Club Esperanto de London

En 22 maio 2026, en un confere Zoom, Simon Davies ia presenta elefen a la membros de la Londona Esperanto-Klubo. Asi tu pote regarda un rejistra de la presenta, o leje la transcrive en esperanto o traduida a elefen.


Shenghao (Alexander). Donce bon sera a cadun. En esta sera nos ave Simon Davies con nos. Sua presenta pertine a la lingua elefen: Latinida Eleganta Kreolaĵo [un creol elegante romanica]. Lingua franca nova, o elefen, es un lingua construida, creada en 1965 par la psicolojiste Dr George Boeree de la Universia de Shippensburg en Pennsylvania. Lo es un lingua naturiste construida, fundida sur franses, italian, portuges, espaniol e catalan. Inspirada par linguas creol, lo ave un gramatica simplida, cual es fasil per aprende. Simon Davies, un esperantiste engles, ia comensa aprende elefen en 2008 e ia colabora a pos con George Boeree per developa plu la lingua. Donce [en elefen:] comensa tua parla, per favore, Simon.

Shenghao (Alexander). Do bonan vesperon, ĉiuj. Ĉi-vespere ni havas Simon Davies kun ni. Lia prelego temas pri la lingvo Elefeno: Latinida Eleganta Kreolaĵo. Lingua Franca Nova, aŭ Elefeno, estas planlingvo kreita en 1965 de la psikologo d-ro George Boeree de la Universitato Shippensburg en Pensilvanio. Ĝi estas naturalisma planlingvo bazita sur la franca, itala, portugala, hispana kaj kataluna. Inspirita de kreolaj lingvoj ĝi havas simpligitan gramatikon, kiu estas facile lernebla. Simon Davies, angla esperantisto, eklernis Elefenon en 2008 kaj poste kunlaboris kun George Boeree pri la plua evoluigo de la lingvo. Do comensa tua parla, per favore, Simon.

Simon. [en elefen:] Grasias! [continuante en esperanto:] Grasias. Lo es multe plasente, es asi con vos. Alo a tota. Bon sera. E multe grasias per la invita de parla oji, en un sera estrema calda asi, en fato. Ma car lo pare ce no sola londonanes es presente – ance persones en partes diversa de la mundo es asi – ta ce me dise bonan tageron [bon parte de dia] a cadun.

Simon. Grasias! Dankon. Estas tre agrable troviĝi kun vi. Saluton al ĉiuj. Bonan vesperon. Kaj koran dankon pro la invito prelegi hodiaŭ, en fakte varmega vespero ĉi tie. Sed ĉar ŝajne ne nur londonanoj ĉeestas – ankaŭ homoj en diversaj mondopartoj estas ĉi tie – mi diru bonan tageron al ĉiuj.

Bon, me intende presenta a vos un lingua creol elegante romanica e la person ci ia inventa lo. Me va parla de sua evolui tra la anios, e de sua comunia presente. E en via, esperable me va susede oiabli an alga musicas corta en la lingua, afin lo no es un caso de sola mea vose.

Nu, mi intencas prezenti al vi Latinidan Elegantan Kreolan lingvon kaj la homon, kiu elpensis ĝin. Mi parolos pri ĝia evoluo tra la jaroj, kaj pri ĝia nuna komunumo. Kaj laŭvoje mi espereble sukcesos aŭdigi eĉ kelkajn mallongajn muzikaĵojn en la lingvo, por ke ne temu sole pri mia voĉo.

Credable me nesesa comensa con un presenta corta de me, car cisa multe de vos no conose me. Me es Simon Davies, o Sajmĉjo [par nometa en esperanto]. Me es brites, un programor par profesa, e me ia deveni esperantiste a tempo … longa pasada, en 1989. Me ia tipografia cada numero de La Brita Esperantisto [la revista de la Asosia Esperanto de Britan] tra la des-ses anios cuando lo ia es editada par Paul Gubbins. Aora me scrive frecuente articles per acel revista, jeneral sur tradui. E me mesma ia tradui plur libros a esperanto, e ia revisa traduis par otra persones.

Kredeble necesas komenci per mallonga sinprezento, ĉar multaj el vi eble ne konas min. Mi estas Simon Davies, aŭ Sajmĉjo. Mi estas brito, programisto laŭprofesie, kaj mi esperantistiĝis antaŭ … tre longe en 1989. Mi enpaĝigis ĉiun numeron de La Brita Esperantisto dum la dek ses jaroj, kiam redaktis ĝin Paul Gubbins. Nuntempe mi ofte verkas artikolojn por tiu revuo, ĝenerale pri tradukado. Kaj mi mem tradukis plurajn librojn en Esperanton, kaj reviziis tradukojn de aliaj homoj.

De 2021 me es ativa a cuasi dia en la revisa de PIV, la Plena Ilustrita Vortaro [la Disionario Ilustrada Completa de esperanto, prima apareda en 1970]. Donce tra sinco anios me ia aradi tra la disionario intera, alfabetal, fante peti bonis tecnical, e coretinte la frases de esemplo, cual ia es surprendente comun malsitada. E aora me es an tan stupida ce me fa un pasa du tra PIV, xef per ajunta imajes, car lo es bien un disionario ilustrada, no?

De 2021 mi preskaŭ ĉiutage aktivas en la reviziado de PIV, la Plena Ilustrita Vortaro. Dum kvin jaroj do mi traplugadis la tutan vortaron, alfabete, farante teĥnikajn plibonigetojn, kaj korektante la ekzemplofrazojn, kiuj surprize ofte montriĝis miscititaj. Kaj nun mi estas eĉ tiel stulta, ke mi faras duan trapason de PIV, ĉefe por aldoni bildojn, ĉar ja temas pri ilustrita vortaro, ĉu ne?

En la pico de anios pasada, me ia labora multe ance per desprende eras de la corpus grande tekstaro.com e ajunta a lo testos importante, incluinte la Leteras de Zamenhof e tota de, tal nomida, la Malgranda Revuo [Revista Peti] de la media de la sentenio pasada. Me es un membro de la Academia de Esperanto ja de 2022 e ia contribui plur bonis a PMEG – la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko [Manual Completa de Gramatica Esperanto] de Bertilo Wennergren.

En la pasintaj kelkaj jaroj mi multe laboris ankaŭ por elsarki erarojn el la granda korpuso ĉe tekstaro.com kaj aldoni al ĝi gravajn tekstojn, inkluzive la Leterojn de Zamenhof kaj la tuton de la tiel nomata Malgranda Revuo el la mezo de la pasinta jarcento. Mi estas membro de la Akademio de Esperanto ekde 2022 kaj kontribuis plurajn plibonigojn al PMEG – la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren.

Donce esensal me es fasinada par disionarios, tradui e linguas construida. E en mea computador me ave documentos detaliosa sur cuasi tresento linguas construida, de abakwi asta zoinx, e me ia studia an plur de los alga profonda. Ma un, cual me gusta spesial per sua simplia e elegantia, es la tema de mea presenta oji. Ta ce nos comensa!

Do esence fascinas min vortaroj, tradukado kaj planlingvoj. Kaj en mia komputilo mi havas detalajn dokumentojn pri preskaŭ tricent planlingvoj, de abakwi ĝis zoinx, kaj mi eĉ studis plurajn el ili sufiĉe profunde. Sed unu, kiun mi aparte ŝatas pro ĝiaj simpleco kaj eleganteco, estas la temo de mia prelego hodiaŭ. Do ek al la afero!

La tema es lingua franca nova, ance nomida elefen, Elefeno [en esperanto], longo la leteras inisial L, F, N. Sua inventor, George Boeree – Jorj – ia amira tota linguas aidante, incluinte esperanto, e ia espera sola ce la mundo a alga tempo va usa un de los. En 2008, me ia deveni sufisinte interesada per comensa partisipa en la comunia peti de la lingua. Me ia fa traduis, ia atrae atende a parolas mancante, ia rescrive la esplicas gramatical e ia programi un sistem nova de disionario. Pos la mori de Jorj a sinco anios pasada, en efeto me ia emprende la encarga de manteni la lingua e sua loca ueb.

Temas pri Lingua Franca Nova, ankaŭ nomita elefen, Elefeno, laŭ la komencliteroj L, F, N. Ĝia elpensinto, George Boeree – Jorj – admiris ĉiujn helplingvojn, inkluzive de Esperanto, kaj esperis nur, ke la mondo iam ekuzos unu el ili. En 2008, mi sufiĉe interesiĝis por ekpartopreni en la malgranda komunumo de la lingvo. Mi faris tradukojn, atentigis pri mankantaj vortoj, reverkis la gramatiko-klarigojn kaj programis novan vortaro-sistemon. Post la forpaso de Jorj antaŭ kvin jaroj mi efektive transprenis la respondecon bonteni la lingvon kaj ĝian retejon.

Oji la comunia de elefen es esensal composada de tal persones ci en la mundo esperanto on ta nomi raŭmistoj. Esta sinifia ce on gusta pratica la lingua, ma no intende propagandi o forsa lo a otra persones. Gradal lo deveni donce un lingua artal. E gradal la comunia boni la lingua par sua contribuis.

Nuntempe la komunumo de Elefeno konsistas esence el tiaj homoj, kiaj en Esperantujo oni nomus “raŭmistoj”. Alivorte oni ĝuas praktiki la lingvon, sed ne celas propagandi aŭ altrudi ĝin al aliuloj. Ĝi iom post iom do fariĝas arta lingvo. Kaj iom post iom la komunumo plibonigas la lingvon per siaj kontribuoj.

Jorj mesma ia dise ce el regarda elefen como “un obra minor de arte” (donce como un peti cosa artal). En fato el ia inventa per la lingua un mito corta de crea, cual mostra simil ce lo pertine a un cosa relativa divertinte e serta no profonda seria. Asi es acel testo en elefen. Me va leje a vos un tradui leteral en esperanto:

Jorj mem diris, ke li rigardas Elefenon kiel un obra minor de arte (do kiel malgrandan artaĵon). Fakte li elpensis por la lingvo mallongan kreo-miton, kiu same montras, ke temas pri io relative distra kaj certe ne profunde serioza. Jen tiu teksto en Elefeno. Mi voĉlegos al vi laŭvortan esperantigon:

Imajina un isola en la Mar Mediteraneo, entre Sardinia e Menorca, nomida la Isola Franca. “Franca” es la nom donada a la persones de la ueste par la arabis ci ia naviga la Mediteraneo en edas antica. Franca es ance un parola cual sinifia un person ci parla direta e no dise lo cual el no intende. La popla de la isola ia es orgulosa de sua isola, sua identia e sua lingua.

Imagu insulon en la Mediteranea Maro, inter Sardujo kaj Minorko, nomitan la Insulo Franka. “Franka” estas la nomo donita al la homoj de la okcidento de la araboj, kiuj navigis ĉe Mediteraneo en epokoj antikvaj. “Franka” estas ankaŭ vorto, kiu signifas personon, kiu parolas rekte kaj ne diras tion, kion li/ŝi ne intencas. La popolo de la insulo estis fiera pri sia insulo, sia identeco kaj sia lingvo.

La isola es la abitada de la desendentes de persones de cada pais de la Mediteraneo, e algas de otra locas ance. Los es la desendentes de comersiores, piratas, soldatos, marores, furores, sclavos, e multe otra persones, bon e mal. Per comunica entre esta misca diversa, la popla ia usa parolas de italian, catalan, espaniol, portuges e franses, ma con gramatica multe simple.

La insulo estas la loĝejo de la idoj de homoj de ĉiu lando de Mediteraneo, kaj iuj de aliaj lokoj ankaŭ. Ili estas la idoj de komercistoj, piratoj, soldatoj, maristoj, ŝtelistoj, sklavoj kaj multaj aliaj personoj, bonaj kaj malbonaj. Por komunikado inter ĉi tiu miksaĵo diversa la popolo uzis vortojn de la itala, la kataluna, la hispana, la portugala kaj la franca, sed kun tre simpla gramatiko.

Resente, la popla ia deside ce sua lingua nesesa un forma ofisial, con un spele simple e coerente. Cuando la linguistes de la isola ia fini sua laboras, los ia demanda ce la popla vota “si” o “no”. Cuasi tota la persones francan ia vota “si” (estra un pico de omes vea ci vota sempre “no”) e la lingua ia es fundida. Los ia nomi esta lingua “la lingua franca nova”, e persones ci parla esta lingua “la francanovistes”.

