LA ESENSE E FUTUR DE LA IDEA DE UN LINGUA INTERNASIONAL
Capitol 1 · Capitol 2 · Capitol 3 · Capitol 4 · Capitol 5 · Capitol 6 · Capitol 7 · Capitol 8

Capitol 8

Mostra ance la testo orijinal

E aora ta ce nos regarda la cosas cual segue de lo cual nos ia dise a supra.

Kaj nun ni rigardu, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris.

Prima, esta segue: ce la esperantistes es en no modo tal fantasiores como los pare a multe persones conoseda como “saja” e “pratical” ci judi tota en un modo surfasal e sin considera lojical, e ci mesura tota par la mesurador de la moda. Los batalia per un idea cual ave no sola un importa enorme per la umanas, ma cual ave en ajunta en se no cosa fantasial e cual debe reali e va reali serta a un tempo o un otra, sempre cuanto la inertes ta batalia contra lo, sempre cuanto la sajas ta broma sur lo. Como es sin duta ce pos la note la matina veni, es egal sin duta ce, pos un batalia corta o longa, esperanto va es introduida en usa comun per la comunicas internasional a un tempo o un otra.

Unue sekvas tio, ke la esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili ŝajnas al multaj tiel nomataj “saĝaj” kaj “praktikaj” homoj, kiuj juĝas pri ĉio supraĵe kaj sen ia logika pripenso kaj mezuras ĉion per mezurilo de la modo. Ili batalas por afero, kiu ne sole havas grandegan gravecon por la homaro, sed kiu al tio havas en si nenion fantazian kaj kiu pli aŭ malpli frue devas efektiviĝi kaj nepre efektiviĝos, kiom ajn la inerciuloj batalus kontraŭ ĝi, kiom ajn la saĝuloj ŝercadus pri ĝi. Kiel estas sendube, ke post la nokto venas mateno, tiel sendube estas, ke post mallonga aŭ longa batalado Esperanto pli aŭ malpli frue estos enkondukita en komunan uzon por la komunikiĝoj internaciaj.

Nos confirma corajosa esta no sola car nos desira lo, car nos espera lo, ma car la concluis de la lojica simple dise ce lo debe es tal e ce lo no pote es de otra modo. Cisa tra un tempo longa la esperantistes va debe ancora batalia, cisa tra un tempo longa cada enfante vagante va lansa petras, mugre, e bromas nonsaja a los, ma lo cual debe veni va veni a un tempo o un otra.

Ni konfirmas tion ĉi kuraĝe ne tial, ke ni tiel volas, ke ni tion esperas, sed tial, ke la konkludoj de simpla logiko diras, ke tiel esti devas kaj ke alie esti ne povas. Longan tempon eble ankoraŭ la esperantistoj devos bataladi, longan tempon eble ankoraŭ ĉia bubo ĵetados sur ilin ŝtonojn, koton kaj malsaĝajn spritaĵojn, sed tio, kio devas veni, pli aŭ malpli frue venos.

Cisa la inisiores de la idea esperanto no va vive asta acel tempo cuando la frutas de sua atas va deveni vidable, cisa los va vade a la tomba con la nom desrespetada de persones ci ia ocupa se con cosas enfantin, ma a un tempo o un otra, en loca de la calix amarga cual los bevi de la manos de sua contemporas, la desendentes va construi monumentos a los e va vosi sua nomes con grasia la plu grande. Cisa los va pare ancora longa debil a la mundo, cisa a multe veses sua idea va pare ancora a la mundo an como mor e enterada per sempre – ma esta idea va mori ja nunca car lo pote ja nunca mori.

La iniciatoroj de la Esperanta afero eble ne ĝisvivos ĝis tiu tempo, kiam fariĝos videblaj la fruktoj de ilia agado, ili iros eble en la tombon kun la malestima nomo de homoj, kiuj okupadis sin je infanaĵoj, sed pli aŭ malpli frue por la maldolĉa kaliko, kiun ili trinkas el la manoj de la samtempuloj, la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj elparolados ilian nomon kun la plej granda danko. Longe ankoraŭ eble ili ŝajnos al la mondo senfortaj, multajn fojojn eble ankoraŭ ilia afero ŝajnos al la mondo eĉ mortinta kaj je ĉiam enterigita – sed tiu ĉi afero jam neniam mortos, ĉar ĝi morti jam neniam povas.

