Literoj kaj prononco
Alfabeto
Elefeno uzas la plej bone konatan alfabeton en la mondo: la roman aŭ latinan.
- minuskloj
- a b c d e f g h i j l m n o p r s t u v x z
- majuskloj
- A B C D E F G H I J L M N O P R S T U V X Z
K (k), Q (q), W (w) kaj Y (y) ne aperas en ordinaraj vortoj. En ĉirkaŭ cent internaciaj vortoj de nelatina deveno oni povas skribi W anstataŭ U, kaj Y anstataŭ I, por havigi pli rekoneblan aspekton: ioga/yoga, piniin/pinyin, sueter/sweter, ueb/web. Krom en tiuj okazoj oni uzas K, Q, W kaj Y nur por konservi la originajn formojn de propraj nomoj kaj alilingvaj vortoj.
Ankaŭ H ne oftas, sed oni trovas ĝin en iuj fakaj kaj kulturaj terminoj.
Majuskloj
Oni uzas majusklon ĉe la komenco de la unua vorto en frazo.
Majusklojn oni uzas ankaŭ ĉe la komenco de propraj nomoj. Kiam propra nomo konsistas el pluraj vortoj, oni majuskligas ĉiun vorton – krom malgravaj vortoj kiel la kaj de:
- Homoj veraj aŭ imagaj, kaj ankaŭ personigitaj bestoj kaj aĵoj
- Maria, San Paulo, Barack Obama, Jan de Hartog, Seniora Braun, Oscar de la Renta, Mickey Mouse
- Organizaĵoj, ekz. kompanioj, asocioj
- Ikea, Nasiones Unida, Organiza Mundal de Sania
- Politikaj regionoj, ekz. nacioj, ŝtatoj, urboj
- Frans, Atina, Site de New York, Statos Unida de America
- Geografiaj lokoj, ekz. riveroj, oceanoj, lagoj, montoj
- la Alpes, Rio Amazon, Mar Atlantica
- Literoj de la alfabeto
- E, N
Sed kun titoloj de artaj kaj literaturaj verkoj, oni majuskligas nur la unuan vorton de la titolo (kune kun iuj propraj nomoj, kiuj ĉeestas):
- Un sonia de un note de mediaestate – Somermeznokta sonĝo
- La frates Karamazov – La fratoj Karamazov
- Tocata e fuga en D minor – Tokato kaj fugo en D minora
Foje, kiel en avertoj, oni uzas majusklojn por EMFAZI tutajn vortojn aŭ vortgrupojn.
Elefeno uzas minusklojn tie, kie iuj lingvoj uzas majusklojn:
- Semajntagoj
- lundi, jovedi – lundo, ĵaŭdo
- Monatoj
- marto, novembre – marto, novembro
- Festotagoj kaj similaj okazoj
- natal, ramadan, pascua – Kristnasko, Ramadano, Pasko
- Jarcentoj
- la sentenio dudes-un – la dudek-unua jarcento
- Lingvoj kaj popoloj
- catalan, xines – la kataluna, la ĉina
Liternomoj
Parole oni uzas la jenajn silabojn por nomi literojn, ekz. kiam oni literumas vorton:
- a be ce de e ef ge hax i je ka el em en o pe qua er es te u ve wa ex ya ze
Ĉi tiuj estas substantivoj kaj pluraligeblaj: as, bes, efes.
Skribe oni povas simple prezenti la literon mem, majuskle, eventuale aldonante -s por la pluralo:
- La parola “matematica” ave tre As, du Ms (prononco: emes), e un E. – La vorto “matematica” havas tri A-ojn, du M-ojn, kaj unu E.
Vokaloj
Oni prononcas la literojn A, E, I, O, kaj U kiel en la hispana aŭ la itala – fakte kiel en Esperanto:
| A | [a] | vasta antaŭa neronda | ambasada |
| E | [e] | mezvasta antaŭa neronda | estende |
| I | [i] | malvasta antaŭa neronda | ibridi |
| O | [o] | mezvasta malantaŭa ronda | odorosa |
| U | [u] | malvasta malantaŭa ronda | cultur |
La vokalsonoj toleras iom da variado. Ekzemple, oni povas prononci A kiel [ɑ], E kiel [ɛ] o [ej], kaj O kiel [ɔ] o [ow] sen miskomprenigo.
Diftongoj
Kiam unu vokalo sekvas alian, kutime oni prononcas ilin aparte. Sed en kvar okazoj, kiam la dua vokalo estas I aŭ U, la du vokaloj formas diftongon:
| AI | [aj] | kiel AJ en Esperanto | pais |
| AU | [aw] | kiel AŬ | auto |
| EU | [ew] | kiel EŬ | euro |
| OI | [oj] | kiel OJ | seluloide |
Aldoni prefikson ne kreas diftongon: reuni [re-uni], supraindise [supra-indise]. Pro similaj kialoj, dusilaba prononco estas norma ankaŭ en kelkaj aliaj vortoj: egoiste [ego-iste], proibi [pro-ibi]. Tiajn vortojn oni indikas en la vortaro, ekz. “proibi (o-i)”.