Lastatempe la popolo decidis, ke ĝia lingvo bezonas oficialan formon, kun ortografio simpla kaj konsekvenca. Kiam la lingvistoj de la insulo finis siajn laborojn, ili petis ke la popolo voĉdonu “jes” aŭ “ne”. Preskaŭ ĉiuj “frankanoj” voĉdonis “jes” (escepte de kelkaj maljunaj viroj, kiuj ĉiam voĉdonas “ne”) kaj la lingvo estis fondita. Ili nomis tiun lingvon “la lingvo franka nova” kaj homojn, kiuj parolas tiun lingvon “la frankanovistoj”.

Car la isola es vera peti, la mundo moderna no ia nota la pais, sua popla rara, e sua lingua strana. Ma linguistes de otra paises ia nota final la lingua, e ia reporta sur lo en sua jornales oscur. E un pico de usores de la interede ia scrive articles sur e en la lingua. Los ia nota ce lingua franca nova es un lingua amable, plasente, e (si!) franca. De alora, un dia nova ia ariva per la francanovistes!

Ĉar la insulo estas vere malgranda, la moderna mondo ne rimarkis la landon, ĝian maldensan popolon, kaj ĝian strangan lingvon. Sed lingvistoj de aliaj landoj fine rimarkis la lingvon kaj raportis pri ĝi en siaj obskuraj revuoj. Kaj kelketaj uzantoj de la Interreto verkis artikolojn pri kaj en la lingvo. Ili notis ke la lingvo franka nova estas lingvo aminda, agrabla kaj (jes!) rektparola. De tiam nova tago alvenis por la frankanovistoj!

Bon. Francanovistes, o “elefenistes” como nos prefere aora dise, es poca. A esta momento la cuantia de persones ci es capas de scrive fluente en la lingua es min ca 15, me ta dise. La comunia ativa intera conteni probable min ca 100 membros, serta multe min ca 500. E persones ci usa la lingua per parla dial tota no esiste, lo pare.

Bone. Malmultas frankanovistoj, aŭ “elefenistoj”, kiel ni nun preferas diri. Ĉi-momente la nombro de homoj, kiuj estas kapablaj flue skribi en la lingvo, estas malpli ol 15, mi dirus. La tuta aktiva komunumo verŝajne enhavas malpli ol 100 anojn, certe multe malpli ol 500. Kaj personoj, kiuj ĉiutage uzadas la lingvon parole, ŝajne tute ne ekzistas.

An tal, plur esperantistes ia fa resente un regarda rapida e ia gusta lo cual los ia trova. En fato, me fa esta presenta oji par invita de la xef de nosa consenta, tua clubor Alexander/Shenghao, ci en esta anio ia studia elefen a tal grado ce el ia susede tradui multe bon sua autobiografia de nove capitoles a la lingua. [Shenghao mostra subita un copia de sua libro, surprendente Simon, ci esclama un “he” de aproba. Ma on no vide esta en la rejistra.]

Tamen pluraj esperantistoj lastatempe enĵetis rigardon kaj ŝatis tion, kion ili trovis. Efektive mi faras ĉi tiun prelegon hodiaŭ pro invito de nia kunvenestro, via klubano Alexander/Shenghao, kiu ĉi-jare studis Elefenon ĝis tia grado, ke li sukcesis tre bone traduki sian naŭ-ĉapitran aŭtobiografion en la lingvon. [Shenghao subite montras ekzempleron de sia libro, surprizante Simon, kiu ekkrias aproban “he”. Sed tion oni ne vidas en la registraĵo.]

Aaron Chapman es un canadian ativa en Lernu.net e Radio Verda. El es un graduada de linguistica, e el mesma en sua tempo ia inventa plur linguas construida artiste e interesante. En marto de esta anio el ia dise:

Arono Chapman estas aktivulo en Kanado pri Lernu.net kaj Radio Verda. Li estas diplomito pri lingvoscienco, kaj mem siatempe elpensis plurajn interesajn artismajn planlingvojn. En Marto ĉi-jare li diris:

Cuando me ia comensa regarda elefen ante corta, me ia es stonada. Me mesma ia ave ideas de un reformi de interlingua, e los ta gida a un resulta tan simil a lo cual me ia trova asi: la fruta de la mesma desides de Jorj e esta comunia. Donce, per me la atrae ia es strana evidente. E aora me ia deveni rapida un fan de esta lingua simple e bon sonante.

Kiam mi komencis rigardi Elefenon antaŭ nelonge mi miris. Mi mem havis ideojn pri reformo de Interlingvao kaj ili kondukus al rezulto tiel simila al tio, kion mi trovas ĉi tie: la frukto de la samaj decidoj de Jorj kaj ĉi tiu komunumo. Do por mi la allogo estis strange evidenta. Kaj nun mi rapide iĝis entuziasmulo pri ĉi tiu lingvo simpla kaj bonsona.

E an Bertilo Wennergren, la autor de la gramatica esperanto PMEG, ia scrive a me (en esperanto a esta ves):

Kaj eĉ Bertilo Wennergren, la aŭtoro de la Esperanta gramatiko PMEG, skribis al mi (en Esperanto ĉi-foje):

Me comprende aora tota bon perce acel lingua fasina tu. Lo es vera tota plasente (en sua tipo). Lo ia es multe divertinte cuando me ia leje en la gramatica, e pos alga pajes ia nota subita ce me no leje esplicas en engles, ma en elefen, con comprende completa. Donce la lingua ia ateni serta la ojeto de comprende instante per europeanes.

Mi nun tute bone komprenas, kial tiu lingvo vin fascinas. Ĝi vere estas tute plaĉa (en sia speco). Plej amuze estis, kiam mi legis en la gramatiko, kaj post kelkaj paĝoj subite rimarkis, ke mi ne legas klarigojn en la angla, sed en Elefeno, kun plena kompreno. Do, la celon de tuja kompreno por Eŭropanoj la lingvo certe atingis.

Donce bon. Ci ia es Jorj e de do el ia tira inspira per crea sua lingua bela? Cornelis George Boeree ia nase en 1952 en Nederland, en la vila Badhoevedorp, donce multe prosima a Amsterdam. Pos cuatro anios sua familia ia traversa la mar a la SUA norde-este, do el ia abita tra la resta de sua vive. En sua enfantia, el ia studia ance italian e esperanto, e ia pasa un estate en Australia. Esta ia crea en el un interesa a linguas creol e artifis, e ja como adolesente el mesma ia atenta inventa un lingua de ponte internasional. Sur esta el ia dise:

Do bone. Kiu estis Jorj kaj el kie li ĉerpis inspiron por krei sian belan lingvon? Cornelis George Boeree naskiĝis en 1952 en Nederlando, en la urbo Badhoevedorp, do tre proksime al Amsterdamo. Kvar jarojn poste lia familio transmariĝis al nordorienta Usono, kie li loĝis la ceteron de sia vivo. En sia infaneco li studis ankaŭ la italan kaj Esperanton, kaj pasigis someron en Aŭstralio. Tio estigis en li intereson pri kreolaj kaj artefaritaj lingvoj, kaj jam kiel adoleskanto li provis mem elpensi internacian pontolingvon. Pri tio li diris:

La radises de elefen es arcivida en un libreta peti (en cual me ia scrive un lista de regulas e parolas de esperanto cual me ia leje en un biblioteca en Brisbane, Australia en la estate de 1967, e notas sur loglan, de la jornal Scientific American).

La radikoj de Elefeno estas arĥivitaj en malgranda libreto (en kiu mi skribis liston de reguloj kaj vortoj de Esperanto, kiujn mi legis en biblioteko en Brisbano, Aŭstralio en la somero de 1967, kaj notojn pri Loglano el la revuo Scientific American).

El ia es inspirada ance par un teatral de Molière, Le Bourgeois gentilhomme (“La nobil burjes”), cual conteni alga parolas de sabir. Sabir ia es un lingua aidante (o, vera diseda, un colie de linguas) usada par marores e comersiores mediteranean tra un parte grande de la milenio du. Lo ia es un misca de dialetos italian (xef los de Venezia e Genova), la lingua ositan (de Frans sude) e catalan. Lo ia conteni ance elementos de franses, espaniol, portuges, croatian, elinica, turces e arabi.

Inspiris lin ankaŭ teatraĵo de Moliero, Le Bourgeois gentilhomme (“La nobela burĝo”), kiu enhavas kelkajn vortojn de Sabiro. Sabiro estis helplingvo (aŭ verdire lingvaro) uzata de mediteraneaj maristoj kaj komercistoj tra granda parto de la dua jarmilo. Ĝi estis miksaĵo de italaj dialektoj (ĉefe tiuj de Venecio kaj Ĝenovo), la okcitana lingvo (el suda Francujo) kaj la kataluna. Ĝi enhavis ankaŭ elementojn de la franca, la hispana, la portugala, la kroata, la greka, la turka kaj la araba.

Nos va escuta la testo pico cual en acel obra de Molière es cantada par un mufti, un legiste muslim. El canta la parolas en sabir.

Ni aŭskultu la etan tekston, kiun en tiu molieraĵo kantas muftio, islama juristo. La vortojn li kantas en Sabiro.

Se ti sabir, ti respondir; Se non sabir, tazir, tazir!
Se vi scias, vi respondu; Se [vi] ne scias, silentu, silentu!
Si tu sabe, responde; Si tu no sabe, silenti, silenti!

Mi star mufti. Ti, qui star si? Non intendir, tazir, tazir!
Mi estas muftio. Vi, kiu estas vi? [Vi] ne komprenas, silentu, silentu!
Me es mufti. Tu, ci es tu? [Tu] no comprende, silenti, silenti!

Bon, sabir ia orijina como un pijin simple, sin jenero gramatical. Lo ia es un lingua analisal, sin sufisas gramatical. On ia ave an no sufisa per plurali nomes. En loca de cuasi tota formas de verbo, on ia usa la infinitiva. La nom sabir mesma es un infinitiva. Lo es un parola romanica per “sabe”. Un otra nom per acel lingua ia es “lingua franca” – en esperanto on dise Lingvafrankao – con la sinifia “lingua de la francos”, do de la europeanes ueste. La mundo ia vasti plu tarda la sinifia de acel parola en referes a cualce tipo de lingua de ponte.

Nu, Sabiro originis kiel simpla piĝino, sen gramatika genro. Ĝi estis analiza lingvo, sen gramatikaj sufiksoj. Eĉ ne ekzistis sufikso por pluraligi substantivojn. Anstataŭ preskaŭ ĉiuj verboformoj oni uzis la infinitivon. La nomo Sabir mem estas infinitivo. Ĝi estas latinida vorto por “scii”. Alia nomo por tiu lingvo estis lingua franca – en Esperanto oni diras “Lingvafrankao” – kun la signifo “lingvo de la frankoj”, do de la okcidentaj eŭropanoj. La mondo poste plivastigis la sencon de tiu vorto en aludoj al ia ajn pontolingvo.

E Jorj ia imajina ce sabir ia deveni un “lingua creol”, pd. un lingua cui gramatica ia es stablida par la apare de persones parlante lo como lingua prima. Bon, studias de linguas creol tra la mundo ia trova ce sua gramaticas es comun notable simil. Donce cisa los refleta universales lingual de alga tipo. Jorj ia vole produi un “creol per la mundo”, un lingua simple e franca (on ta parla lo en modo direta e nonascondente), ma ance elegante e natural. El ia dedica donce multe tempo a inventa parolas con formas cual sona e aspeta plasente.

Kaj Jorj imagis, ke Sabiro iĝis “kreola lingvo”, t.e. lingvo, kies gramatiko stabiliĝis pro la ekesto de denaskaj parolantoj. Nu, studoj de kreolaj lingvoj tra la mondo trovis, ke iliaj gramatikoj estas ofte rimarkinde similaj. Do eble ili spegulas iajn lingvajn universalaĵojn. Jorj volis produkti “kreolon por la mondo”, lingvon simplan kaj rektan (oni parolus en ĝi rekte kaj senkaŝe), sed ankaŭ elegantan kaj naturan. Li do dediĉis multe da tempo al elpensado de vortoj kun formoj, kiuj sonis kaj aspektis agrable.

El ia intende orijinal es un arcitetor, ma ia studia final psicolojia en la Universia de Pennsylvania. El ia dotori sur aspetas filosofial de la campo e ia deveni un profesor en la Universia de Shippensburg (ancora en la state Pennsylvania). El ia ensenia, entre otra cosas, teorias de personalia, la istoria de psicolojia e la psicolojia de linguas. Jorj ia scrive multe en la interede sur psicolojia, e budisme, e ia crea la testos prima sin paia disponable en la rede per studia psicolojia. On ia tradui plur de sua obras, per esemplo a deutx, espaniol e bulgarsce.

