfekta, oni markas per ia (de ĉabakana origino). Ĉi tiuj estas specialaj adverboj, kiuj staras antaŭ la verbo. La prezencon oni ne markas:
- Me canta. – Mi kantas.
- Me va canta. – Mi kantos.
- Me ia canta. – Mi kantis / Mi estas kantinta / Mi estis kantinta.
Rakontoj ofte priskribas aferojn, kiuj okazas en la pasinteco (aŭ en imagata pasinteco), aŭ kies tempa situo tute ne gravas al la leganto. En tiaj okazoj, oni povas ellasi la vorton ia.
Elefeno ne distingas perfektan kaj neperfektajn aspektojn de la verbo (ekz. “mi manĝis”, “mi estas manĝinta”, “mi estis manĝinta”). Oni povas tamen facile klarigi la tempan sinsekvon de du agoj, se oni markas la pli fruan per ja (“jam”):
- Cuando tu ia encontra nos, nos ia come ja. – Kiam vi renkontis nin, ni jam manĝis.
- Si tu reveni doman, me va fini ja la labora. – Se vi revenos morgaŭ, mi estos (jam) fininta la laboron.
- Sempre cuando me ateni la fini de un capitol, me oblida ja la titulo. – Kiam ajn mi atingas la finon de ĉapitro, mi (jam) forgesis la titolon.
Oni povas klarigi la tempan sinsekvon alimaniere:
- Me ia come ante aora. – Mi manĝis antaŭ nun.
- Me ia come plu temprana. – Mi manĝis pli frue.
- Me ia fini come. – Mi finis manĝi.
- Me va come pronto. – Mi baldaŭ manĝos.
- Me comensa come. – Mi komencas manĝi.
- Me va come pos acel. – Mi manĝos post tio.
- Me va come plu tarda. – Mi manĝos poste.
- Me ia abitua come en la note. – Mi kutimis manĝi nokte.
- Me ia come abitual en la note. – Mi kutimis manĝi nokte.
Elefeno havas ankaŭ nedevigan partikulon ta (de haitia origino), kiun oni povas uzi por indiki, ke io estas nereala, aŭ dubata, aŭ nur ebla aŭ dezirata. Frazo kun ta parolas pri alternativa mondo. En tia frazo kun si, oni aldonas ta en la ĉeffrazon, sed oni kutime preterlasas ĝin en la si-subfrazo – sed oni ne malpermesas ĝin inkluzivi. Ta povas sugesti malpli probablan estontecon ol tiu de va. Ta povas ankaŭ indiki ĝentilan demandon. Oni povas uzi ĝin en diversaj situacioj, kie multaj lingvoj uzus subjunktivan aŭ kondiĉan modon, kaj ĝi ofte respondas al la esperanta finaĵo ”-us”:
- Si me ta rena la mundo, cada dia ta es la dia prima de primavera. – Se mi regus la mondon, ĉiu tago estus la unua tago de printempo.
- Si lo no esiste, on ta debe inventa lo. – Se ĝi ne ekzistus, oni devus inventi ĝin.
- Si tu canta, me va escuta. – Se vi kantos, mi aŭskultos.
- Si tu va canta, me va escuta. – Se vi kantos, mi aŭskultos.
- Si tu canta, me ta escuta. – Se vi kantus, mi aŭskultus.
- Si tu ta canta, me ta escuta. – Se vi kantus, mi aŭskultus.
- Me duta ce tu ta dise acel. – Mi dubas, ke vi dirus tion.
- Tu ta dona la sal, per favore? – Ĉu vi bonvolus doni la salon?
Normale, oni povas uzi nur unu el va, ia, kaj ta kun ĉiu verbo. Escepta kazo estas ia ta, kiu samsignifas kiel la kondiĉan preteriton en la latinidaj lingvoj, “would have” en la angla, kaj “estus -inta” en esperanto. Ekzemple, Richard Nixon rimarkigis distre:
- Me ia ta es un bon pape. – “I would have made a good pope.” (Mi estus estinta bona papo.)
Kiel en esperanto, nerekta parolo retenas la tempon de la rekta diro:
- El ia dise ce la sala es fria. = El ia dise: “Oji, la sala es fria.” – Li diris, ke la ĉambro estas malvarma. = Li diris: “La ĉambro estas malvarma hodiaŭ.”
- El ia demanda esce la sala es fria. = El ia demanda: “Esce la sala es fria?” – Li demandis, ĉu la ĉambro estas malvarma. = Li demandis: “Ĉu la ĉambro estas malvarma?”
- El ia pensa ce la sala ia es fria. = El ia pensa: “Ier, la sala ia es fria.” – Li pensis, ke la ĉambro estis malvarma. = Li pensis: “La ĉambro estis malvarma hieraŭ.”
