FABLES DE VANEGE
La aida a la lupos ·
La artiste ·
La arbor alta ·
La avia sieca a color ·
La consenta de la avias ·
La dragon e la panda ·
La eroe de la coneos ·
La medusa e la saceta plastica ·
La protesta de axolotes ·
La volpe pur
La aksolotla protesto
Salamandras es multe relijiosa. Sua relijio es composada de multe rituos. Un de la rituos es la rituo de adulti. Cuando un salamandra ateni un eda spesifada, el debe bevi un licuida brun spesial. Alora, la salamandra perde sua brancias, e sua forma cambia intera. Alora, la salamandra no plu pote vive en acua, ma el pote vive sur tera.
Salamandroj estas tre religiemaj. Ilia religio konsistas el multaj ritoj. Unu el la ritoj estas la adoltiĝa rito. Kiam salamandro atingas specifan aĝon, ri devas trinki specialan brunan likvon. Tiam, la salamandro perdas siajn brankojn, kaj ria formo tute ŝanĝiĝas. Tiam, la salamandro ne plu povas vivi en akvo, sed ri povas vivi sur tero.
A ante, nun ia cexa sur la tradision. Ma con la pasa de tempo, sempre plu salamandras ia espresa se contra lo. “La lago es calda e comforta.” “Me gusta ja como me aspeta.” “Ta ce on no cambia me.” Salamandras ci refusa bevi la licuida cual adulti es xef axolotes. “Mea corpo, mea deside.”
Antaŭe, neniu publike plendis pri la tradicio. Sed kun la paso de tempo, pli kaj pli da salamandroj esprimis sin kontraŭ ĝi. “La lago estas varma kaj komforta.” “Mi jam ŝatas kiel mi aspektas.” “Oni ne ŝanĝu min.” La salamandroj kiuj rifuzas trinki la adoltigan likvon ĉefe estas aksolotloj. “Mia korpo, mia decido.”
La salamandras adulte no es sasiada par la enfantes, ci no vole cambia sua forma. La adultes pensa ce acel es insulta contra la adultes, contra sua belia. La adultes dise ce acel es insulta contra sua dios. “La dios va puni vosa desrespeta.” Ma la majoria de la axolotes no plu bevi ja acel. “Nos es ja adulte como nos es ja.”
Adoltaj salamandroj ne kontentas pri la infanoj, kiuj ne volas ŝanĝi sian formon. La adoltoj pensas, ke tio estas insulto al adoltoj, al ilia beleco. La adoltoj diras, ke tio estas insulto al iliaj dioj. “La dioj punos vian malrespekton.” Sed jam la plimulto de aksolotloj ne plu trinkas tion. “Ni jam adoltas kiel ni jam estas.”
Anios pasa. La lago do la salamandras abita deveni plu e plu nontransparente. La salamandras no sabe la razona. Longo multe persones, la acua ave un odor mal. Xasa en la lago deveni plu e plu nonfasil.
Jaroj pasas. La lago kie la salamandroj loĝas iĝas pli kaj pli netravidebla. La salamandroj ne scias la kialon. Laŭ multaj, la akvo nun havas malbonan odoron. Ĉasi en la lago iĝas pli kaj pli malfacile.
La adultes dise: “Ta ce vos no resta en acua!” “Bevi, e veni vive con nos sur la tera!” Ma la axolotes continua refusa bevi la licuida brun per adulti.
La adoltoj diras: “Vi ne restu en la akvo!” “Trinku, kaj venu vivi kun ni sur la tero!” Sed aksolotloj daŭre rifuzas trinki la brunan likvon por adoltiĝi.
Pos alga tempo, la lago deveni intera nontransparente. La otra salamandras no sabe esce axolotes ancora vive en lo. La salamandras pasea a via. La acua de la lago no plu conveni per sua bebes. “A los ci refusa segue la relijio, nos va parla sur la axolotes condenada.”
Post iom da tempo, la lago iĝas tute netravidebla. La aliaj salamandroj ne scias ĉu aksolotloj ankoraŭ vivas en ĝi. La salamandroj piediras for. La akvo de la lago ne plu estas taŭga por iliaj beboj. “Al tiuj, kiuj rifuzas sekvi la religion, ni parolos pri la kondamnitaj aksolotloj.”
Ma a alga tempo, simias alta descovre la lago. En la lago, la simias trova alga axolotes. La simias pensa ce acel animales es interesante e bela. La simias regarda aceles como dios peti.
Sed iam, altaj simioj malkovras la lagon. En la lago, la simioj trovas kelkajn aksolotlojn. La simioj pensas ke tiuj bestoj estas interesaj kaj belaj. La simioj konsideras ke la aksolotloj estas etaj dioj.
Aora, cadun axolote vive en cubo de acua limpa. E los trova se en tota locas en la mundo. La simias dona a los tota cosas cual los nesesa.
Nun, ĉiu aksolotlo vivas en kubo de pura akvo. Kaj ili troviĝas ĉie en la mondo. La simioj donas al ili ĉion, kion ili bezonas.
La axolotes demanda a se cual ia aveni a la otra salamandras.
La aksolotloj demandas sin kio okazis al la aliaj salamandroj.
Esta paje es presentada con la lisensa CC Attribution-Share Alike 4.0 International.
Lo ia es automatada jenerada de la paje corespondente en la Vici de Elefen a 14 setembre 2024 (11:07 UTC).