Li origine intencis esti arĥitekto, sed fine studis psikologion en la Universitato de Pensilvanio. Li doktoriĝis pri filozofiaj aspektoj de la fako kaj iĝis profesoro en la Universitato de Shippensburg (ankoraŭ en la ŝtato Pensilvanio). Li instruis i.a. pri teorioj de personeco, pri la historio de psikologio kaj pri la psikologio de lingvoj. Jorj verkis multon en la reto pri psikologio, kaj budhismo, kaj kreis la unuajn tekstojn senpage rete disponeblajn por studi psikologion. Plurajn el liaj verkoj oni tradukis ekzemple en la germanan, la hispanan kaj la bulgaran.

Entretempo el ia labora sur sua lingua franca nova, e final, en 1998, el ia osa publici lo en la interede. Oji la nom prefereda es “elefen”, en esperanto Elefeno. La parola Elefeno ave en fato un article en la varia revisada de PIV, do aora on trova ance Loĵbano, Tokipono, Laadano, Interlingvao e an klingona.

Dume li prilaboris sian lingua franca nova (novan Lingvafrankaon), kaj fine, en 1998, li kuraĝis publikigi ĝin Interrete. Hodiaŭ ĝia preferata nomo estas elefen, en Esperanto Elefeno. La vorto Elefeno fakte havas artikoleton en la prilaborata versio de PIV, kie nun aperas ankaŭ Loĵbano, Tokipono, Laadano, Interlingvao kaj eĉ la klingona.

Jorj ia jubila en 2010, en la dia mesma de la aniversario 58 de sua nase. Esta ia dona a el multe plu tempo per labora como elefeniste. El ia scrive articles usosa ensiclopedial en la lingua, prima en la propre vici de lo, e plu tarda en la Vicipedia, cual ia comensa en la anio 2018. El ia tradui en elefen multe cantas, poesias e otra leteraturales, incluinte la drama Re Lear par Shakespeare e la colie de esajos Leteras de la tera par Mark Twain, e en 2019 el ia elefeni sua propre obra xef, La istoria de psicolojia. George Boeree ia mori en 2021, a sola des dias ante sua aniversario 69.

Jorj emeritiĝis en 2010, en la tago mem de sia 58-jariĝo. Tio donis al li multe pli da tempo por labori kiel elefenisto. Li verkis utilajn enciklopediajn artikolojn en la lingvo, unue en ĝia propra vikio, kaj poste en ĝia Vikipedio, kiu ekis en la jaro 2018. Li tradukis en Elefenon multajn kantojn, poeziojn kaj aliajn literaturaĵojn, inkluzive de la ŝekspira dramo Reĝo Lear kaj la esearo Leteroj de la tero de Mark Twain, kaj en 2019 li elefenigis sian propran ĉefverkon, La historion de psikologio. George Boeree forpasis en 2021, nur dek tagojn antaŭ sia 69-jariĝo.

E aora ta ce nos escuta un testo peti en sua lingua. E a pos me va gida vos en un turi tra alga atraes de la gramatica. Ma no teme! Presenta tota la gramatica en esta vista rapida, me no va pote e no va atenta. Donce asi es la frases inisial de un reporta de novas interesante de sinco anios pasada, lejeda par Marco Gurevitx.

Kaj nun ni aŭskultu teksteton en lia lingvo. Kaj poste mi ĉiĉeronos vin tra kelkaj vidindaĵoj de la gramatiko. Sed timu ne! Prezenti la tutan gramatikon en ĉi tia rapida superrigardo mi nek povos nek provos. Do jen la komencaj frazoj de interesa novaĵ-raporto el antaŭ kvin jaroj, legataj de Marco Gurevitx.

“Aora oji” – novas de la mundo, simple reportada en elefen. Un fem italian ia gania un depinta par Pablo Picasso con valua de sirca milion euros en un rifa per cual el ia reseta un bileta como un donada. La bileta ganiante ia es tirada en un rifa difusada de la subasteria Christie’s en Paris. La depinta ia es creada en 1921. Lo es un obra relativa peti con 46 sentimetres de largia e 23 de altia, cual mostra un vitro de asinto e un jornal sur un table.

“Nun hodiaŭ” – novaĵoj de la mondo simple raportitaj en Elefeno. Itala virino gajnis pentraĵon de Pablo Picasso kun valoro de ĉirkaŭ miliono da eŭroj en loterio, por kiu ŝi ricevis bileton kiel donacon. La gajniga bileto estis tirita en loterio elsendita el la aŭkciejo Christie’s en Parizo. La pentraĵo estis kreita en 1921. Ĝi estas verko relative malgranda kun 46 centimetroj de larĝo kaj 23 de alto, kiu montras vitron da absinto kaj ĵurnalon sur tablo.

Bon, aora vos ia vide e ia oia la lingua. Ma como en efeto lo funsiona?

Bone, la lingvon vi nun vidis kaj aŭdis. Sed kiel ĝi efektive funkcias?

La vocabulo elefen es romanica, e veni de sinco linguas de fonte: espaniol, catalan, italian, portuges e franses. En elefen la nomes de acel linguas formi plu o min la parola “Ecipo”, donce un tipo de ecipo de fontes, no? Afin la O de “Ecipo” presenta franses, nos broma ce lo veni de oïl en la espresa franses langues d’oïl – donce la nom de un grupo de linguas cui membro xef es aora bien la lingua franses.

La elefena vortostoko estas latinida, kaj devenas el kvin fontolingvoj: la hispana, la kataluna, la itala, la portugala kaj la franca. En Elefeno la nomoj de tiuj lingvoj pli-malpli formas la vorton Ecipo, kiu signifas “teamo”, do kvazaŭ la fontolingva teamo, ĉu ne? Por ke la O de Ecipo reprezentu la francan, ni ŝercas, ke temas pri oïl en la franca esprimo langues d’oïl – do la nomo de lingvogrupo, kies ĉefa nuntempa membro estas ja la franca.

Bon, Jorj ia considera inclui en la Ecipo ance otra linguas romanica, ma ia judi ce la cuantias de parlores es tro basa. Plu, romanian ia pare tro forte influeda par sua linguas nonromanica visina. El ia aseta catalan, an tal, par causa de sua sentralia – jeografial e lingual – a media entre portuges e espaniol a un lado e franses e italian a la otra lado.

Nu, Jorj pripensis inkluzivigi en la teamon ankaŭ aliajn latinidajn lingvojn, sed taksis la parolanto-nombrojn tro malaltaj. Krome, la rumana montriĝis tro forte influita de siaj najbaraj ne-latinidaj lingvoj. Li tamen akceptis la katalunan pro ĝia centreco – geografia kaj lingva – meze inter la portugala kaj la hispana unuflanke kaj la franca kaj la itala aliflanke.

La spele es fonetical, natural. On usa comun 22 leteras de la alfabeta latina, sin sinietas. Orijinal, Jorj ia suporta la idea pico bizara ce on pote usa ance leteras cirilica como en rusce. Ma lo ta es strana si cadun ta debe aprende du alfabetas per pote leje tota scriveda en un lingua descriveda como fasil, no? Acel no ta es un fasili.

La ortografio estas fonetika, kompreneble. Oni ordinare uzas 22 literojn de la latina alfabeto, sen ĉapeloj. Origine Jorj subtenis la iomete kuriozan ideon, ke oni povus uzi ankaŭ cirilajn literojn kiel en la rusa. Sed estus strange, se ĉiu devus lerni du alfabetojn por povi legi ĉion skribitan en laŭdire facila lingvo, ĉu ne? Tio ne estus faciligo.

Cisa la cosa la plu interesante en la sistem de scrive es la usa de X per la sona /ʃ/ longo la model portuges: xuxa, mustax. E la letera J sona como la Ĵ con sircoflexe en Esperanto: jua, imajina e a an du veses en la nom Jorj.

Eble la plej interesa afero en la skribsistemo estas la uzo de X por la sono /ʃ/ laŭ la portugala modelo: xuxa, mustax. Kaj la litero J sonas kiel la ĉapelita Ĵ en Esperanto: jua, imajina kaj eĉ dufoje en la nomo Jorj.

Per scrive la sona /k/ on usa la letera C. Donce la sujunta ke de esperanto (como en mi opinias, ke …) sona la mesma en elefen (me opina ce …), ma on scrive lo con C. Jorj ia esplica a un ves ce en esta relata el ia es temprana influeda par cuenia – un lingua de elfos, inventada par la autor brites J. R. R. Tolkien. Bon, la parolas elefen sona suspetable simil a elfin, no? Mm… An tal, la nom elefen ia apare vera en la desenio pasada, donce lo es mera un caso de un coaveni comica. Ma un coaveni bela. E me va reveni a Tolkien per fini la presenta, en pasa.

La sonon /k/ oni skribas per la litero C. Do la Esperanta subjunkcio ke (kiel en “mi opinias, ke …”) sonas same en Elefeno (me opina ce …), sed oni skribas ĝin per C. Jorj iam klarigis, ke tiurilate li estis frue influita de la kvenja – elfa lingvo elpensita de la brita aŭtoro J. R. R. Tolkien. Nu, la vorto elefen sonas suspektinde simile al “elfa”, ĉu ne? Mm… Tamen, la nomo elefen fakte aperis nur en la pasinta jardeko, do temas sole pri amuza koincido. Sed bela koincido. Kaj al Tolkien mi revenos por fini la prelegon, cetere.

Parolas e silabas fini sempre con vocal, o con un de un grupo peti de sola esta sete consonantes. On ave ance regulas sur la segues de consonantes con cual un silaba pote comensa. Donce esta fa ce la lingua sona multe bela, a la min en la opina de sua usores. Simil como en italian, elefen tende simpli grupos de consonantes: per esemplo instinto (instinkto en esperanto), mostra (montri) e ajetivo (adjektivo).

Vortoj kaj silaboj ĉiam finiĝas per vokalo, aŭ per unu el malgranda aro de nur tiuj sep konsonantoj. Ekzistas ankaŭ reguloj pri la sinsekvoj de konsonantoj, per kiuj silabo povas komenciĝi. Do tio igas la lingvon tre belsona, almenaŭ laŭ la opinio de ĝiaj uzantoj. Simile kiel en la itala lingvo, Elefeno emas simpligi konsonanto-grupojn: ekzemple instinto (Esperante instinkto), mostra (montri) kaj ajetivo (adjektivo).

La asentua es regular. On asentua la silaba ante la consonante final de la parola: donce matematica, matematiciste e la ajetivo matematical. En Esperanto vera multe radises fini con la vocal I, no? Como per esemplo en la parola familio. Ma en elefen la parola corespondente es familia, con asentua a un otra silaba.

La akcento estas regula. Oni akcentas la silabon antaŭ la lasta konsonanto de vorto: do matematica, matematiciste kaj la adjektivo matematical. En Esperanto tre multaj radikoj finiĝas per la vokalo I, ĉu ne? Kiel ekzemple en la vorto familio. Sed en Elefeno la responda vorto estas familia, kun akcento alisilaba.

Donce bon, per redui la risca ce vos adormi, me va oiabli aora un peso corta de musica pop en elefen. La canta es nomida “Lus tra folias” e lo ia es realida par Aaron Chapman con aida de inteleto artifis.

Nu bone, por malpliigi la riskon, ke vi endormiĝos, mi nun aŭdigos mallongan pecon de popmuziko en Elefeno. La kanto nomiĝas “Lus tra folias” (Lumo tra folioj) kaj realigis ĝin Arono Chapman helpe de artefarita intelekto.

La mos es mol su la pedes nuda, Me senti la tera fresca e rica
Un canta de avias en la distantia, La foresta profonda velia e respira
Cada paso veni alga cosa nova, En la tapeto cual la natur dona
Ma cuando la lus cade tra la folias, E pinti de oro la surfas de tua pel
Tu es an plu bela en esta ombras dulse, Radiante como con lus de interna
La foresta es rica, la sena es perfeta, Ma sola tua brilia es lo cual me espeta

La musko estas mola sub la nudaj piedoj, Mi sentas la teron freŝan kaj riĉan
Kanto de birdoj en la malproksimo, La profunda arbaro vekiĝas kaj spiras
Ĉiu paŝo venigas ion novan, En la tapiŝo, kiun la naturo donas
Sed kiam la lumo falas tra la folioj, Kaj ore farbas la surfacon de via haŭto
Vi estas eĉ pli bela en tiuj dolĉaj ombroj, Radianta kvazaŭ per lumo de interne
La arbaro estas riĉa, la sceno estas perfekta, Sed nur via brilo estas tio, kion mi atendas

Donce esperable acel ia reenerji vos tan ce vos pote aora pasa con me alga minutos sur temas gramatical.

