GRAMATIKO
Literoj kaj prononco · Frazoj · Substantivoj · Difiniloj · Pronomoj · Adjektivoj · Adverboj · Verboj · Prepozicioj · Konjunkcioj kaj subjunkcioj · Demandoj · Subfrazoj · Nombroj · Vortfarado · Mallongigoj · Interpunkcio

Difiniloj

Difinilo estas vorto, kiu modifas substantivon por priskribi ties identecon kaj kvanton. Krom la pluralmontrilo -s (kiun oni rigardas kiel difinilon en Elefeno), la difiniloj staras ĉiam antaŭ la substantivo.

Ekzistas pluraj malsamaj klasoj de difinilo. Tipa ekzemplo de ĉiu klaso estas: tota, la, esta, cual, cada, mea, multe, otra.

Antaŭdifiniloj

Tota signifas “ĉiom da” aŭ “ĉiuj”. Ĝi indikas la tutan kvanton de tio, kion la substantivo esprimas. Malsimile de cada, tota traktas la tuton kiel simplan aron, kaj ne kiel apartajn individuojn:

Ambos signifas “ambaŭ”. Oni povas uzi ĝin anstataŭ tota, kiam oni scias, ke la tuta kvanto estas nur du. La substantivo estu plurala:

Semantike, tota kaj ambos ne malsamas ol kvantaj difiniloj, sed oni traktas ilin kiel apartan klason pro ilia sintakso: ili staras antaŭ ĉiu alia difinilo en substantiva vortgrupo, inkluzive de la.

Oni povas ilin uzi ankaŭ kiel pronomojn.

Artikoloj

Elefeno havas du artikolojn – la difina artikolo la, kaj la nedifina artikolo un. “Difina” ĉi tie signifas, ke la substantivo esprimas ion “jam difinitan”, kaj ke ĝi do ne esprimas ion novan.

La enkondukas substantivon, kiu indikas iun aŭ ion, pri kiu la aŭskultanto jam konscias. Oni uzas ĝin en la jenaj specoj de situacio:

Un enkondukas singularan substantivon, kiu esprimas ion, pri kiu la aŭskultanto ankoraŭ ne konscias. Oni ne uzas ĝin kun pluralaj aŭ nenombreblaj substantivoj. (Simila difinilo ne ekzistas en Esperanto. Sed un funkcias ankaŭ kiel kvanta difinilo kun la signifo “unu”.)

Iuj lingvoj havas partitivan artikolon, kiu indikas nespecifan kvanton de nenombrebla substantivo. Elefeno uzas la, aŭ neniun ajn artikolon:

Montraj difiniloj

La montraj difiniloj gestas al tio, kion la substantivo esprimas, lokante ĝin en tempo aŭ spaco aŭ la teksto mem.

Esta signifas “ĉi tiu”. Ĝi similas al la, sed montras ion proksiman al la parolanto, ĉu fizike, ĉu metafore:

Acel signifas “tiu”. Ankaŭ ĝi similas al la, sed montras ion malproksiman de la parolanto, aŭ almenaŭ pli malproksiman ol esta:

Oni povas ŝanĝi esta kaj acel al pronomoj.

Demandaj difiniloj

La demandaj difiniloj estas unu maniero por krei demandojn.

Cual demandas “kiu” aŭ “kia”:

Cuanto demandas “kiom da”, ĉu kun nombrebla substantivo, ĉu kun nenombrebla:

Oni uzas cual kaj cuanto ankaŭ kiel pronomojn.

