Mallongigoj
Oni mallongigas plurajn oftajn vortojn aŭ vortgrupojn. Oni ĝenerale uzas majusklojn en mallongigo, kiu restas mallongigita en la prononco:
- acc. (ance conoseda como) – ankaŭ konata kiel
- AEC (ante la eda comun) – aKE (antaŭ la komuna erao), a.K. (antaŭ Kristo)
- EC (de la eda comun) – KE (komuna erao) / p.K. (post Kristo)
- etc. (e tal cosas, e tal continuante) – ktp (kaj tiel plu)
- LFN – LFN (Lingua Franca Nova)
- n. (numero) – n-ro (numero)
- NB (nota bon) – NB (notu bone)
- OVN (ojeto volante nonidentifiada) – nifo (neidentigita fluganta objekto)
- p. (paje, pajes) – p. (paĝo, paĝoj)
- pd. (per dise) – t.e. (tio estas)
- pe. (per esemplo) – ekz. (ekzemple)
- pf. (per favore) – bv. (bonvolu)
- PS (pos scrive) – PS (postskribo)
- TV (televisa, televisador) – TV (televido, televidilo)
- v. (vide) – v. (vidu: por enkonduki referencon al alia teksto)
Elefeno retenas ankaŭ kelkajn alilingvajn mallongigojn, kiuj internacie rekoneblas, inkluzive de la normaj mallongigoj por la metraj unuoj:
- CD (disco compata) – KD (kompakta disko)
- PC (computador personal) – PK (persona komputilo)
- cm (sentimetre) – cm (centimetro)
- km (cilometre) – km (kilometro)
- mg (miligram) – mg (miligramo)
- μm (micrometre) – μm (mikrometro)
- MB (megabait) – MB (megabitoko)
La mallongaj formoj de propraj nomoj kaj titoloj uzas majusklojn. Sed oni ne inkluzivas en la mallongigo malgravajn vortojn kiel la kaj de – kiuj estas minusklaj en la plena formo de la nomo. Tiajn nomojn oni ofte enkondukas per la, eĉ kiam mallongigitaj:
- Dr (dotor) – d-ro (doktoro: kiel parto de ies nomo)
- Sr (senior) – s-ro (sinjoro: kiel parto de ies nomo)
- Sra (seniora) – s-ino, f-ino (sinjorino, fraŭlino: kiel parto de ies nomo)
- la NU (Nasiones Unida) – la UN (Unuiĝintaj Nacioj)
- la RU (Rena Unida) – the Unuiĝinta Reĝlando
- la SUA (Statos Unida de America) – Usono (la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko)
Oni plej bone konas kelkajn propraj nomojn internacie kiel netradukitajn mallongigojn, kaj ĉi tiujn Elefeno retenas:
- IBM – IBM (International Business Machines Corporation)
- KGB – KGB (Комитет государственной безопасности, Komitato por Ŝtata Sekureco)