Do espereble tio sufiĉe revigligis vin, ke vi nun pretas pasigi kun mi kelkajn minutojn pri gramatikaj temoj.

Cisa vos ia nota ja ce, diferente de esperanto, parolas en elefen no indica sua categoria par codas. La vocales final es sin sinifia. Vola es un verbo (flugi) e ance vole es un verbo (voli). Porta sinifia porti, porte es pordo e porto es haveno.

Vi eble jam rimarkis, ke malkiel en Esperanto vortoj en Elefeno ne indikas sian kategorion per finaĵo. La finaj vokaloj estas sensignifaj. Vola estas verbo (“flugi”) kaj ankaŭ vole estas verbo (“voli”). Porta signifas “porti”, porte estas “pordo” kaj porto estas “haveno”.

Bon, lo es posible ce esta es completa loco de punto de vista teorial. Ma pratical lo funsiona bon. On debe an tal confesa ce Jorj, en sua propre usa de la lingua, ia malrecorda frecuente la vocales final de parolas. A la otra lado, la metodo elefen furni parolas natural, sin cambias arbitrar como acel letera D en la parola esperanto pordo. E on ave bien un regula ce verbos en elefen – verbos – fini sempre con vocal, e en fato sempre con un de un truple: -a, -e o -i. La sola eseta es la verbo esti [es], cual par causa de sua frecuentia es un monosilaba.

Nu, povas esti, ke tio estas tute freneza el teoria vidpunkto. Sed praktike ĝi bone funkcias. Konfesende Jorj, en sia propra lingvouzo tamen ofte mismemoris la finajn vokalojn de vortoj. Aliflanke la elefena aliro liveras naturajn vortojn, sen arbitraj ŝanĝoj kiel tiu litero D en la Esperanta vorto pordo. Kaj ja ekzistas regulo, ke verboj en Elefeno – verboj – ĉiam finiĝu per vokalo, kaj fakte ĉiam per unu el triopo: -a, -e-i. La sola escepto estas la verbo esti, kiu pro sia ofteco estas unusilabaĵo.

En esperanto la nom de la ago danci es evidente danco. En elefen on reusa simple la verbo dansa como nom, tota sin modifia lo. Me dansa un dansa canta un canta e vive un vive ativa. Per cambia la categorias en otra modos on usa sufisas, e me va resoma acel a pos.

En Esperanto la nomo de la ago danci estas evidente danco. En Elefeno oni simple reuzas la verbon dansa kiel substantivon, tute ne modifante ĝin. Me dansa un dansa canta un canta e vive un vive ativa. Por fari alispecajn kategorio-ŝanĝojn oni uzas sufiksojn, kaj tion mi skizos poste.

De ves a ves, on ia proposa ce elefen traversa a un sistem esperantin de codas. On ta pote nomi esta elefanto! Ma un tal modifia ta es, vera diseda, radisal e ta cambia completa la natur e la gramatica de la lingua.

De tempo al tempo oni proponis, ke Elefeno transiru al Esperanteca finaĵo-sistemo. Tion oni povus nomi “Elefanto”! Sed tia modifo estus verdire radikala kaj tute ŝanĝus la naturon kaj la gramatikon de la lingvo.

Elefen no ave un caso acusativa, donce on debe organiza la parolas en la ordina coreta longo la sinifia desirada. La ordina de la composantes fundal es normal: sujeto, verbo, ojeto: me caresa la gato. Un ajetivo a un nom veni comun a pos: la gato dormosa. Simil, un averbo a un verbo segue la verbo: la gato dormosa ronrona contente. Ajetivos e averbos ave en fato la mesma forma, donce par reordina simple la parolas, nos reseta un otra sinifia: la gato contente ronrona dormosa (averbal). E, si un averbo descrive an un ajetivo, lo sta ante la ajetivo: la gato contente dormosa (kontente dormema) ronrona.

En Elefeno mankas akuzativo, kaj oni devas do aranĝi la vortojn en ĝusta ordo laŭ la dezirata senco. La ordo de la bazaj komponantoj estas normale: subjekto, verbo, objekto: me caresa la gato. Adjektivo ĉe substantivo ordinare venas poste: la gato dormosa. Simile, adverbo ĉe verbo sekvas la verbon: la gato dormosa ronrona contente. Adjektivoj kaj adverboj fakte havas la saman formon, do per simpla rearanĝo de la vortoj ni ekhavas alian signifon: la gato contente ronrona dormosa (adverbe). Kaj, se adverbo priskribas eĉ adjektivon, ĝi staras antaŭ la adjektivo: la gato contente dormosa (“kontente dormema”) ronrona.

Bon, elefen ave un article de defini la, ma ance un article de nondefini un, diferente de esperanto. Ance plur otra parolas esiste simil a articles, per esemplo alga (iu o iuj), multe (multa o multaj) e mea (mia o miaj).

Bone, Elefeno havas difinan artikolon la, sed ankaŭ nedifinan artikolon un, malkiel Esperanto. Ekzistas ankaŭ pluraj aliaj artikolecaj vortoj, ekzemple alga (iu aŭ iuj), multe (multa aŭ multaj) kaj mea (mia aŭ miaj).

E par acel parola mea nos veni aora a la pronomes personal. Asi vos vide los tablida, con la formas posesal corespondente en la colona media. Nota ce en la person du, elefen distingui tu singular e vos plural. Ma usual lo no distingui li e ŝi [elo e ela]. Comun on usa sola el, cual sinifia li o ŝi, donce en esperanto moderna ri.

Kaj per tiu vorto mea ni nun venas al la personaj pronomoj. Jen vi vidas ilin tabeligitaj, kun la respondaj posedaj formoj en la meza kolumno. Notu, ke ĉe la dua persono Elefeno distingas ununombran tu kaj multenombran vos. Sed ĝi kutime ne distingas li kaj ŝi. Ordinare oni uzas nur el, kiu signifas “li aŭ ŝi”, do en la moderna Esperanto ri.

Lo es usada per parla de cosas – [Simon tose car la polen en acel dia ia comensa fa un mal efeto a sua vose] pardona me – e ance en frases cual en esperanto ta es sin sujeto, per esemplo lo pluve (pluvas, como en engles it is raining) o lo pare ce … (ŝajnas ke …, it seems that …). On ave un pronom refletante se (si en esperanto) e la paroleta multe usosa on, cui sinifia es bien esensal la mesma como oni en esperanto. Ma on apare frecuente en la espresa fisada on ave (oni havas) per espresa la esiste o presentia de alga cosa: on ave un libro sur la table (estas libro sur la tablo).

Lo (“ĝi”) estas uzata por paroli pri aĵoj – [Simon tusas, ĉar la tiutaga poleno komencis malbone efiki al lia voĉo] pardonu min – kaj ankaŭ en frazoj kiuj en Esperanto estus sensubjektaj, ekzemple lo pluve (“pluvas”, kiel en la angla it is raining”) aŭ lo pare ce … (“ŝajnas ke …”, it seems that …). Ekzistas refleksiva pronomo se (Esperante “si”) kaj la tre utila vorteto on, kies signifo estas ja esence la sama kiel la Esperanta “oni”. On tamen ofte aperas en la fiksita esprimo on ave (“oni havas”) por esprimi la ekziston aŭ ĉeeston de io: on ave un libro sur la table (“estas libro sur la tablo”).

E per formi la pronomes, o determinantes, posesal, on ajunta jeneral -a: mea gato, tua vive. Ma en la person tre, per evita complicas, e en modo romanica, la forma posesal de tota pronomes es simple sua. An tal aora, de sola un pico de anios, on ave ance lor (ilia), cui usa no es obligada, ma cual on pote usa longo la situa per espresa plu clar ce on refere a un cosa “de los” o “de se” plural.

Kaj por formi la posedajn pronomojn, aŭ difinilojn, oni ĝenerale aldonas -a: mea gato, tua vive. Sed en la tria persono, por eviti komplikaĵojn, kaj en latinideca maniero, la poseda formo de ĉiuj pronomoj estas simple sua. Tamen nun, de antaŭ nur kelkaj jaroj, ekzistas ankaŭ lor (“ilia”), ne nepre uzenda, sed laŭokaze uzebla por pli klare esprimi, ke temas pri io “de ili” aŭ “de si” plurale.

En pasa, la plural de un nom reseta la letera S – un gato, du gatos; un sejatre sejas – o a veses ES, cuando la nom singular fini con un consonante: un can, cuatro canes (kvar hundoj). Con un parola plural, on no modifia un ajetivo. Cuatro canes contente (kvar kontentaj hundoj).

Parenteze, la pluralo de substantivo ricevas la literon S – un gato, du gatos; un sejatre sejas – aŭ eventuale ES, kiam la singulara substantivo finiĝas per konsonanto: un can, cuatro canes (“kvar hundoj”). Ĉe plurala vorto oni ne modifas adjektivon. Cuatro canes contente (“kvar kontentaj hundoj”).

E ance verbos no cambia. On indica la tempo par un parola spesial, direta ante la verbo: va per tempo futur, ia per tempo pasada, ta per tempo imajinada, donce como la coda -us en esperanto, no?

Kaj ankaŭ verboj ne ŝanĝiĝas. Oni indikas la tempon per speciala vorteto tuj antaŭ la verbo: va por estonta tempo, ia por pasinta tempo, ta por imaga tempo, do kiel la finaĵo -us en Esperanto, ĉu ne?

Per nega un verbo on pone no a ante: tu no ia aida (vi ne helpis), me no ia pote aida (mi ne povis helpi). En ambos acel frases aida ave esata la mesma forma, no? Ma en la frase du, lo funsiona como infinitiva pos la verbo pote (povas).

Por nei verbon oni antaŭmetas no: tu no ia aida (“vi ne helpis”), me no ia pote aida (“mi ne povis helpi”). En ambaŭ tiuj frazoj aida havas precize la saman formon, ĉu ne? Sed en la dua frazo ĝi funkcias kiel infinitivo post la verbo pote (“povas”).

Aha, e si, en esperanto la transitivia de verbos es un cosa alga complicada. On debe spesial aprende esce un verbo es fundal transitiva o no, e jogla con la sufisas -ig- e -iĝ- per espresa se sin eras. Akvo bolas: oni boligas la akvon. Ma, si oni kuiras la supon, la supo kuiriĝas. Ni komencas la ludon, donce la ludo komenciĝas. An tal, cuando la ludo ekas, esta sinifia ce ni ekigas la ludon. En elefen on prefere ce, si posible, un verbo es fundal nontransitiva, donce tal como boli. E on fa ce lo deveni transitiva par ajunta simple un ojeto direta. Acua boli, me boli la acua; la sopa coce, tu coce la sopa; la jua comensa, nos comensa la jua; e la can asconde (la hundo kaŝiĝas), me asconde la can (mi kaŝas la hundon); la botela rompe, me rompe la botela e tal continuante. Esta funsiona per surprendente multe verbos.

Ha, kaj jes, en Esperanto la transitiveco de verboj estas sufiĉe kompleksa afero. Oni devas aparte enkapigi, ĉu verbo estas baze transitiva aŭ ne, kaj ĵongli per la sufiksoj -ig- kaj -iĝ- por esprimi sin senerare. Akvo bolas: oni boligas la akvon. Sed, se oni kuiras la supon, la supo kuiriĝas. Ni komencas la ludon, do la ludo komenciĝas. Tamen, kiam la ludo ekas, tio signifas, ke ni ekigas la ludon. En Elefeno oni preferas, ke, se eble, verbo estu baze netransitiva, do tia, kiel boli. Kaj oni igas ĝin transitiva per simpla aldono de rekta objekto. Acua boli, me boli la acua; la sopa coce, tu coce la sopa; la jua comensa, nos comensa la jua; kaj la can asconde (“la hundo kaŝiĝas”), me asconde la can (“mi kaŝas la hundon”); la botela rompe, me rompe la botela kaj tiel plu. Tio funkcias por surprize multaj verboj.