Imperativo
La imperativon, aŭ ordonformon de la verbo, oni ne markas. Ĝi malsamas de la prezenco per tio, ke oni ellasas la subjekton. La subjekto estus normale tu aŭ vos, do la persono(j), al kiu(j) oni parolas. Oni povas uzi ta aŭ ta ce, se oni bezonas inkluzivi subjekton:
- Para! = Haltu!
- Pardona me. – Pardonu min.
- Toca la tecla de spasio per continua. – Puŝu la spacostangon por daŭrigi.
- Vade a via, per favore! = Bonvolu foriri!
- Ta ce tua rena veni! – (Mi deziras, ke) via regno venu!
- Ta ce nos dansa! – Ni dancu!
Neado
Oni neas verbojn per la adverbo no, kiu staras antaŭ kaj la verbo kaj va, ia, aŭ ta:
- Me no labora oji, e me no va labora doman. – Mi ne laboras hodiaŭ, kaj mi ne laboros morgaŭ.
- El no ia pensa ce algun es asi. – Li ne pensis, ke iu estas ĉi tie.
- No traversa la strada sin regarda. – Ne transiru la straton sen rigardi.
Participoj
Participo estas verbo uzata kiel adjektivo aŭ adverbo. Verboj formas aktivan participon per -nte, kaj pasivan participon per -da. Ĉi tiuj estas adjektivoj respondaj al tiuj formeblaj per ”-anta” kaj ”-ita” (aŭ ”-ata”) en esperanto, kaj oni povas ilin uzi egale bone kiel adverbojn kaj substantivojn. La aktiva participo implicas normale disvolviĝantan agon, dum la pasiva participo sugestas, ke la ago okazis en la pasinteco:
- Un ruido asustante ia veni de la armario. – Timiga bruo venis de la ŝranko. (adjektivo)
- La om creante scultas es amirable. – La viro kreanta skulptaĵojn estas admirinda. (adjektivo; = la om ci crea scultas)
- El ia sta tremante en la porte. – Ŝi staris tremante en la pordo. (adverbo)
- Nos ia colie tota de la composantes. – Ni kolektis ĉiun el la komponantoj. (substantivo)
- Per favore, no senta sur la seja rompeda. – Bonvolu ne sidi sur la rompita seĝo. (adjektivo)
- El ia leje xocada la reporta. – Li legis la raporton ŝokite. (adverbo)
- Sua novela va es un bonvendeda. – Ŝia romano estos furoraĵo. (substantivo)
La aktiva participo povas havi objekton. Krome, oni povas uzi ĝin kiel komplementon de la verbo es por transdoni progresan sencon:
- Me es lenta asorbente la informa. – Mi estas malrapide sorbanta la informon.
- Me no ia disturba tu, car tu ia es laborante. – Mi ne ĝenis vin, ĉar vi estis laboranta.
Sed participa konstruo ofte ne necesas, ĉar tiun signifon oni povas esprimi alimaniere:
- Me asorbe lenta la informa. – Mi malrapide sorbas la informon.
- Vade a via, me labora. – Foriru, mi laboras.
- Me continua come. – Mi daŭrigas manĝi.
- Me come continual. – Mi daŭre manĝas.
- Me come tra la dia intera. – Mi manĝas tra la tuta tago.
La pasivan participon oni povas uzi kiel komplementon de la verboj es aŭ deveni, donante pasivan sencon. Par (“de”, “fare de”) enkondukas la faranton de pasiva ago:
- Esta sala ia es pintida par un bufon. – Ĉi tiu ĉambro estas farbita de klaŭno.
- La sala deveni pintida. – La ĉambro estas farbata.
- Acel ponte ia es desiniada par un injenior famosa. – Tiu ponto estis fasonita de konata inĝenerio.
- Lo ia deveni conoseda ce el ia es un om perilosa. – Fariĝis konate, ke li estas/estis danĝera viro.
Aktiva frazo kun on aŭ algun kiel sia subjekto estas ofte eleganta alternativo por pasiva frazo:
- On pinti la sala. – Oni farbas la ĉambron.
- On no sabe cuanto persones teme aranias. – Oni ne scias, kiom da homoj timas araneojn.
- Algun ia come lo. – Ĝi estis manĝita de iu.
La aktiva participo de es estas esente:
- Esente un bufon, el ia senta sur la seja rompeda. – Estante klaŭno, li sidiĝis sur la rompita seĝo.