La sinsekvo EI maloftas. Normale oni prononcas ĝin kiel du apartajn vokalojn: ateiste [ate-iste], feida [fe-ida], reinventa [re-inventa]. Sed se oni trovas tiun prononcon malfacila, oni povas diri [ej] aŭ eĉ [e] anstataŭe.
Kiam I aŭ U staras antaŭ alia vokalo, oni ĝin duonvokaligas – kiel J aŭ Ŭ en Esperanto – en la jenaj okazoj:
- Komence de vorto
- ioga [joga], ueste [weste]
- Inter du aliaj vokaloj
- joia [ʒoja], ciui [kiwi], veia [veja]
- LI, NI entre du aliaj vokaloj
- folia [folja], anio [anjo] – sed ne en la unua silabo de vorto
- CU, GU antaŭ vokalo
- acua [akwa], cual [kwal], sangue [sangwe]
En aliaj okazoj – ekz. emosia, abitual, plia – la I aŭ U restas plena vokalo.
Kvankam ĉi tiuj reguloj difinas la norman prononcon de diftongoj, oni povas ilin ignori sen konfuzo.
Konsonantoj
La jenaj literoj estas konsonantoj:
| B | [b] | kiel B en Esperanto | voĉa dulipa plozivo | bebe |
| C | [k] | kiel K | senvoĉa vela plozivo | clica |
| D | [d] | kiel D | voĉa denta/alveola plozivo | donada |
| F | [f] | kiel F | senvoĉa lipdenta frikativo | fotografi |
| G | [g] | kiel G | voĉa vela plozivo | garga |
| H | [h] | kiel H, aŭ silenta | senvoĉa glota frikativo | haicu |
| J | [ʒ] | kiel Ĵ | voĉa postalveola frikativo | jeolojia |
| L | [l] | kiel L | voĉa denta/alveola laterala alproksimanto | lingual |
| M | [m] | kiel M | voĉa dulipa nazalo | mesma |
| N | [n] | kiel N | voĉa denta/alveola nazalo | negante |
| P | [p] | kiel P | voĉa dulipa plozivo | paper |
| R | [r] | kiel R | voĉa denta/alveola trilo | rubarbo |
| S | [s] | kiel S | senvoĉa denta/alveola frikativo | sistemes |
| T | [t] | kiel T | senvoĉa denta/alveola plozivo | tota |
| V | [v] | kiel V | voĉa lipdenta frikativo | vivosa |
| X | [ʃ] | kiel Ŝ | senvoĉa postalveola frikativo | xuxa |
| Z | [z] | kiel Z | voĉa denta/alveola frikativo | zezea |
Notu la jenajn aferojn:
- C sonas ĉiam kiel K, neniam kiel S aŭ la esperanta C.
- F sonas ĉiam kiel F, neniam kiel V.
- G sonas ĉiam kiel la esperanta G, neniam kiel Ĝ.
- H povas esti silenta, se parolanto preferas.
- J estas [ʒ] same kiel en la franca kaj la portugala: kiel la esperanta Ĵ.
- N antaŭ G aŭ C havas la sonon de NG [ŋ] en la angla: longa, ance. Silabofina NG, kiel en bumerang aŭ gangster, havas tiun saman sonon: la G silentas.
- R havas tiun vibran sonon, kiun ĝi havas en la hispana, la itala, kaj ofte en esperanto.
- S sonas ĉiam kiel S, neniam kiel Z.
- V havas neniam la sonon de B, malkiel en la hispana.
- X estas [ʃ] kiel Ŝ en esperanto.
- Z sonas ĉiam kiel Z.
Ĉar konsonantoj en iuj kombinoj aŭ lokoj estas malfacilaj por kelkaj parolantoj, Elefeno permesas la jenajn variantojn:
- J
- Oni povas prononci J ankaŭ kiel Ĝ [dʒ], se oni preferas.
- R
- Aliaj R-sonoj (kiel en la franca, la germana, aŭ la angla) estas akcepteblaj, se nur oni povas klare distingi ilin de la aliaj sonoj de Elefeno.
- X
- Oni povas prononci ĝin ankaŭ kiel Ĉ [tʃ], se oni preferas.
- Z
- Oni povas prononci ĝin ankaŭ kiel C [ts], kiel en la germana kaj la itala, se oni preferas.
- haicu, bahamas
- Oni povas lasi la H silenta en prononco, se oni preferas: [aicu], [ba-amas].
- blog, club
- Kelkaj internaciaj vortoj finiĝas per nekutimaj konsonantoj. Por faciligi la prononcon oni povas aldoni finan E: [bloge], [klube].