Bon, me vole reposa mea vose per un momento, donce nos va escuta un plu peso peti de musica, si? Asi es la strofe prima de un elefeni eselente de la canta “Joan of Arc” de Leonard Cohen. Lo ia es traduida par un franses, Michel Gaillard, ci es un de la elefenistes la plu talentosa e creosa. Me va mostra la testo de cada verso en elefen, en un esperanti leteral, e ance en la linguaje engles orijinal.

Bone, mi volas momente ripozigi mian voĉon, do ni aŭskultu plian muzikereton, ĉu? Jen la unua strofo de bonega elefenigo de la kanto “Johana de Arko” de Leonard Cohen. Tradukis ĝin franco, Michel Gaillard, kiu estas unu el la plej talentaj kaj kreemaj elefenistoj. Mi montros la tekston de ĉiu verso en Elefeno, en laŭvorta esperantigo, kaj ankaŭ en la originala anglalingvaĵo.

La flamas core, e los segue Joana cuando el cavali nel oscur
No luna brilia sua armur, no person, tra esta note, acompania
“La gera es tan fatigante! Me vole vive como a ante
e vesti me en roba blanca de sposi per covre bien mea manca”

La flamoj kuras, kaj ili sekvas Johanan, dum ŝi rajdas en la mallumo
Neniu luno briligas ŝian armaĵon, neniu homo, tra ĉi tiu nokto, akompanas
La milito estas tiel laciga! Mi volas vivi kiel antaŭe
kaj vesti min en blanka robo de edziniĝo por kovri ja mian mankon”
Now the flames they followed Joan of Arc as she came riding through the dark
No moon to keep her armor bright, no man to get her through this very smoky night
She said “I’m tired of the war, I want the kind of work I had before
a wedding dress or something white to wear upon my swollen appetite”

Michel ia crea en fato multe albumes en YouTube con cuasi 90 cantas en soma, sempre en acel stilo plasente lisa. Lodas grande a el!

Michel fakte kreis multajn albumojn en Jutubo kun preskaŭ 90 kantoj entute, ĉiam en tiu agrable glata stilo. Grandan gratulon al li!

Bon, me ia promete parla sur la sufisas, donce probable aora me ta fa lo. Tre sufisas esiste cual formi un ajetivo de un nom: -in es simil a la -eca de esperanto: metal (metalo), metalin (metaleca); ami (amiko), amin (amikeca). Cuando on ajunta un sufisa a un parola cual fini ja con un parola, on sutrae acel vocal esistente. Donce nos ave amin, no amiin.

Nu, mi promesis priparoli la sufiksojn, do verŝajne mi nun tion faru. Ekzistas tri sufiksoj kiuj formas adjektivon el substantivo: -in similas al la Esperanta -eca: metal (“metalo”), metalin (“metaleca”); ami (“amiko”), amin (“amikeca”). Kiam oni aldonas sufikson al vorto, kiu jam finiĝas per vokalo, oni forigas tiun jaman vokalon. Do ni havas amin, ne amiin.

-osa sinifia “plen de la cosa” e es donce simil a la sufisa neofisial esperanto -oz-: zucar (sukero), zucarosa (sukerplena); o a alga veses a -em-: jua (ludi o ludo), juosa (ludema). E la sufisa tre es -al, cual pertine a alga relata jeneral: nasion (nacio), nasional (nacia); teatro (teatro), teatral (teatra). On pote reusa un ajetivo noncambiada como nom, donce teatral servi ance como la parola per teatraĵo – bien un cosa teatral, no?

-osa signifas “plena de la afero” kaj do similas al la neoficiala Esperanta sufikso -oz-: zucar (“sukero”), zucarosa (“sukerplena”); aŭ iafoje al -em-: jua (“ludi” aŭ “ludo”), juosa (“ludema”). Kaj la tria sufikso estas -al, kiu temas pri ia ĝenerala rilato: nasion (“nacio”), nasional (“nacia”); teatro (“teatro”), teatral (“teatra”). Eblas reuzi adjektivon senŝanĝe kiel substantivon, do teatral servas ankaŭ kiel la vorto por teatraĵo – do teatra afero, ĉu ne?

Per formi ajetivos per linguas e poplas, on dispone an sinco sufisas, con completa la mesma sinifia como lunlotra, e on usa acel sufisa cual furni un parola la plu simil a la forma nasion. Per Jorj esta ia es importante. El ia permete ance alga derivas pico nonregular en esta campo, per esemplo Britan, brites (no britanes, British) e Elas, Elinica (no elasica) per la vorto greka.

Por formi adjektivojn pri lingvoj kaj popoloj, oni disponas eĉ kvin sufiksojn, plene samsencajn inter si, kaj oni uzas tiun sufikson, kiu liveras vorton plej similan al la nacia formo. Tion Jorj opiniis grava. Li permesis ankaŭ kelkajn iomete neregulajn derivaĵojn tiukampe, ekzemple Britan, brites (ne britanes, British) kaj Elas, Elinica (ne elasica) por la vorto “greka”.

De verbos on pote formi ajetivos. Esta pertine a du partisipios, e sola du – un ativa e un pasiva. Jua, juante, juada; vide, vidente, videda. E on ave ance un ajetivo de posiblia pasiva: juable (ludebla), vidable (videbla). Bon, longo la model de vidente, videda on ta espeta cisa no vidable ma videble. Ma Jorj ia eleje ce esta sufisa -able comensa sempre con la mesma vocal, tota simil en fato a la plu de la otra sufisas. Con un consonante sola la sufisas partisipial comensa, vera.

El verboj eblas formi adjektivojn. Temas pri du participoj, kaj nur du – unu aktiva kaj unu pasiva. Jua, juante, juada; vide, vidente, videda. Kaj ekzistas ankaŭ adjektivo de pasiva ebleco: juable (“ludebla”), vidable (“videbla”). Nu, laŭ la modelo de vidente, videda oni eble atendus ne vidable sed videble. Sed Jorj elektis, ke tiu sufikso -able ĉiam komenciĝu per la sama vokalo, fakte tute simile al la plej multaj aliaj sufiksoj. Per konsonanto komenciĝas nur la participaj sufiksoj, efektive.

On formi nomes de tipos diversa par plur sufisas. -or formi un nom de un person ci fa alga ata o labora sur alga cosa: parla (paroli), parolanto estas parlor; boteca (butiko), botecor es butikisto. E on trova ance -iste en alga parolas cual ave acel sufisa -ist en multe linguas european. Un bon esemplo de esta es jornaliste, un derivada de jornal.

Substantivojn oni formas de diversaj specoj per pluraj sufiksoj. -or formas nomon de persono, kiu faras iun agon aŭ laboras pri iu afero: parla (“paroli”), “parolanto” estas parlor; boteca (“butiko”), botecor estas “butikisto”. Kaj oni trovas ankaŭ -iste en iuj vortoj, kiuj havas tiun sufikson -ist en multaj eŭropaj lingvoj. Bona ekzemplo de tio estas jornaliste, derivaĵo de jornal.

-ador es simil a la -ilo de esperanto. Lo nomi utiles e macinas: computa, computador. E de la verbo muxa (mungi, pd. limpi la nas par sofla forte) on formi muxador (naztuko o poŝtuko). E -eria sembla la -ejo de esperanto. Lo nomi locas: jua, jueria (ludejo); cafe, caferia (kafejo).

-ador similas al la Esperanta “-ilo”. Ĝi nomas, nu, ilojn, kaj maŝinojn: computa, computador. Kaj el la verbo muxa (“mungi”, do purigi la nazon per forta blovo) oni formas muxador (naztuko aŭ poŝtuko). Kaj -eria estas simila al la Esperanta “-ejo”. Ĝi nomas lokojn: jua, jueria (“ludejo”); cafe, caferia (“kafejo”).

Aha, analoja a la -et- e -eg- de esperanto es -eta e -on. Ma on no usa estas en modo tan vasta e libre como en esperanto. La disionario defini alga sentuples de tal derivadas, e comun on usa sola estas. Per esemplo, orolojeta (un oroloja peti) es brakhorloĝo, e sejon (un seja grande) es fotelo. [Simon es confusada per un momento par un item nonespetada sur sua scermo.] A si, on usa -eta ance per nomi enfantes de animales. Me ia oblida nota acel. Donce gatetas es katidoj.

Ha, analogaj al la Esperantaj “-et-” kaj “-eg-” ekzistas -eta kaj -on. Sed tiujn oni ne uzas tiel vaste kaj libere kiel en Esperanto. La vortaro difinas kelkcent tiajn derivaĵojn, kaj ordinare oni uzas nur tiujn. Ekzemple orolojeta (kvazaŭ “horloĝeto”) estas brakhorloĝo, kaj sejon (“seĝego”) estas fotelo. [Simon momente konfuziĝas pro neatendita ero sur sia ekrano.] Ha jes, oni uzas -eta ankaŭ por nomi idojn de bestoj. Tion mi forgesis noti. Do gatetas estas “katidoj”.

Per deriva verbos nova on dispone sola un sufisa, la vocal -i. Bon, en dise vera, du sufisas esiste, ma ambos ave acel mesma forma. La un crea verbos transitiva pertinente a la usa de alga util, o a la aplica de alga sustantia. Veninte de boton (butono) es botoni (butoni); veninte de pinta (farbo) es pinti (farbi). La otra crea verbos nontransitiva, con sinifia simil a -iĝi en esperanto. Donce de jala (flava) on formi jali (flaviĝi). De flor on formi flori.

Por derivi novajn verbojn oni disponas nur unu sufikson, la vokalon -i. Nu, verdire ekzistas du sufiksoj, sed ambaŭ havas tiun saman formon. Unu kreas transitivajn verbojn pri uzado de iu ilo, aŭ aplikado de iu substanco. El boton (“butono”) venas botoni (“butoni”); el pinta (“farbo”) venas pinti (“farbi”). La alia kreas netransitivajn verbojn, kun senco simila al “-iĝi” en Esperanto. Do el jala (“flava”) oni formas jali (“flaviĝi”). El flor oni formas flori.

Ma, como me ia mensiona – ante la canta pasada, no? – on pote sempre ajunta un ojeto a un verbo nontransitiva e simple tal transitivi lo: la sol ia jali la pajes de tua libro vea (la suno flavigis la paĝojn de via malnova libro). En efeto la idea de “jali” un cosa no es vasta distante de “aplica la color jala como un sustantia”.

Sed, kiel mi menciis – antaŭ la lasta kanto, ĉu ne? – oni ĉiam povas aldoni objekton al netransitiva verbo kaj tiel ĝin simple transitivigi: la sol ia jali la pajes de tua libro vea (“la suno flavigis la paĝojn de via malnova libro”). Kaj efektive la nocio “flavigi” ne ege malproksimas de “apliki flavon, kvazaŭ substancon”.

E final me debe nota ce elefen ave apena parolas composada, a la min no longo la model de laborĉambro o lingvokurso en esperanto. On dise simple sala de labora, curso de lingua e tal continuante. Ma on ave ja composadas de un tipo spesial cual on trova en la linguas romanica, ma cual nos no conose en esperanto, e esta es composadas de verbo e nom, per nomi un person o util cual fa acel ata a acel cosa. Per esemplo, portavose (portas-voĉon) es algun ci parla como si el porta la vose de un otra person. En esperanto nos dise proparolanto per esta, no? O lansapetra es ŝtonĵetilo, un tipo de katapulto.

Kaj fine necesas noti, ke Elefeno apenaŭ havas kunmetitajn vortojn, almenaŭ ne laŭ la modelo de la Esperantaj “laborĉambro” aŭ “lingvokurso”. Oni simple diras sala de labora, curso de lingua kaj tiel plu. Sed ja ekzistas kunmetaĵoj de unu aparta speco, kiun oni trovas en la latinidaj lingvoj, sed kiun ni ne konas en Esperanto, kaj tio estas kombinaĵoj el verbo plus substantivo, por nomi personon aŭ ilon, kiu faras tiun agon al tiu afero. Ekzemple portavose (“portas-voĉon”) estas iu, kiu parolas kvazaŭ portante la voĉon de iu alia. En Esperanto, ĉu ne, ni diras por tio “proparolanto”. Aŭ lansapetra estas ŝtonĵetilo, speco de katapulto.

Uf! Ja sufisinte de acel. Ta ce nos ave denova un pico de diverti! Asi es un filma peti de tredes secondos sur pijones. La vose profonda e bela sonante cual vos va oia es lo de la esperantiste canadian Aaron Chapman. La video conteni sutitulos elefen, e a esta ves me no va ajunta un tradui esperanto, car me fida ce vos va susede comprende.

