Frazoj
Plej multe da frazoj en Elefeno enhavas verban vortgrupon, kiu prezentas ĝenerale la okazon de ago. Verba vortgrupo konsistas el verbo kaj eventualaj modifiloj kiel adverboj aŭ prepoziciaj vortgrupoj.
Plej multe da frazoj enhavas ankaŭ almenaŭ unu substantivan vortgrupon, kiu prezentas ĝenerale ulon aŭ aĵon. Substantiva vortgrupo konsistas el substantivo kaj eventualaj modifiloj kiel difiniloj, adjektivoj, kaj prepoziciaj vortgrupoj.
Subjekto kaj objekto
La du plej gravaj substantivaj vortgrupoj estas la subjekto kaj la objekto. Ilia preciza signifo dependas de la elektita verbo, sed, se paroli nebule, la subjekto estas tiu ulo aŭ aĵo, kiu faras la agon, kaj la objekto estas tiu ulo aŭ aĵo, kiun la ago rekte trafas.
En Elefeno, la subjekto ĉiam staras antaŭ la verbo, kaj la objekto kutime post:
- La gato xasa la scural. – La kato (subjekto) … ĉasas (verbo) … la sciuron (objekto).
- La xica gusta la musica. – La knabino (subjekto) … ŝatas (verbo) … la muzikon (objekto).
- La can dormi. – La hundo (subjekto) … dormas (verbo).
Povas okazi, ke pro stilo aŭ klareco oni volas komenci la frazon per la objekto de la verbo:
- La gatos me no gusta. – Katojn mi ne ŝatas.
Plej multe da verboj bezonas subjekton, sed multaj ne bezonas objekton.
Komplementoj
Alia ofta ero de frazo estas la komplemento. Tio estas kroma priskribo de la subjekto, kiu povas sekvi verbojn kiel es (esti), deveni (fariĝi), pare (ŝajni), kaj resta (resti):
- Computadores es macinas. – Komputiloj (subjekto) … estas (verbo) … maŝinoj (komplemento).
- La aira pare umida. – La aero (subjekto) … ŝajnas (verbo) … humida (komplemento).
- La comeda deveni fria. – La manĝaĵo (subjekto) … devenas (verbo) … malvarma (komplemento).
- La patatas ia resta calda. – La terpomoj (subjekto) … restis (verbo) … varmaj (komplemento).
- Nosa taxe es reconstrui la mur. – Nia tasko (subjekto) … estas (verbo) … rekonstrui la muron (komplemento: subfrazo).
- La idea es ce tu canta. – La ideo (subjekto) … estas (verbo) … ke vi kantas (komplemento: subfrazo).
Kelkaj lingvoj ebligas ankaŭ komplementojn de objektoj, kiel en “Mi trovas ĉi tiun fromaĝon abomeninda” aŭ “Ili elektis lin prezidanto”. Ĉi tiu speco de komplemento ne ekzistas en Elefeno.
Prepozicioj
Alia grava ero de frazo estas la prepozicia vortgrupo, kiu aldonas detalon al antaŭa substantivo aŭ verbo, aŭ al la tuta frazo:
- La om ia cade tra sua seja. – La viro (subjekto) … falis (verbo) … tra sia seĝo (prepozicia vortgrupo).
- En la note, la stelas apare. – En la nokto (prepozicia vortgrupo) … la steloj (subjekto) … aperas (verbo).
- Me dona esta poma a tu. – Mi (subjekto) … donas (verbo) … ĉi tiun pomon (objekto) … al vi (prepozicia vortgrupo).
- Tu no aspeta como tua foto. – Vi (subjekto) … ne aspektas (verbo) … kiel via foto (prepozicia vortgrupo).
Subfrazoj
Krom vortgrupoj, kelkaj frazoj enhavas ankaŭ subfrazojn, kiuj estas kvazaŭ pli etaj frazoj interne de la pli granda frazo. Ili povas modifi substantivajn vortgrupojn, verbajn vortgrupojn, aŭ la tuton de la pli granda frazo:
- La om ci ia abita asi ia vade a Paris. – La viro, kiu loĝis ĉi tie, iris al Parizo.
- El va visita en julio, cuando la clima es bon. – Li vizitos en julio, kiam la vetero estos bona.
- On no ia permete me a fa la cosas como me ia desira. – Oni ne permesis, ke mi faru aferojn, kiel mi deziris.
- Me pensa ce el es bela. – Mi pensas, ke ŝi belas.