- spada, strada
- Iuj vortoj komenciĝas per S antaŭ konsonanto. Se tion oni trovas malfacila, oni povas aldoni komencan E: [espada], [estrada].
- gnostica, psicolojia
- Kelkaj sciencaj vortoj komenciĝas per nekutimaj konsonantgrupoj, kiel ekzemple FT, GN, MN, PS, or PT. La unuan konsonanton oni povas lasi silenta: [nostika], [sikoloʒia].
- ambargris, esflue, fortres, rontgen
- Kelkaj maloftaj vortoj enhavas pli komplikajn grupojn, kun tri konsonantoj aŭ pli. Se ili malfacilas, oni povas aldoni ŝvaon (neŭtralan vokalon) al la prononco: [ambarəgris], [esəflue], [forətres/fortəres], [rontəgen].
Fremdaj konsonantoj
Kiam la alilingvaj konsonantoj aperas en vorto, kutime oni prononcas ilin ĉi tiel:
| K | [k] | kiel C |
| Q | [k] | kiel C |
| W | [u] aŭ [w] | kiel U |
| Y | [i] aŭ [j] | kiel I |
Akcento
Se vorto havas pli ol unu vokalon, unu el la vokaloj havas akcenton (pli fortan prononcon). Ĉi-sube la akcentajn vokalojn indikas substreko.
La baza regulo estas, ke oni akcentu la vokalon antaŭ la lasta konsonanto de vorto:
- falda
- integra
- matematica
- albatros
- ranur
Post aldono de sufikso, la akcento povas moviĝi:
- matematica → matematical
- radiograf → radiografia (senŝanĝe)
- radiograf → radiografiste
Sed post aldono de la pluraliga -s, la akcento ne moviĝas:
- un falda → du faldas
- un joven → tre jovenes
- ambos – ĉi tiun specialan vorton oni akcentas kvazaŭ pluralon
La I aŭ U de diftongo kondutas kiel konsonanto ĉi-rilate:
- abaia
- ciui
- bonsai
- cacau
Se neniu vokalo antaŭas la lastan konsonanton, oni akcentas la unuan vokalon:
- trae
- fea
- tio
- proa
- jua
Iuj vortoj havas pli ol unu vokalon post sia lasta konsonanto. Se la vokaloj estas IA, IE, IO, UA, UE, aŭ UO, oni akcentas ankoraŭ la vokalon antaŭ la konsonanto:
- asentua
- jelosia
- rituo
- alio
Sed kiam la finaj vokaloj estas AE, AO, EA, EO, OA, OE, aŭ UI, oni akcentas la unuan vokalon de la paro:
- coneo
- idea
- sutrae
- produi
(Sed en estingui kaj vacui la U estas duonvokalo laŭ alia regulo.)
Oni ofte prononcas ala, asi, agu, ami, enemi, perce, alo, oce kaj ura akcentante la lastan vokalon kaj ne la unuan. Ambaŭ prononcoj estas akcepteblaj.
Kunmetitaj vortoj kiel parario kaj mediadia retenas la originan akcenton de sia dua elemento.
Elefeno ne estas tonlingvo: ĝi ne distingas vortojn per ŝanĝoj de la voĉalto. Tamen unu maniero por montri, ke frazo estas demando, estas fini ĝin per leviĝanta tono:
- Tu parla portuges? – kun leviĝanta tono en la fina vorto
- Tu no parla portuges. – kun tono ebena aŭ falanta
Fonotaktiko
La formojn de ordinaraj vortoj en Elefeno difinas iuj reguloj.
Du okazoj de la sama vokalo (kiel aa) ne povas apudi unu la alian, krom kie tio rezultas de prefiksado: “reenvia”, “coopera”. En tiaj okazoj oni prononcas ambaŭ vokalojn.
La sinesekvo ou ne normale akcepteblas.
Se sufikso kreus nevalidan vokalsinsekvon, oni eliminas la duan vokalon de la sinsekvo:
- comedia + -iste → (comediiste) → comediste – komediisto
Oni permesas nur la jenajn konsonantgrupojn komence de silabo:
- pr-, br-, pl-, bl-
- tr-, dr-
- cr-, gr-, cl-, gl-
- fr-, vr-, fl-
- sl-
- sp-, st-, sc-
- sf-
- spr-, str-, scr-
- spl-, scl-
Oni permesas nur la jenajn konsonantojn fine de silabo, kaj antaŭ ili devas stari vokalo:
- -f, -s, -x
- -m, -n, -l, -r
Vortmeza konsonantgrupo estas valida, se oni povas ĝin dividi inter du validaj silaboj:
- encontrante = en-con-tran-te
- mostrablia = mo-stra-bli-a
- instinto = in-stin-to
Ĉi tiujn regulojn oni povas libere malobei ĉe propraj nomoj, kiel ankaŭ ĉe fakaj, internaciaj, aŭ kulturdependaj vortoj.