Uf! Jam sufiĉe pri tio. Ni denove distriĝu iomete! Jen tridek-sekunda filmeto pri kolomboj. La belsona profunda voĉo, kiun vi aŭdos estas tiu de la kanada esperantisto Arono Chapman. La videaĵo enhavas Elefenan subtekston, kaj ĉi-foje mi ne aldonos esperantigon, ĉar mi fidas, ke vi sukcesos kompreni.

Multe persones regarda pijones como pestes, ma los es vera merveliosa!
En la pasada, los ia es nosa mesajores fidable ultra distantias grande.
Los es un de la poca animales ci pote reconose se en un miror.
Noncredable, los pote recorda fases umana, donce es sempre amable a los.
La ves prosima cuando tu vide un pijon, dona a el tua respeta!
Tu gusta o odia los? Scrive en la comentas!

E vos ia comprende bien, plu o min, no? Bon, cisa alga parolas ia es pico difisil, spesial si vos no sabe un lingua romanica, evidente. Donce si, en fato me va jua la filma peti a un ves nova, a esta ves con la tradui esperanto a destra. [Alga cosa malcondui en inisia la jua de la filma.] Op, cua ia aveni ala?

Kaj vi ja pli-malpli komprenis, ĉu ne? Nu, eble kelkaj vortoj estis iomete malfacilaj, aparte se vi ne scipovas latinidan lingvon, evidente. Do jes, fakte mi ludigos la filmeton ankoraŭ unu fojon, ĉi-foje kun la Esperanta traduko dekstre. [Io momente misiras pri la ekludigo de la filmo.] Ups, kio okazis tie?

Multaj personoj rigardas kolombojn kiel ĝenaĵojn, sed ili estas vere mirindaj!
En la pasinteco, ili estis niaj fidindaj mesaĝistoj trans grandajn distancojn.
Ili estas unu el la malmultaj bestoj, kiuj povas rekoni sin en spegulo.
Nekredeble, ili povas memori homajn vizaĝojn, do estu ĉiam afabla al ili.
La venontan fojon, kiam vi vidos kolombon, donu al ĝi vian respekton!
Ĉu vi ŝatas aŭ malamas ilin? Skribu en la komentoj!

Bon, Aaron ia usa la pronom el tota coreta en la frase dona a el tua respeta (donu al ĝi vian respekton). En elefen, on prefere nomi animales intelijente el, como si los ta es persones, en loca de trata los como ojetos par lo (ĝi).

Nu, Arono uzis la pronomon el tute ĝuste en la frazo dona a el tua respeta (“donu al ĝi vian respekton”). En Elefeno oni preferas nomi inteligentajn bestojn el, kvazaŭ ili estus homoj, anstataŭ trakti ilin kiel aĵojn per lo (“ĝi”).

Bon, aora me vole parla pico sur la evolui de lingvo … lingua franca nova ĉa… tra la anios – me confusa la linguas aora! – car bien lo no ia resta sempre la mesma. En la periodo la plu temprana, ante cuando Jorj ia publici la lingua, la pronomes personal singular ia es plu esperantin: mi, ti, li sesal neutra, e si refletante. On no ia esiste (oni).

Bone, nun mi volas paroli iomete pri la evoluo de Lingvo … Lingua Franca Nova ĉa… tra la jaroj – mi konfuziĝas pri la lingvoj nun! – ĉar ĝi ja ne restis ĉiam sama. En la plej frua periodo, antaŭ ol Jorj publikigis la lingvon, la singularaj personaj pronomoj estis pli Esperantecaj: mi, ti, sekse neŭtrala li kaj la refleksiva si. On ne ekzistis (“oni”).

La categorias gramatical de la parolas en un frase ia es indicada sola par la ordina de parolas, e on ia debe donce usa paroletas spesial per siniali la comensa de un sintagma nomin o un sintagma verbin. La omo cato ia sinifia “la om gatal, la om gatin”. E la omo li cato ia sinifia “la om es un gato, o ata como un gato”. Esta es alga simil a la gramatica de tocipona, en fato, ma en la elefen de oji tal frases es tota nonposible. E la pasiva ia es simple nonesistente en acel tempo.

La gramatikaj kategorioj de la vortoj en frazo estis indikitaj sole per la vortordo, kaj oni devis do uzi specialajn vortetojn por signali la komencon de substantiva frazparto aŭ de verba frazparto. La omo cato signifis “la viro kata, la kateca viro”. Kaj la omo li cato signifis “la viro katas, aŭ agas katece”. Tio sufiĉe similas al la gramatiko de Tokipono, fakte, sed en la hodiaŭa Elefeno tiaj frazoj tute ne eblas. Kaj pasivo tiutempe simple ne ekzistis.

Asi es la numeros orijinal con la formas moderna en leteras plu peti. Alga de la numeros ia es fea truncada, o an prendeda de linguas germanica: kvar ia es cuat (aora cuatro), kvin ia es fif (parente de engles) e ok ia es at (de nederlandes). On no ia ave parolas per des o sento. Tresento-dudes-un ia es simple tri-du-un longo la model de la lingua lojical Loglan. E cisa on vide un influe de la lingua interglossa en lo ce plur parolas multe fundal ia veni de elinica: per esemplo ĉiuj [tota] ia es pan, e de en la sinifia disde [movente a via de] ia es apo.

Jen la originaj nombrovortoj kun la modernaj formoj en pli malgrandaj literoj. Iuj el la nombrovortoj estis malbelaj stumpigoj, aŭ eĉ prenitaj el ĝermanaj lingvoj: “kvar” estis cuat (nuntempe cuatro), “kvin” estis fif (ŝajne el la angla) kaj “ok” estis at (el la nederlanda). Ne ekzistis vortoj por “dek” aŭ “cent”. “Tricent dudek unu” estis simple tri-du-un laŭ la modelo de la logika lingvo Loglano. Kaj eble oni vidas influon de la lingvo Interglossa en tio, ke pluraj tre bazaj vortoj venis el la greka: ekzemple “ĉiuj” estis pan, kaj “de” en la senco “disde” estis apo.

Ma esta es la istoria temprana, apena documentida. Sur esta nos ave en efeto sola un resoma corta cual Jorj ia scrive a un ves. Cuando el ia publici la lingua a un grupo de discute en 1998, la cosa ia ave un forma multe plu simil a la presente. An tal, la sistem pronomal ia es plu complicada, car plur pronomes ia ave un forma spesial acusativa: io, me; tu, te; el, le. E on ia espresa tempos de verbos par sufisas, on pote dise, o cisa codas: me escutava ia sinifia mi aŭskultis (en loca de me ia escuta aora), e me escutara ia sinifia mi aŭskultos (aora me va escuta). En acel tempo la disionario ia conteni sola sirca 1500 parolas.

Sed temas pri la frua historio, apenaŭ dokumentita. Pri tio ni havas efektive nur mallongan resumon, kiun iam verkis Jorj. Kiam li publikigis la lingvon al diskut-grupo en 1998, la afero havis formon multe pli similan al la nuna. Tamen la pronoma sistemo estis pli kompleksa, ĉar pluraj pronomoj havis apartan akuzativan formon: io, me; tu, te; el, le. Kaj verbotempojn oni esprimis per sufiksoj, oni povas diri, aŭ finaĵoj eble: me escutava signifis “mi aŭskultis” (anstataŭ me ia escuta nuntempe), kaj me escutara signifis “mi aŭskultos” (nun me va escuta). Tiutempe la vortaro enhavis nur ĉirkaŭ 1500 vortojn.

Alga discutores, an tal, ia desira un lingua an plu simple, e los ia institui un grupo paralel de discute su la nom Europijin, pd. “pijin european”. Bon, esta ia es vera un broma de parolas sur la pijon de pas alora usada como simbol de lingua franca nova. Kolombo en elefen es pijon, esata como nos ia vide en acel filma peti, no?

Iuj diskutantoj tamen deziris eĉ pli simplan lingvon kaj ili starigis paralelan diskutgrupon sub la nomo Europijin, kvazaŭ “eŭropa piĝino”. Nu, tio estis fakte vortludo pri la packolombo tiam uzata kiel simbolo de Lingua Franca Nova. “Kolombo” en Elefeno estas pijon, ĝuste kiel ni vidis en tiu filmeto, ĉu ne?

En acel grupo on ia simpli la sistem de pronomes e ia inventa la paroletas moderna per indica tempos de verbos. On ia reteni, an tal, la coda -r de verbos infinitiva: escutar, per esemplo, ia sinifia aŭskulti. E on ia esperimenta con recambia la coda de nomes plural (donce aora, per esemplo, can, canes) par alga modifia spesial de la article: la can (la hundo), li can ia es la hundoj [la canes]. Bon, ultima la grupo xef ia aseta acel lingua reformida como bien plu bon e elegante, con eseta de acel dejeta de la sufisa pluralinte, car en la pratica acel ia mostra se como alga difisil per usa, en fato.

En tiu grupo oni simpligis la pronomsistemon kaj elpensis la nunajn vortetojn por indiki verbotempojn. Oni tamen retenis R-finaĵon ĉe infinitivaj verboj: escutar, ekzemple, signifis “aŭskulti”. Kaj oni eksperimentis pri anstataŭigo de la finaĵo de pluralaj substantivoj (nun ekzemple do can, canes) per ia speciala modifo de la artikolo: la can (“la hundo”), li can estis “la hundoj”. Nu, fine la ĉefa grupo akceptis tiun reformitan lingvon kiel ja pli bonan kaj elegantan, escepte de tiu forigo de la pluraliga sufikso, ĉar en la praktiko tio montriĝis iom malfacile uzebla, fakte.

Me mesma ia junta a la discutes en 2008, cuando multe ia es ja desideda. Ma me ia argumenta contra la usa de la coda -r de infinitivas, e final me ia susede convinse Jorj ce lo es balasto.

Mi mem aliĝis al la diskutoj en 2008, kiam multo estis jam decidita. Sed mi argumentis kontraŭ la uzado de R-finaĵo ĉe infinitivoj, kaj fine mi sukcesis konvinki Jorj, ke ĝi estas balasta.

Con otra persones, me ia aida vasti la vocabulo, car parolas per vera multe ideas importante ia manca simple. A la mesma tempo, me ia tira atende a alga cosas strana en la disionario, per esemplo ce la parola porta ia es e un verbo (con la sinifia porti) e un nom (sinifiante pordo), o ce costa ia es e kosti kaj marbordo, o ce parolas compartinte un etimolojia familial, ta ce nos dise, ia es noncoerente tratada en la lingua, par alga causa.

Kun aliaj mi helpis plivastigi la vortostokon, ĉar simple mankis vortoj por tre multaj gravaj nocioj. Samtempe mi atentigis pri iuj strangaĵoj en la vortaro, ekzemple ke la vorto porta estis kaj verbo (kun la signifo “porti”) kaj substantivo (kun la senco “pordo”), aŭ ke costa estis kaj “kosti” kaj “marbordo”, aŭ ke vortoj kunhavantaj familian etimologion, ni diru, estis ial nekonsekvence traktitaj en la lingvo.

E esta labora ia gida me ultima a programi de un xercador de disionario en un paje ueb. A ante en la pajeria elefen on ia trova listas diversa de parolas, asi e ala, alga caososa e – franca diseda – embarasante plen de eras. Me ia sentri la informas vocabulal e ia permete ce persones fidada edita los en la vici de elefen. En junta, nos ia scrive definis, e final me ia multilinguali la disionario.

Kaj tiu laboro fine kondukis min al programado de vortara serĉilo en retpaĝo. Antaŭe en la elefena retejo troviĝis diversaj vortlistoj, tie kaj tie, iom ĥaosaj kaj – honeste dirite – embarase plenaj de eraroj. Mi centralizis la vortarajn informojn kaj igis ilin redakteblaj por fidataj homoj en la vikio de Elefeno. Ni kune verkis difinojn, kaj fine mi igis la vortaron plurlingva.

Lo ave aora plu ca 10 000 articles, con total cuasi 35 000 radises e derivadas elefen. Cada parola ave un glosa (o glosas) en a la min engles e esperanto, e, con grasias a la labora multe asidua de Michel Gaillard, en franses e italian. Relativa bon representada es ance la linguas espaniol, portuges, catalan – tal completinte la Ecipo – deutx, ivri, xines e an nepali.