La idea va vive e va fa ce on recorda constante lo. Pos cada tempo silente nova, an si lo ta dura per un desuple de anios, un reforti nova va apare. Cuando alga bataliores deveni fatigada, bataliores enerjiosa nova va apare a un tempo o un otra, e en esta modo la idea va vade tan longa asta cuando final lo va ateni plen sua gol. Donce no despera, esperantistes, si persones nonsaja comenta ironiosa a vos ce vos es ancora vera poca; no perde la coraje si vosa idea vade lenta. La idea es fundida no en rapidia, ma en sertia. Multe ideas nondirijeda ia brilia rapida ante la mundo, ma ia cade ance rapida. Un idea bon e serta progresa comun lenta e con impedis grande.

La afero vivos kaj konstante rememorigados pri si; post ĉiu nova silenta tempo, se ĝi eĉ daŭrus dekon da jaroj, aperos nova revigliĝo; kiam laciĝos unuj batalantoj, aperos pli aŭ malpli frue novaj energiaj batalantoj, kaj tiel la afero iros tiel longe, ĝis fine ĝi plene atingos sian celon. Ne malĝoju tial, Esperantistoj, se nesaĝaj homoj ironie rimarkas al vi, ke vi estas ankoraŭ tre malmultaj, ne perdu la kuraĝon, se via afero iras malrapide. La afero konsistas ne en rapideco, sed en certeco. Multe da sencelaj aferoj ekbrilis antaŭ la mondo rapide, sed ankaŭ rapide falis; afero bona kaj certa progresas ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj. ¶

A la sinco concluis mostrada a supra nos dirije spesial la atende de acel esperantistes ci batalia nonconsensa per sua idea e donce sta sin defende ante un comenta la plu peti de la oposores e no sabe como responde, o perde la coraje. Tota esta concluis presenta un produida de la lojica simple e sever.

Sur la supre montritajn 5 konkludojn ni turnas apartan atenton de tiuj esperantistoj, kiuj batalas por sia ideo senkonscie kaj tial ĉe la plej malgranda rimarko de la kontraŭuloj ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi, aŭ perdas la kuraĝon. Ĉiuj tiuj konkludoj prezentas produkton de la simpla kaj severa logiko.

Donce, si on dise a vos “la mundo no desira vosa lingua”, responde corajosa: “Egal si la mundo desira o no desira, lo va debe aseta el a un tempo o un otra, car no pote ave un otra resulta.” Cuando vos oia “On dise ce un lingua nova ia apare, on dise ce esta o acel sosia o congresa instruida desira eleje esta o acel lingua o crea un lingua nova”, responde corajosa: “Tota esta rumores o emprendes es fundida sur un noncomprende la plu asoluta de la esense e istoria de la idea de la lingua internasional. Tal probas, no sola par persones privata, ma ance par sosias intera, ia repete ja se a multe veses e ia fini e ia debe fini a cada ves en un fiasco la plu completa. La lingua internasional pote es sola esperanto, car en no modo pote ave un otra resulta par la leges de lojica e par la esense de la idea.”

Tial se oni diras al vi “la mondo ne volas vian lingvon”, respondu kuraĝe: “ĉu la mondo volas aŭ ne volas, ĝi pli aŭ malpli frue devos akcepti ĝin, ĉar alie esti ne povas”. Kiam vi aŭdos “oni diras, ke aperis nova lingvo, oni diras, ke tia aŭ alia instruita societo aŭ kongreso deziras elekti tian aŭ alian lingvon aŭ krei novan lingvon”, respondu kuraĝe: “ĉiuj tiuj ĉi famoj aŭ entreprenoj estas fonditaj sur la plej absoluta nekomprenado de la esenco kaj historio de la ideo de lingvo internacia; tiaj provoj de la flanko ne sole de privataj personoj, sed ankaŭ de tutaj societoj ripetiĝis jam multajn fojojn kaj ĉiufoje finiĝadis kaj devis finiĝadi per la plej plena fiasko; lingvo internacia povas esti nur Esperanto, ĉar laŭ la leĝoj de la logiko kaj laŭ la esenco de la afero alie esti neniel povas”. ¶

