Esperanto scriveda con la sistem de scrive de lfn

Multe persones ia esperia alga modos de scrive esperanto sin la leteras asentuadas. Como esperanto ta aspeta si on ta proba scrive lo con la sistem de scrive de lfn? Atenta modifia cualce testo esperanto con la program de cambia seguente (e en tal ordina) e vide como la testo apare:

Program de modifia

ŭ → u
j → i
ĵ & ĝ → j
sc & c → s
ŝ & ĉ → x
kz → z
ks → s
gv → gu
kv → cu
ĥ & k → c

Longo me, la aspeta nova de la testo es multe plu plasente e dulse per la oios. En pasa, en la parolas esperanto, on ave [cuasi] nunca oposas de sinifia entre parolas conteninte ĵ e parolas conteninte ĝ, no entre la parolas conteninte ŝ e parolas conteninte ĉ (estra ŝi e ĉi), no entre la parolas conteninte s e parolas conteninte c, lo cual permete simpli la parolas. Per esemplo, asi es un article estraeda de esfconnected.org. Atenta leje lo con la sistem lfn de pronunsia:

Un esemplo: “La historio de la Premio Vidyasagar”

Prezenti al internasia publico la facton ce la ministerio pri supera educo de la registaro de Osidenta Bengallando (gubernio en Barato) aliujis al esperantisto “premion Vidyasagar”, en 2021, signifas interalie diri celcain vortoin pri la nur siaregione conata figuro Ishwar shandra Vidyasagar (1820-1891). Li pionire agadis sur la terenoi de la popolclerigo, la linguoplanado, la pontofarado inter la clasica cai la moderna edusferoi, cai la antauenigo de la virinoi. Ezistis intimai ligoi inter liai unuavide diversterenai inisiatoi. Mance de taugai prezentoi en la cutimai reteioi, ien provo scizi liain contribuoin cai tiuin interligoin.

La honora titolo Vidya-sagar (“clero-oseano”), aliujita al li en 1839 de la Sanscrita colegio en Colcato, stampis lin ciel maistran clerulon pri la sanscrita gramatico cai la al ji ligitai tradisiai facoi. Li traducis (el la sanscrita, la angla, la hindia) plurain clasicajoin en la bengalan, la xeflinguon de Bengallando; lia urbo Colcato estis la xefurbo ne nur de tiu provinso, sed ancau de la tuta Hindlando, tiutempe brita colonio. Liai traducajoi instalis stabilan estetican normon por la bengala prozo. Por tauge presigi bengallinguain vercoin, Vidyasagar dezainis elegantan litertiparon. Li vercis abosoin – ciui tui furoris, cai restis clasicajoi – por instrui tiustilan manscribon cai crome por inisi infanoin en condutadon taugan al laica culturo cai moderna iura sistemo.

Tiutempe jenerale la bengalai familioi ne educis siain filinoin. Aldona problemo estis la multai cnabinoi ciui fruaje edzinijis cai vidvinijis. Vidyasagar fondis (cai fondigis) multain porcnabinain lerneioin. Por la pli spesifa problemo, li campaniis por ce la vidvinoi raitu reedziniji. Tiusele li debatis contrau ortodosai cleruloi, sitante praclasican lejdonanton ciu decretis ce la vidvinoi havu tiun raiton. Liai contrauuloi vercis nur sanscrite. Vidyasagar refutis ilin ne nur tiulingue sed ancau per spritai pamfletoi bengallinguai. Vencinte ilin culture, li susesis instigi la colonian registaron iure validigi la reedzinijan raiton de la vidvinoi.

Dum li directoris la Sanscritan colegion, Vidyasagar reformis la cursaron tiel ce la rasia enhavo superpezu la teologian. Li vercis bengale lernolibroin pri sanscrito ciui glatigis la linguo-pedagogion. Per mono enspezita el lernolibro-vendoi li finansis la sosihelpain campanioin, vivante senluse, laueble anonimigante siain mesenatajoin.

Ecde 1980 la gubernia registaro en Colcato xiuiare aliujas Premion Vidyasagar al vercistoi por ilia dumviva contribuo. Ocaze de la dusentiara iubileo en 2020-21, oni almetis la nomon de lia edzino Dinamoyee cai ligis la premion al xiui terenoi en ciui li signife intervenis. En 2021 ji estis aliujita al cuar personoi, pro agado lingua, beletra, cleriga, sosireforma. La premion linguan oni aliujis al Probal Dasgupta, mensiante inter liai contribuoi ancau la Esperantan agadon. Txi tiun reliefijon de Esperanto en la cultura peizajo de Barato ebligis iardecoi da laboro fare de sennombrai movadanoi, ne nur en la lando mem. La Esperanta agado en Bengallando comensis elani antau celcai iardecoi, cai malrapide crescas. Ni laboru cai esperu.