Ĝi nun havas pli ol 10.000 artikolojn, kun entute preskaŭ 35.000 elefenaj radikoj kaj derivaĵoj. Ĉiu vorto havas gloson (aŭ glosojn) en almenaŭ la angla kaj Esperanto, kaj, danke al la diligentega laboro de Michel Gaillard, en la franca kaj la itala. Relative bone reprezentataj estas ankaŭ la lingvoj hispana, portugala, kataluna – do kompletigante la Ecipo-n – la germana, la hebrea, la ĉina kaj eĉ la nepala.

En sua forma presente, la disionario elefen dona a la usor la resultas de xerca sin pausa, pd. ja en cuando on tape. Bon, en elefen la verbo per serĉi es xerca e, par causa de la rapidia de la xercador, Michel Gaillard ia broma nominte lo Xercan, car lo ia pare a el tan rapida como la tigre Shere Khan en la Libro de la jungla de Rudyard Kipling. Multe bela, donce nos ia adota acel broma como nometa de la xercador. Fu, un rompelingua de frase! [en esperanto, a la min…]

En sia nuna formo, la elefena vortaro prezentas serĉorezultojn al la uzanto tuj, do jam dum oni tajpas. Nu, en Elefeno la verbo por “serĉi” estas xerca kaj, pro la rapideco de la serĉilo, Michel Gaillard ŝerce nomis ĝin Xercan, ĉar ĝi ŝajnis al li tiel rapida kiel la tigro Shere Khan en la Ĝangalo-libro de Rudyard Kipling. Belege, do ni adoptis tiun ŝercon kiel kromnomon de la serĉilo. Fu, iom langorompa frazo!

Me ia mensiona en la comensa de la presenta ce aora me labora tra PIV per ajunta un monton de imajes ala. Un cosa simil ia es fada ja ante longa par me e otras en la disionario de elefen, cual conteni aora plu ca 4000 imajes. E en 2018 la casa de publici Evertype (de Michael Everson) ia publici bonvolosa la parte engles de la disionario como un libro multe bela – e spesa – de 600 pajes, ancora comprable de Amazon!

Mi menciis en la komenco de la prelego, ke mi nun tralaboras PIV-on por aldoni amason da bildoj tie. Ion similan mi kaj aliuloj jam faris antaŭ longe en la vortaro de Elefeno, kiu nun enhavas pli ol 4000 bildojn. Kaj en 2018 la eldonejo Evertype (de Michael Everson) afable eldonis la anglan parton de la vortaro kiel tre belan – kaj dikan – 600-paĝan libron, ankoraŭ haveblan ĉe Amazono!

Un otra labora grande cual me ia fa per elefen ia es rescrive la esplicas de la gramatica en modo plu detaliosa e estendosa ca la esplicas orijinal de Jorj, ma esperable plu fasil per comprende. E esta ia deveni sufisinte popular, lo pare, car, plu tarda, otra persones ia tradui lo a sua linguas. Acel gramatica es aora lejable en 16 linguas, incluinte suomi, rusce e, si, denova esperanto. Car un bon curso de elefen es ancora mancante, la parlores presente de la lingua ia debe aprende xef de la disionario e de acel pajes gramatical, e jeneral los ia susede eselente!

Alia granda laboro, kiun mi faris por Elefeno, estis reverki la klarigojn de la gramatiko en maniero pli detala kaj ampleksa ol la originaj klarigoj de Jorj, sed espereble pli facile komprenebla. Kaj tio ŝajne montriĝis sufiĉe populara, ĉar aliaj homoj poste tradukis ĝin en siajn lingvojn. Tiu gramatiko estas nun legebla en 16 lingvoj, inkluzive de la finna, la rusa kaj, jes, denove Esperanto. Ĉar ankoraŭ mankas bona kurso pri Elefeno, la nunaj parolantoj de la lingvo devis lerni ĉefe el la vortaro kaj el tiuj gramatikaj paĝoj, kaj ĝenerale ili bonege sukcesis!

Entretempo, e cisa presisa par causa de la crea de la disionario e gramatica sentral, elefen ia deveni multe stable. En la desenio de 2010, ancora de ves a ves modifias alga radisal ia aveni, per esemplo la introdui de lo, la pronom lo (ĝi), per refere a un cosa. A ante on ia usa el e per persones e per cosas. Simil on ia senti ce la parola ce ave tro multe sinifias. Orijinal lo ia es egal no sola a la parola ke de esperanto, ma ance a la demanda kio? [cua?] e an a la paroleta de compara ol [ca]. Nos ia divide lo en tre parolas separada per claria. E a alga ves nos ia introdui la parola multe usosa an, cual coresponde a en esperanto. Lo apare en plur espresas fisada e comun, per esemplo an tal (eĉ tiel), cual es la modo normal de dise tamen.

Intertempe, kaj eble ĝuste pro la estiĝo de la centraj vortaro kaj gramatiko, Elefeno iĝis tre stabila. En la 2010-aj jaroj ankoraŭ de tempo al tempo okazis kelkaj iom drastaj modifoj, ekzemple la enkonduko de lo, la pronomo lo (“ĝi”), por paroli pri aĵo. Antaŭe oni uzis el kaj por homoj kaj por aĵoj. Simile oni sentis, ke la vorto ce havis tro multajn signifojn. Origine ĝi egalis ne nur al la Esperanta vorto “ke”, sed ankaŭ al la demando “kio?” kaj eĉ al la kompara vorteto “ol”. Ni dividis ĝin en tri apartajn vortojn por klareco. Kaj iam ni enkondukis la tre utilan vorton an, kiu respondas al la Esperanta “eĉ”. Ĝi aperas en pluraj oftaj fiksitaj esprimoj, ekzemple an tal (“eĉ tiel”), kiu estas la normala maniero diri “tamen”.

En la eda presente, sola parolas min fundal es ajuntada, per esemplo cuando nos descovre un parola cual apare en tota sinco linguas de fonte ma ancora no en elefen. Per esemplo, en la mense pasada, nos ia crea la verbo esuga con la sinifia viŝi, longo la model de essuyer en franses, enjugar en espaniol, e tal continuante tra tota la Ecipo.

Nuntempe aldoniĝas nur malpli kernaj vortoj, ekzemple kiam ni malkovras vorton, kiu aperas en ĉiuj kvin fontolingvoj sed ankoraŭ ne en Elefeno. Ekzemple pasintan monaton ni kreis la verbon esuga kun la senco “viŝi”, laŭ la modelo de essuyer en la franca, enjugar en la hispana, kaj tiel plu tra la tuta Ecipo.

Donce la disionario e la gramatica e multe otra cosas interesante es trovable en la loca ueb, elefen.org. Ala nos ave nosa vici, do, si on ave un conta, on pote boni la pajeria publica e partisipa en discutes. Ala nos ave ance un arcivo enorme de discutes vea relatada a la evolui de la lingua, incluinte plu ca 3000 mesajes intercambiada en la grupo prima de discute, pd. a la comensa de la sentenio presente, en fato.

Do la vortaro kaj la gramatiko kaj multaj aliaj interesaj aferoj troveblas en la retejo, elefen.org. Tie ni havas nian vikion, kie, se oni havas konton, oni povas plibonigi la publikan paĝaron kaj partopreni en diskutoj. Tie ni havas ankaŭ grandegan arĥivon de malnovaj diskutoj rilate la evoluon de la lingvo, inkluzive pli ol 3000 mesaĝojn interŝanĝitajn en la unua diskutgrupo, do komence de la nuna jarcento, fakte.

E si, nos ave un biblioteca xercable de plu ca 650 verkoj (la parola elefen es obras). La plu multe obras es traduis, de linguas diversa, ma sirca 120 pesos de literatur ia es scriveda en elefen. Me calcula ce la biblioteca conteni obras orijinal par 19 autores e traduis fada par 55 individuoj.

Kaj jes, ni havas serĉeblan bibliotekon de pli ol 650 verkoj (la elefena vorto estas obras). La plej multaj obras estas tradukoj, el diversaj lingvoj, sed ĉirkaŭ 120 literaturaĵoj estis verkitaj en Elefeno. Mi kalkulas, ke la biblioteko enhavas originalajn verkojn de 19 aŭtoroj kaj tradukojn faritajn de 55 individuoj.

En la desenio pasada, Guido Crufio, nom falsa de la brites Guy Rawson, ia scrive un monton de peti poesias interesante, frecuente comica. Vicente Costalago (comun su la nom Chabi) ia scrive entre otra cosas plur noveletas e studias de la istoria european. E, en pasa, el ia es un person multe sentral en la crea de la varia elefen de Vicipedia. Asi, per esemplo, es la article ala sur la nara siensal de televisa brites, relativa bon conoseda, Doktoro Kiu: Dotor Ci. La suomi Harri Savolainen ia fa un elefeni multe bon de tota de Wini-la-Pu.

En la pasinta jardeko Guido Crufio, pseŭdonimo de la brito Guy Rawson, verkis amason da interesaj poemetoj, ofte komikaj. Vicente Costalago (ofte sub la pseŭdonimo Chabi) verkis i.a. plurajn novelojn kaj studojn pri la eŭropa historio. Kaj li estis, cetere, tute kerna homo en la starigo de la elefena versio de Vikipedio. Jen ekzemple la artikolo tie pri la relative bone konata brita sciencfikcia televida dramo Doktoro Kiu: Dotor Ci. La finno Harri Savolainen tre bone elefenigis la tuton de Winnie-la-Pu.

E me mesma ia contribui plur traduis alga estendosa de engles, incluinte La cade de la casa de Usor par Edgar Allan Poe, Un canta de natal par Charles Dickens, La can de la Baskervilles par Arthur Conan Doyle, e par Lewis Carroll Alisia en la pais de mervelias e Tra la miror. Bon, la multe bromas de parolas en los ia presenta defias vera interesante. En fato Michael Everson, denova, ia publici mea tradui de Pais de mervelias en 2012 a lado de traduis en un cuantia vera stonante grande de otra linguas, incluinte multe otra linguas construida multe oscur. E en la tempo presente me trova me en alga loca media de tradui la roman longa Kiel akvo de l’ rivero [Como acua del rio], un obra mestral en esperanto par la franses Raymond Schwartz.

Kaj mi mem kontribuis plurajn sufiĉe ampleksajn elangligojn, inkluzive de La falo de la domo Usher de Edgar Allan Poe, Kristnaska kanto de Charles Dickens, La ĉashundo de la Baskerviloj de Arthur Conan Doyle, kaj de Lewis Carroll Alico en Mirlando kaj Tra la spegulo. Nu, ties multaj vortludoj prezentis defiojn tute interesajn. Fakte Michael Everson, denove, eldonis mian tradukon de Mirlando en 2012 apud tradukoj en vere mirinde granda nombro da aliaj lingvoj, inkluzive multajn tre obskurajn aliajn planlingvojn. Kaj ĝuste nun mi troviĝas ie meze en tradukado de la longa romano Kiel akvo de l’ rivero, Esperanta majstroverko de la franco Raymond Schwartz.

Un otra franses, Michel Gaillard, es un autor spesial produosa, creante obras orijinal fasinante, traduinte poesias e rejistrante cantas. Ta ce me mensiona ance sua paje longa sur “la dialetos de la isoletas”, pd. la isoletas prosima a acel isola imajinal mediteranean do la popla elefen ipotesal abita. En acel paje Michel lista un cuantia grande de reformis interesante cual el ia inventa, e cual cisa ta eleganti la lingua bien an plu – o a la min ta fa ce lo deveni an plu romanica – ma cual pare es, o ia pare es, tro radisal per deveni asetada en la elefen normal. Ma ci sabe? Cisa la isoletas representa la futur de la lingua – a alga tempo futur.

Alia franco, Michel Gaillard, estas aparte fekunda aŭtoro, kreante fascinajn originalajn verkojn, tradukante poemojn kaj registrante kantojn. Mi menciu ankaŭ lian longan paĝon pri “la dialektoj de la insuletoj”, do la insuletoj apud tiu imaga mediteranea insulo, kie loĝas la hipoteza elefena popolo. En tiu paĝo Michel listigas multege da interesaj reformoj, kiujn li elpensis, kaj kiuj eble ja eĉ pli elegantigus la lingvon – aŭ almenaŭ igus ĝin eĉ pli latinida – sed kiuj tamen montriĝas, aŭ montriĝis, tro radikalaj por iĝi akceptitaj en la norman Elefenon. Sed kiu scias? Eble la insuletoj reprezentas la iaman estontecon de la lingvo – iam.

On ave, en ajunta, plur canales elefen en YouTube, e grupos esiste en Facebook, Telegram e Discord. E natural, me ia indica ja ce Jorj – George Boeree – ia scrive multe en la lingua bela cual el mesma ia inisia.

