GRAMATIKO
Literoj kaj prononco · Frazoj · Substantivoj · Difiniloj · Pronomoj · Adjektivoj · Adverboj · Verboj · Prepozicioj · Konjunkcioj kaj subjunkcioj · Demandoj · Subfrazoj · Nombroj · Vortfarado · Mallongigoj · Interpunkcio

Verboj

Tipa verbo indikas la okazon aŭ ĉeson de iu ago (kuri, halti), rilato (havi, perdi), aŭ stato (stari, fandi). En Elefeno, verboj ne ŝanĝiĝas por indiki tiajn aferojn kiel tempo aŭ modo. Anstataŭe oni uzas adverbojn – precipe la tri antaŭverbaĵojn ia, va, kaj ta. Oni povas senŝanĝe reuzi iun ajn verbon kiel substantivon.

Tempo

La estontan tempon oni markas per va (vorto de franca origino). Pasintajn tempojn, inkluzive de la perfekta kaj la pluskvamperfekta, oni markas per ia (de ĉabakana origino). Ĉi tiuj estas specialaj adverboj, kiuj staras antaŭ la verbo. La prezencon oni ne markas:

Rakontoj ofte priskribas aferojn, kiuj okazas en la pasinteco (aŭ en imagata pasinteco), aŭ kies tempa situo tute ne gravas al la leganto. En tiaj okazoj, oni povas ellasi la vorton ia.

Elefeno ne distingas perfektan kaj neperfektajn aspektojn de la verbo (ekz. “mi manĝis”, “mi estas manĝinta”, “mi estis manĝinta”). Oni povas tamen facile klarigi la tempan sinsekvon de du agoj, se oni markas la pli fruan per ja (“jam”):

Oni povas klarigi la tempan sinsekvon alimaniere:

Elefeno havas ankaŭ nedevigan partikulon ta (de haitia origino), kiun oni povas uzi por indiki, ke io estas nereala, aŭ dubata, aŭ nur ebla aŭ dezirata. Frazo kun ta parolas pri alternativa mondo. En tia frazo kun si, oni aldonas ta en la ĉeffrazon, sed oni kutime preterlasas ĝin en la si-subfrazo – sed oni ne malpermesas ĝin inkluzivi. Ta povas sugesti malpli probablan estontecon ol tiu de va. Ta povas ankaŭ indiki ĝentilan demandon. Oni povas uzi ĝin en diversaj situacioj, kie multaj lingvoj uzus subjunktivan aŭ kondiĉan modon, kaj ĝi ofte respondas al la esperanta finaĵo ”-us”:

Normale, oni povas uzi nur unu el va, ia, kaj ta kun ĉiu verbo. Escepta kazo estas ia ta, kiu samsignifas kiel la kondiĉan preteriton en la latinidaj lingvoj, “would have” en la angla, kaj “estus -inta” en esperanto. Ekzemple, Richard Nixon rimarkigis distre:

Kiel en esperanto, nerekta parolo retenas la tempon de la rekta diro:

Imperativo

La imperativon, aŭ ordonformon de la verbo, oni ne markas. Ĝi malsamas de la prezenco per tio, ke oni ellasas la subjekton. La subjekto estus normale tuvos, do la persono(j), al kiu(j) oni parolas. Oni povas uzi tata ce, se oni bezonas inkluzivi subjekton:

Neado

Oni neas verbojn per la adverbo no, kiu staras antaŭ kaj la verbo kaj va, ia, aŭ ta:

Participoj

Participo estas verbo uzata kiel adjektivo aŭ adverbo. Verboj formas aktivan participon per -nte, kaj pasivan participon per -da. Ĉi tiuj estas adjektivoj respondaj al tiuj formeblaj per ”-anta” kaj ”-ita” (aŭ ”-ata”) en esperanto, kaj oni povas ilin uzi egale bone kiel adverbojn kaj substantivojn. La aktiva participo implicas normale disvolviĝantan agon, dum la pasiva participo sugestas, ke la ago okazis en la pasinteco:

La aktiva participo povas havi objekton. Krome, oni povas uzi ĝin kiel komplementon de la verbo es por transdoni progresan sencon:

Sed participa konstruo ofte ne necesas, ĉar tiun signifon oni povas esprimi alimaniere:

La pasivan participon oni povas uzi kiel komplementon de la verboj esdeveni, donante pasivan sencon. Par (“de”, “fare de”) enkondukas la faranton de pasiva ago:

Aktiva frazo kun onalgun kiel sia subjekto estas ofte eleganta alternativo por pasiva frazo:

La aktiva participo de es estas esente:

Transitiveco

Transitiva verbo estas verbo, kiun oni povas rekte sekvigi per substantiva vortgrupo (objekto), sen intervena prepozicio. Netransitiva verbo ne havas tian objekton. Ekzemple:

Transitiveco estas fleksebla en Elefeno. Ekzemple, se oni aldonas objekton post netransitiva verbo, la verbo fariĝas transitiva. La objekto semantike respondas al la netransitiva subjekto, kaj la verbo nun signifas “igas (la objekton) …i”:

Oni povas ellasi la objekton de transitiva verbo, se ĝi evidentas pro la situacio aŭ la kunteksto:

Kiam la objekto kaj subjekto de verbo estas la sama afero, oni povas uzi refleksivan pronomon kiel la objekton:

Kaj por klarigi, ke oni uzas verbon transitive, oni povas uzi esprimojn kun facausa:

En iuj lingvoj, la objekto de transitiva verbo povas havi komplementon. Elefeno uzas aliajn strukturojn anstataŭe:

La unusola escepto temas pri la verbo nomi, kaj oni rigardas ĝin ekzemplo de apozicio

Verboj kun truŝtopaj subjektoj

Ĉiu finitiva verbo en Elefeno havas subjekton, eĉ se ĝi nur ŝtopas truon.

En iuj lingvoj, oni povas preterlasi la subjekton de verbo, kiu rilatas al la vetero aŭ la ĝenerala medio. En Elefeno, oni uzas lo (“ĝi”):

Alia ekzemplo okazas, kiam la subjekto estas efektive vosta substantiveca subfrazo. Ĉar ĝi sekvas la verbon, oni uzas lo kiel ŝtopsubjekton:

Simile ĉe la verbo es, se la subjekto estas pronomo (tipe el, lo, aŭ los) priskribata de rilata subfrazo, eblas movi la rilatan subfrazon ĝis la fino de la frazo kaj ekuzi lo kiel ŝtopsubjekton:

On ave indikas la ĉeeston aŭ ekziston de io:

Verboj kiel substantivoj

En Elefeno oni povas uzi verbon kiel substantivon en du manieroj: la infinitivo kaj la verba substantivo.

La infinitivo enkondukas apartan tipon de substantiveca subfrazo, nomitan “infinitiva subfrazo”, kies signifo similas al subfrazo enkondukita de ce. La infinitivo ankoraŭ vere estas verbo, kaj oni povas sekvi ĝin per adverboj kaj objekto aŭ negi ĝin per antaŭmeto de la vorto no. Grave, ĝi ne akceptas subjekton aŭ indikilon pri tempo aŭ modo. Tiujn oni komprenas laŭ la kunteksto.

Oni plej ofte uzas infinitivon kiel la objekton de alia verbo. La subjektoj de ambaŭ verboj estas kutime la sama afero, sed ili povas esti malsamaj, se la signifo sugestas tion, kiel en la ĉi-suba ekzemplo kun proibi come:

Infinitivon oni ofte trovas ankaŭ post prepozicio,​ kie ĝi ankoraŭ povas akcepti no antaŭ si kaj adverbojn kaj objekton post si:

Kontraste, la verba substantivo estas simpla substantivo, kaj la aŭ alia difinilo normale staru antaŭ ĝi. La substantivo indikas aŭ okazon de la verba ago, aŭ ties rektan rezulton. Ĝi povas akcepti adjektivojn, sed oni devas uzi prepozicion (ofte de), se oni volas inkluzivi objekton:

Kun tia verbo kiel ajunta, malmulte da diferenco ekzistas inter un ajunta kaj un ajuntada. Sed la traduida estas la origina teksto, el kiu oni produktas la tradui, kaj un crea estas ago de krei un creada. Ĉi tio sekvas el la signifoj mem de la objektoj de la verboj: -da ĉiam indikas la objekton. Kun crea, la objekto estas ankaŭ la rezulto de la ago; sed kun tradui, la objekto kaj la rezulto estas du malsamaj aferoj. Kun malmultaj verboj, ekzemple dansa, kie la objekto kaj la ago estas la samaj, oni parolas pri un dansa, ne un dansada.

Oni povas uzi infinitivan subfrazon kiel la subjekton de frazo:

Sed, skribe, se infinitiva subfrazo estas tro longa, legantoj eble riskas miskompreni la infinitivon kiel imperativon, ĝis ili atingos la ĉefan verbon de la frazo. Por eviti tion, oni povas ŝanĝi la infinitivon al verba substantivo per aldono de la aŭ alia difinilo antaŭ ĝi, aŭ per pluraligo:

Esta paje es presentada con la lisensa CC Attribution-Share Alike 4.0 International.
Lo ia es automatada jenerada de la paje corespondente en la Vici de Elefen a 29 febrero 2024 (16:03 UTC).