Prezenti al internacia publiko la fakton ke la ministerio pri supera eduko de la registaro de Okcidenta Bengallando (gubernio en Barato) aljuĝis al esperantisto “premion Vidyasagar”, en 2021, signifas interalie diri kelkajn vortojn pri la nur siaregione konata figuro Ishwar Chandra Vidyasagar (1820-1891). Li pionire agadis sur la terenoj de la popolklerigo, la lingvoplanado, la pontofarado inter la klasika kaj la moderna eduksferoj, kaj la antaŭenigo de la virinoj. Ekzistis intimaj ligoj inter liaj unuavide diversterenaj iniciatoj. Manke de taŭgaj prezentoj en la kutimaj retejoj, jen provo skizi liajn kontribuojn kaj tiujn interligojn.

La honora titolo Vidya-sagar (“klero-oceano”), aljuĝita al li en 1839 de la Sanskrita Kolegio en Kolkato, stampis lin kiel majstran klerulon pri la sanskrita gramatiko kaj la al ĝi ligitaj tradiciaj fakoj. Li tradukis (el la sanskrita, la angla, la hindia) plurajn klasikaĵojn en la bengalan, la ĉeflingvon de Bengallando; lia urbo Kolkato estis la ĉefurbo ne nur de tiu provinco, sed ankaŭ de la tuta Hindlando, tiutempe brita kolonio. Liaj tradukaĵoj instalis stabilan estetikan normon por la bengala prozo. Por taŭge presigi bengallingvajn verkojn, Vidyasagar dezajnis elegantan litertiparon. Li verkis abocojn – kiuj tuj furoris, kaj restis klasikaĵoj – por instrui tiustilan manskribon kaj krome por inici infanojn en kondutadon taŭgan al laika kulturo kaj moderna jura sistemo.

Tiutempe ĝenerale la bengalaj familioj ne edukis siajn filinojn. Aldona problemo estis la multaj knabinoj kiuj fruaĝe edziniĝis kaj vidviniĝis. Vidyasagar fondis (kaj fondigis) multajn porknabinajn lernejojn. Por la pli specifa problemo, li kampanjis por ke la vidvinoj rajtu reedziniĝi. Tiucele li debatis kontraŭ ortodoksaj kleruloj, citante praklasikan leĝdonanton kiu dekretis ke la vidvinoj havu tiun rajton. Liaj kontraŭuloj verkis nur sanskrite. Vidyasagar refutis ilin ne nur tiulingve sed ankaŭ per spritaj pamfletoj bengallingvaj. Venkinte ilin kulture, li sukcesis instigi la kolonian registaron jure validigi la reedziniĝan rajton de la vidvinoj.

Dum li direktoris la Sanskritan Kolegion, Vidyasagar reformis la kursaron tiel ke la racia enhavo superpezu la teologian. Li verkis bengale lernolibrojn pri sanskrito kiuj glatigis la lingvo-pedagogion. Per mono enspezita el lernolibro-vendoj li financis la socihelpajn kampanjojn, vivante senlukse, laŭeble anonimigante siajn mecenataĵojn.

Ekde 1980 la gubernia registaro en Kolkato ĉiujare aljuĝas Premion Vidyasagar al verkistoj por ilia dumviva kontribuo. Okaze de la ducentjara jubileo en 2020-21, oni almetis la nomon de lia edzino Dinamoyee kaj ligis la premion al ĉiuj terenoj en kiuj li signife intervenis. En 2021 ĝi estis aljuĝita al kvar personoj, pro agado lingva, beletra, kleriga, socireforma. La premion lingvan oni aljuĝis al Probal Dasgupta, menciante inter liaj kontribuoj ankaŭ la Esperantan agadon. Ĉi tiun reliefiĝon de Esperanto en la kultura pejzaĝo de Barato ebligis jardekoj da laboro fare de sennombraj movadanoj, ne nur en la lando mem. La Esperanta agado en Bengallando komencis elani antaŭ kelkaj jardekoj, kaj malrapide kreskas. Ni laboru kaj esperu.


Probal Dasgupta.