Transitiveco
Transitiva verbo estas verbo, kiun oni povas rekte sekvigi per substantiva vortgrupo (objekto), sen intervena prepozicio. Netransitiva verbo ne havas tian objekton. Ekzemple:
- Me senta. – Mi sidas. (senta estas netransitiva)
- La patatas coce. – La terpomoj kuiriĝas. (coce estas netransitiva)
- El usa un computador. – Ŝi uzas komputilon. (usa estas transitiva)
- Los come bananas. – Ili manĝas bananojn. (come estas transitiva)
Transitiveco estas fleksebla en Elefeno. Ekzemple, se oni aldonas objekton post netransitiva verbo, la verbo fariĝas transitiva. La objekto semantike respondas al la netransitiva subjekto, kaj la verbo nun signifas “igas (la objekton) …i”:
- Me senta la enfantes. – Mi sidigas la infanojn. (= Me causa ce la enfantes senta)
- Me coce la patatas. – Mi kuiras la terpomojn. (= Me causa ce la patatas coce)
Oni povas ellasi la objekton de transitiva verbo, se ĝi evidentas pro la situacio aŭ la kunteksto:
- El canta un melodia. – Ŝi kantas melodion. > El canta. – Ŝi kantas. (= El canta alga cosa)
Kiam la objekto kaj subjekto de verbo estas la sama afero, oni povas uzi refleksivan pronomon kiel la objekton:
- Me senta me. – Mi sidigas min / mi sidiĝas. (= Me deveni sentante)
- La porte abri se. – La pordo malfermas sin / malfermiĝas. (= La porte abri – sed kun emfazo, ke neniu ŝajnas ĝin malfermi; ĝi mem ŝajne sin malfermas)
Kaj por klarigi, ke oni uzas verbon transitive, oni povas uzi esprimojn kun fa aŭ causa:
- Me fa ce la enfantes senta. – Mi igas la infanojn sidi. (= Me senta la enfantes)
- Me causa ce la fango adere a mea botas. – Mi igas la koton gluiĝi al miaj botoj. (= Me adere la fango a mea botas)
En iuj lingvoj, la objekto de transitiva verbo povas havi komplementon. Elefeno uzas aliajn strukturojn anstataŭe:
- Los ia eleje el a presidente. – Ili elektis lin prezidanto. (prepozicio de rezulta stato)
- Me ia pinti la casa a blanca. – Mi farbis la domon blanka. (prepozicio de rezulta stato)
- Me ia fa ce el es felis. – Mi faris lin feliĉa. (substantiveca subfrazo)
- El ia dise ce me es stupida. – Li nomis min stulta. (substantiveca subfrazo)
La unusola escepto temas pri la verbo nomi, kaj oni rigardas ĝin ekzemplo de apozicio
- La esplorores ia nomi la rio la Amazon. – La esploristoj nomis la riveron Amazono. (= los ia dona la nom “la Amazon” a la rio)
Verboj kun truŝtopaj subjektoj
Ĉiu finitiva verbo en Elefeno havas subjekton, eĉ se ĝi nur ŝtopas truon.
En iuj lingvoj, oni povas preterlasi la subjekton de verbo, kiu rilatas al la vetero aŭ la ĝenerala medio. En Elefeno, oni uzas lo (“ĝi”):
- Lo neva. – Neĝas.
- Lo va pluve. – Pluvos.
- Lo es tro calda en esta sala. – Tro varmas en ĉi tiu ĉambro.
- Lo es bon – Estas bone.
Alia ekzemplo okazas, kiam la subjekto estas efektive vosta substantiveca subfrazo. Ĉar ĝi sekvas la verbon, oni uzas lo kiel ŝtopsubjekton:
- Lo pare ce tu es coreta. – Ŝajnas, ke vi pravas.
- Lo es importante ce me no oblida esta. – Gravas, ke mi ne forgesu ĉi tion.
Simile ĉe la verbo es, se la subjekto estas pronomo (tipe el, lo, aŭ los) priskribata de rilata subfrazo, eblas movi la rilatan subfrazon ĝis la fino de la frazo kaj ekuzi lo kiel ŝtopsubjekton:
- Lo es me ci ama Maria. = El ci ama Maria es me. – Estas mi, kiu amas Marian. = Tiu, kiu amas Marian, estas mi.
- Lo es Maria ci me ama. = El ci me ama es Maria. – Estas Maria, kiun mi amas. = Tiu, kiun mi amas, estas Maria.
- Lo es la bal blu cual me ia perde. = Lo cual me ia perde es la bal blu. = La bal blu es lo cual me ia perde. – Estas la blua pilko, kiun mi perdis. = Tio, kion mi perdis, estas la blua pilko. = La blua pilko estas tio, kion mi perdis.
On ave indikas la ĉeeston aŭ ekziston de io:
- On ave un serpente en la rua. – Estas serpento sur la vojo.
- On no ave pexes en esta lago. – Ne estas multe da fiŝoj en ĉi tiu lago.
- On ave multe persones asi oji. – Estas multaj homoj ĉi tie hodiaŭ.
Verboj kiel substantivoj
En Elefeno oni povas uzi verbon kiel substantivon en du manieroj: la infinitivo kaj la verba substantivo.