Si on dise a vos “Esta o acel esperantiste o sosia esperantiste ia fa un paso falsa en zelo tro grande ma nonpratical, e en acel modo ia burla o desonora vosa idea intera”, responde alora: “La idea esperanto depende de no person e de no sosia, e no person pote ave cualce influe a sua fortuna par sua pasos falsa privata. An la autor de esperanto mesma es aora asoluta sin influe a esperanto, car esperanto ia deveni longa un cosa pur publica.

Se oni diras al vi: “tiu aŭ alia esperantisto aŭ societo esperantista en tro granda sed ne prudenta fervoro faris ian falsan paŝon kaj ridindigis aŭ diskreditigis per tio ĉi vian tutan aferon”, tiam respondu: “La afero Esperanta dependas de nenia persono nek societo, kaj nenia homo per siaj privataj falsaj paŝoj povas havi ian influon sur ĝian sorton; eĉ la aŭtoro de Esperanto mem estas nun por Esperanto absolute seninflua, ĉar Esperanto jam longe fariĝis afero pure publika”. ¶

La cosa du cual segue de tota cual nos ia dise a supra es la seguente: Si la eleje de un lingua internasional ta depende de alga congresa de representores de renas diversa, nos ta debe longa, multe longa, espeta esta, suposable, e nun de nos ta pote fa cualce cosa per esta. Ma si, como nos ia vide a supra, on pote ja aora previde con sertia e esatia completa a cual lingua la fortuna ia asinia la deveni internasional a alga tempo, alora la situa cambia.

La dua, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris, estas la sekvanta: Se la elekto de lingvo internacia dependus de ia kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj, ni longe, tre longe kredeble devus tion ĉi atendi kaj neniu el ni ion povus fari por tio ĉi. Sed se, kiel ni vidis supre, oni jam nun povas kun plena certeco kaj precizeco antaŭvidi, al kia nome lingvo la sorto difinis fariĝi iam internacia, tiam la afero ŝanĝiĝas.

Ja aora, nos no nesesa espeta congresas: la gol es intera clar, e cadun pote tira se a lo. Sin la nesesa regarda sempre la cosas cual otras dise o fa, cadun pote trae sua petra per la construi cresente. No petra va es perdeda. No laboror depende asi de la otra, cadun pote ata a modo individua, en sua sfera, seguente sua fortes, e si on ave plu laborores, alora la construi grande va es plu rapida finida. Spesial, nos dirije nos a sosias e congresas siensal diversa.

Ni ne bezonas jam nun atendi kongresojn: la celo estas tute klara kaj ĉiu povas sin tiri al ĝi. Ne bezonante rigardadi, kion diras aŭ faras aliaj, ĉiu povas alporti sian ŝtonon por la kreskanta konstruo. Nenia ŝtono perdiĝos. Nenia laboranto tie ĉi dependas de la alia, ĉiu povas agadi aparte, en sia sfero, laŭ siaj fortoj, kaj ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide estos finita la granda konstruo. Precipe ni turnas nin al diversaj sciencaj societoj kaj kongresoj.

Sin regarda la cosas cual otras fa, sin espeta ce otras saisi la posiblia de inisia, cada sosia o congresa ta deside individua alga cosa cual ta prosimi la gol grande e comun umana par minima un paso.

Ne rigardante, kion faras aliaj, ne atendante, ke aliaj prenu sur sin la iniciativon, ĉiu societo aŭ kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus la grandan komunehoman celon almenaŭ je unu paŝo.

Esta paje es presentada con la lisensa CC Attribution-Share Alike 4.0 International.
Lo ia es automatada jenerada de la paje corespondente en la Vici de Elefen a 14 novembre 2024 (18:47 UTC).