Elektaj difiniloj

La elektaj difiniloj elektas specifajn individuojn el la tuta aro:

Cada signifas “ĉiu”, se oni rigardas la erojn laŭvice kiel apartajn individuojn. La substantivo estu nombrebla sed singulara:

Cualce signifas “iu ajn” – ne gravas, kiun oni elektos. La substantivo estas kutime nombrebla:

Alga indikas, ke oni ne specifas la identecon de tio, kion la substantivo esprimas:

Kiam oni uzas ĝin kun substantivo nenombrebla, aŭ substantivo nombrebla kaj plurala, alga indikas, ke oni ne specifas ne nur la identecon, sed ankaŭ la kvanton. Ofte oni subkomprenas, ke la nespecifa kvanto estas relative malgranda – alie oni dirus multe – sed ne tiom emfaze malgranda kiel ĉe poca:

No signifas “neniu” aŭ “neniom da”. Ĝi indikas nulan kvanton (aŭ la neekziston) de tio, kion la substantivo esprimas:

Sola signifas “sola” – ekzistas aŭ gravas nur tiu ĉi kaj ne aliaj:

Oni uzas ĉi tiujn difinilojn, escepte de no e sola, ankaŭ kiel pronomojn. Ili formas ankaŭ la specialajn pronomojn cadun, cualcun, algun, kaj nun, kiuj indikas homojn. Por indiki aĵojn, oni simple sekvas la difinilon per cosa.

Posedaj difiniloj

La posedaj difiniloj estas mea, tua, nosa, e vosa:

Posedon oni povas indiki ankaŭ per tia esprimo kiel de me:

La triapersona poseda difinilo estas sua, egale kiam la responda pronomo estus el, lo, los, on, aŭ se:

Por esprimi “ilia” (t.e. de los, aŭ de se ĉe plurala se), eblas uzi la difinilon lor anstataŭ sua. Sed tio neniam estas deviga. Sua ĉiam eblas (kaj estas pli tradicia), sed en iaj frazoj lor povas esti pli klara:

Kvantaj difiniloj

Kvantaj difiniloj helpas esprimi la kvanton de tio, kion la substantivo indikas:

La pluralmontrilo -s estas la plej baza kvanta difinilo. Substantiva vortgrupo, kiu inkluzivas pluralan substantivon, bezonas neniun alian difinilon:

Krom esti la nedifina artikolo, un estas la nombro “unu”. Ĝi indikas unuopan kvanton de tio, kion la substantivo esprimas. La substantivo estu tial nombrebla sed singulara:

Simile, la aliaj nombrovortojdu, tre, cuatro, etc – estas kvantaj difiniloj.

Multe signifas “multaj” aŭ “multe da”. Ĝi indikas grandan kvanton de tio, kion la substantivo esprimas, kaj oni uzas ĝin kun nombreblaj kaj nenombreblaj substantivoj:

Poca estas la malo de multe, kaj indikas malgrandan kvanton. Ĝi signifas “malmultaj” aŭ “malmulte da”:

Plu signifas “pli multaj” aŭ “pli multe da”. Ĝi indikas pli grandan kvanton de tio, kion la substantivo esprimas, kaj oni uzas ĝin kun nombreblaj kaj nenombreblaj substantivoj. La plu signifas “plej multaj” aŭ “plej multe da” – la plej grandan kvanton:

Min estas la malo de plu, kaj signifas “malpli multaj” aŭ “malpli multe da”. Ĝi indikas pli malgrandan kvanton, kaj oni uzas ĝin kun nombreblaj kaj nenombreblaj substantivoj. La min signifas “malplej multaj” aŭ “malplej multe da”:

Oni povas ŝanĝi ĉiun kvantan difinilon al pronomo.

Similecaj difiniloj

Kvar kromaj difiniloj temas pri simileco kaj malsameco:

La mesma signifas “sama”. Normale oni ne povas ellasi la vorton la, kvankam oni povas ŝanĝi ĝin al estaacel:

Otra signifas “alia” aŭ “ankoraŭ unu aŭ iom da”.

Tal signifas “tia” – de tiu aŭ tiu ĉi speco:

Propre signifas “propra”, emfazante la posedanton de la substantivo. Ĝi estas aparte utila post la difinilo sua por klarigi, ke la signifo estas refleksiva, t.e. ke la substantivo apartenas al la subjekto de la frazo:

Ordo de difiniloj

La difiniloj sekvas regulan ordon:

Ekzemple:

Esta paje es presentada con la lisensa CC Attribution-Share Alike 4.0 International.
Lo ia es automatada jenerada de la paje corespondente en la Vici de Elefen a 29 febrero 2024 (16:03 UTC).