La infinitivo enkondukas apartan tipon de substantiveca subfrazo, nomitan “infinitiva subfrazo”, kies signifo similas al subfrazo enkondukita de ce. La infinitivo ankoraŭ vere estas verbo, kaj oni povas sekvi ĝin per adverboj kaj objekto aŭ negi ĝin per antaŭmeto de la vorto no. Grave, ĝi ne akceptas subjekton aŭ indikilon pri tempo aŭ modo. Tiujn oni komprenas laŭ la kunteksto.
Oni plej ofte uzas infinitivon kiel la objekton de alia verbo. La subjektoj de ambaŭ verboj estas kutime la sama afero, sed ili povas esti malsamaj, se la signifo sugestas tion, kiel en la ĉi-suba ekzemplo kun proibi come:
- Me espera ariva ante tua parti. – Mi esperas alveni, antaŭ via foriro.
- Me ia gusta multe escuta oji mea musica. – Mi multe ĝuis aŭskulti mian muzikon hodiaŭ.
- On pote nunca spele coreta mea nom. – Oni povas neniam ĝuste literumi mian nomon.
- El teme no velia en la matina. – Li timas ne vekiĝi en la mateno.
- La empleor proibi come sanduitxes en la ofisia. – La dunganto malpermesas manĝi sandviĉojn en la oficejo.
Infinitivon oni ofte trovas ankaŭ post prepozicio, kie ĝi ankoraŭ povas akcepti no antaŭ si kaj adverbojn kaj objekton post si:
- Me viaja per vide la mundo. – Mi vojaĝas por vidi la mondon.
- El ia mori pos nomi sua susedor. – Ŝi mortis nominte sian sekvonton.
- El ia abri la noza par colpa lo forte con un martel. – Li malfermis la nukson frapante ĝin forte per martelo.
- On no pote pasea tra la mundo sin lasa impresas de pede. – Oni ne povas promeni tra la mondo sen lasi piedsignojn.
Kontraste, la verba substantivo estas simpla substantivo, kaj la aŭ alia difinilo normale staru antaŭ ĝi. La substantivo indikas aŭ okazon de la verba ago, aŭ ties rektan rezulton. Ĝi povas akcepti adjektivojn, sed oni devas uzi prepozicion (ofte de), se oni volas inkluzivi objekton:
- Sua condui ia es vera xocante. – Lia konduto estis vere ŝoka.
- El ia destrui sua labora intera. – Ŝi detruis sian tutan laboron.
- La valsa e la samba es dansas. – La valso kaj la sambo estas dancoj.
- Esta va es un ajunta bela a la ragu. – Tio ĉi estos bela aldono al la stufaĵo.
- Me ia prepara du traduis de la testo. – Mi preparis du tradukojn de la teksto.
- Tu ave no comprende de la problemes. – Vi havas nenian komprenon pri la problemoj.
- “LFN” es un corti de “Lingua Franca Nova”. – “LFN” estas mallongigo de “Lingua Franca Nova”.
- La universo ia es estrema peti a la momento de sua crea. – La universo estis ege malgranda je la momento de sia kreo.
Kun tia verbo kiel ajunta, malmulte da diferenco ekzistas inter un ajunta kaj un ajuntada. Sed la traduida estas la origina teksto, el kiu oni produktas la tradui, kaj un crea estas ago de krei un creada. Ĉi tio sekvas el la signifoj mem de la objektoj de la verboj: -da ĉiam indikas la objekton. Kun crea, la objekto estas ankaŭ la rezulto de la ago; sed kun tradui, la objekto kaj la rezulto estas du malsamaj aferoj. Kun malmultaj verboj, ekzemple dansa, kie la objekto kaj la ago estas la samaj, oni parolas pri un dansa, ne un dansada.
Oni povas uzi infinitivan subfrazon kiel la subjekton de frazo:
- Nada es un eserse gustable. – Naĝi estas agrabla ekzerco.
- Nada en fango no es un eserse gustable. – Naĝi en koto ne estas agrabla ekzerco.
- Scrive la novela ia aida el a boni sua stilo. – Verki la romanon helpis ŝin plibonigi sian stilon.
Sed, skribe, se infinitiva subfrazo estas tro longa, legantoj eble riskas miskompreni la infinitivon kiel imperativon, ĝis ili atingos la ĉefan verbon de la frazo. Por eviti tion, oni povas ŝanĝi la infinitivon al verba substantivo per aldono de la aŭ alia difinilo antaŭ ĝi, aŭ per pluraligo:
- Nada en fango no es un eserse gustable. – La naĝado en koto ne estas agrabla ekzerco.
- La scrive de la novela ia aida el a boni sua stilo. – La verkado de la romano helpis ŝin plibonigi sian stilon.
- Eras es umana, pardonas es divin. – Erarado estas homa, pardonado estas dia / Erari estas home, pardoni estas die.