Ekzistas krome pluraj elefenaj kanaloj en Jutubo kaj troviĝas grupoj ĉe Fejsbuko, Telegramo kaj Diskordo. Kaj kompreneble mi jam indikis ke Jorj – George Boeree – multon verkis en la bela lingvo, kiun li mem estigis.

Bon, lo comensa pare a me ce me ia parla sufisinte a la tema – e ia consuma cuasi mea vose – donce probable me ta para, si? Ma con plaser me va atenta responde a cualce demandas. Me va fini la presenta mesma par musica. Esta es un estraeda de mea tradui elefen de un poesia conoseda engles, par Tolkien, sur paseas de distantia longa, The road goes ever on and on. En sua tempo William Auld ia esperanti esta su la titulo La vojo ĉiam plu pilgrimas. Esta presenta musical ia es realida par Michel Gaillard.

Nu, komencas ŝajni al mi, ke mi sufiĉe parolis pri la afero – kaj preskaŭ foruzis mian voĉon – do verŝajne mi haltu, ĉu ne? Sed mi volonte provos respondi al eventualaj demandoj. La prezenton mem mi finu muzike. Temas pri eltiraĵo el mia elefena traduko de konata angla poemo de Tolkien pri longdistanca promenado, The road goes ever on and on. Siatempe William Auld Esperantigis tion sub la titolo “La vojo ĉiam plu pilgrimas”. La jenan muzikan prezenton realigis Michel Gaillard.

La Via sempre plu vagante vade en sorti de sua porte
Lo pasa ja a tan distante, ta ce on segue lo, los ci pote!
Ta ce los fa viajas nova, ma me prosimi la fini de vade
Verjente a la lus de alcova, en dormi e reposa me cade

La Vojo ĉiam plu pilgrimas suben de l’ pordo de l’ komenco
La Vojo jam tre malproksimas, aliaj sekvu, laŭ intenco!
Ili vojaĝon novan iru, sed mi finfine lacpiede
Jam al taverno luma stiru, ripoz’ vespera dormoscede
The Road goes ever on and on, out from the door where it began
Now far ahead the Road has gone, let others follow it who can!
Let them a journey new begin, but I at last with weary feet
Will turn towards the lighted inn, my evening-rest and sleep to meet

E aora la presentor va reposa. Grasias grande per vosa atende alga longa.

Kaj nun ripozos la preleganto. Grandan dankon pro via sufiĉe longa atento.

Shenghao. Multe grasias! [en elefen:] Grasias per tua parla.

Shenghao. Koran dankon! Grasias per tua parla.

Simon. [en elefen:] Grasias.

Simon. Grasias.

Shenghao. E esce cualcun ave un demanda? Edmundo, per favore.

Shenghao. Kaj ĉu iu ajn havas demandon? Edmundo, bonvolu.

Edmundo. Si, grasias, Sajmĉjo, per la presenta multe bela.

Edmundo. Jes, dankon, Sajmĉjo, pro la tre bela prelego.

Simon. Con plaser.

Simon. Ne dankinde.

Edmundo. Me ia vole demanda sur la pronunsia, car, si me ia oia coreta, tu ia dise ce la asentua es sur la silaba ante la consonante final. Ma tu ia dise … bon, me ia oia la parolas folias e pajes.

Edmundo. Mi volis demandi pri la prononco, ĉar, se mi ĝuste aŭdis, vi diris, ke la akcento estas sur la silabo antaŭ la lasta konsonanto. Sed vi diris … do mi aŭdis la vortojn folias kaj pajes.

Simon. A, si.

Simon. Ha, jes.

Edmundo. E cisa esce tu ia dise brites o brites?

Edmundo. Kaj eble ĉu vi diris britesbrites?

Simon. Brites.

Simon. Brites.

Edmundo. Brites. Donce evidente tu ia simpli la regula. Me ta gusta oia la …

Edmundo. Brites. Do evidente vi simpligis la regulon. Mi ŝatus aŭdi la …

Simon. Me ia oblida mensiona ce en la plural on iniora acel S. Lo no contribui a la regula de asentua. Donce si: can, canes, no canes.

Simon. Mi forgesis mencii, ke en la pluralo oni ignoras tiun S. Ĝi ne kontribuas al la akcentoregulo. Do, jes: can, canes, ne canes.

Edmundo. Donce la eseta es sola per la plural.

Edmundo. Do la escepto estas nur por la pluralo.

Simon. Esata. Esata tal.

Simon. Ĝuste. Ĝuste tiel.

Edmundo. Grasias.

Edmundo. Dankon.

Simon. En fato, acel S plural es la sola infleta en la lingua.

Simon. Efektive tiu plurala S estas la sola fleksio en la lingvo.

Shenghao. E Rico, tu ave un demanda?

Shenghao. Kaj Rico, ĉu vi havas demandon?

Rico. Si, grasias, Shenghao, grasias. Grasias, Sajmĉjo, multe interesante. Me es Rico. Un presenta multe bela. Lo es sempre fasinante, oia de otra linguas, e xef de otra linguas construida, no?

Rico. Jes, dankon, Shenghao, dankon. Dankon, Sajmĉjo, tre interese. Mi estas Rico. Tre bela prelego. Ĉiam estas fascine aŭdi pri aliaj lingvoj, kaj precipe pri aliaj planlingvoj, ĉu ne?

Simon. Bon, me joia ce lo ia plase a tu.

Simon. Bone, mi ĝojas, ke vi ĝuis.

Rico. Si, e me ave multe demandas, en fato. Cisa ta ce me pone du. La un es donce: Elefen es lingua franca nova, si?

Rico. Jes, do mi havas multajn demandojn, fakte. Eble mi starigu du. Unu estas do: Elefeno estas Lingvo Franka Nova, ĉu ne?

Simon. Si. Si, si.

Simon. Jes. Jes, jes.

Rico. Esce tu sabe, o tu pote clari a nos, donce, esce on ave diferes entre la lingua franca de la eda medieval e la lingua presente de Jorj?

Rico. Ĉu vi scias, aŭ ĉu vi povas klarigi al ni, do, ĉu estas diferencoj inter Lingvafrankao de la Mezepoko kaj la nuna lingvo de Jorj?

Simon. Bon, me no sabe un cuantia grande sur sabir, acel —

Simon. Nu, mi ne scias multegon pri Sabiro, tiu —

Rico. Sabir, si.

Rico. Sabiro, jes.

Simon. — lingua antica. En fato, lo pare ce la mundo no sabe multe sur lo en soma. Ma Jorj ia repensa la cosa intera de la comensa.

Simon. — antikva lingvo. Fakte ŝajne la mondo ne scias tre multon pri tio entute. Sed Jorj repensis la tuton dekomence.

Rico. Mhm.

Rico. Mhm.

Simon. El ia es inspirada par acel fenomeno presedente, ma el ia inventa la intera. E plu tarda la comunia ia fa plu evoluis en sua stilo. Ma si, me no pote dona un presenta sistemosa de la diferes, regretable.

Simon. Inspiris lin tiu antaŭa ekzistaĵo, sed li elpensis la tuton. Kaj poste la komunumo pli evoluigis siamaniere. Do jes, mi ne povas sisteme prezenti la diferencojn, bedaŭrinde.

Rico. No, no. Grasias. Donce la demanda du es: me es curiosa sur la bandera. Un bandera multe bela!

Rico. Ne, ne. Dankon. Do la dua demando estas: mi scivolas pri la flago. Tre bela flago!

Simon. A, si, si. Si, acel es —

Simon. Ha jes, jes. Jes, tio estas —

Rico. Como lo ia es creada, e tal plu?

Rico. Kiel ĝi estiĝis, kaj tiel plu?

Simon. Bon, u asi lo, en la … sur la covrente de la disionario. Lo es donce un arco de sielo e lo ave sinco colores. Estas representa la sinco continentes.

Simon. Nu, jen ĝi, en la … sur la kovrilo de la vortaro. Ĝi estas do ĉielarko kaj ĝi havas kvin kolorojn. Tiuj reprezentas la kvin kontinentojn.

Rico. Mhm.

Rico. Mhm.

Simon. Cua otra me pote dise? En fato, me ia regarda acel a alga dias pasada, acaso, en la vici mesma. Donce asi es la obras, e asi es alga cosa sur la bandera, la flago: “Logos e banderas de elefen”. Bon, on ave alga detalias tecnical sur la grandia. Ma lo ia es inspirada par la bandera de la Sexeles —

Simon. Kion alian diri? Fakte mi rigardis tion ankaŭ kelkaj tagoj, hazarde, en la vikio mem. Do jen la obras, kaj ĉi tie estas io pri la bandera, la flago: “Logos e banderas de elefen”. Do, estas kelkaj teĥnikaj detaloj pri la grandeco. Sed ĝi estis inspirita de la flago de la Sejŝeloj —

Rico. A, si.

Rico. Ha jes.

Simon. — do on parla un creol franses. Ma lo ave la colores de la arco de sielo e – a, si – lo sujesta un leva de sol.

Simon. — kie oni parolas francan kreolon. Sed ĝi havas kolorojn de la ĉielarko kaj – ha jes – ĝi sugestas sunleviĝon.

Rico. A …

Rico. Ha …

Simon. E on ave alga banderojBanderoj?! Cua me dise? Flagoj! Me vide elefen sur la scermo e parla instante en acel lingua!

Simon. Kaj estas kelkaj malnovaj banderojBanderoj?! Kion mi diras? Flagoj! Mi vidas Elefenon sur la ekrano kaj tuj parolas tiulingve!

Rico. Bon, grasias. Multe interesante, grasias.

Rico. Bone, dankon. Tre interese, dankon.

Simon. Paŭlo, me vide tua mano.

Simon. Paŭlo, mi vidas vian manon.

Paŭlo. Si, Sajmĉjo. Prima me ta dise ce me grasia per la presenta multe interesante. E me joia ance potente conose tu con fas a fas, no?

Paŭlo. Jes, Sajmĉjo. Unue mi diru, ke mi dankas pro la tre interesa prelego. Kaj mi ankaŭ ĝojas konatiĝi kun vi vizaĝ-al-vizaĝe, ĉu ne?

Simon. En fato, si! Pos tempo longa.

Simon. Efektive, jes! Post longa tempo.

Paŭlo. Si, si, pos tempo longa. Ma me ave en fato sola un demanda. Cua es tua secreta? Esce en Britan vos ave … un dia ave 72 oras o 100 oras? Como tu susede fa tan multe labora per PIV? Tu maneja ance elefen, etc. Cua es tua secreta?

Paŭlo. Jes, jes, post longa tempo. Sed mi fakte havas nur unu demandon. Kio estas via sekreto? Ĉu en Britio vi havas … unu tago havas 72 horojn aŭ 100 horojn? Kiel vi sukcesas fari tiom da laboro por PIV? Vi krome regas Elefenon, ktp. Kio estas via sekreto?

Simon. No dormi.

Simon. Ne dormi.

Paŭlo. No dormi, oce. Acel es ja un bon paso. Oce!

Paŭlo. Ne dormi, okej. Tio estas jam bona paŝo. Okej!

Simon. Me vide ce Alexander mostra la loca ueb [https://elefen.org] en la parleta.

Simon. Mi vidas, ke Alexander montras la retejon [https://elefen.org] en la babilejo.

Shenghao. Esce cualcun ave un otra demanda? Ella, per favore.

Shenghao. Ĉu iu ajn havas alian demandon? Ella, bonvolu.

Eddy. Bon, mea nom es Eddy, ma usual “Ella” apare de esta computador.

Eddy. Do, mia nomo estas Eddy, sed kutime “Ella” aperas per tiu ĉi komputilo.

Simon. Aha.

Simon. Aha.

Eddy. Alo, Simon. Bon, me ia escuta tua presenta e me vole loda tu ce tu ave un comanda spesial bon de esperanto cuando tu parla. Lo es donce —

Eddy. Saluton, Simon. Do mi aŭskultis vian prelegon kaj mi volas gratuli vin, ke vi escepte bone regas Esperanton, kiam vi parolas. Do estas —

Simon. Multe grasias.

Simon. Koran dankon.

Eddy. Lodas. E lo es donce interesante. Multe presentores ia apare ja ci ia parla de otra linguas construida. Nos ave ance Martin Ptasinski, ci fa frecuente esta … donce lo es un cosa interesante per compara. Bon, nos es esperantistes e nos vole es atestores esce alga cosa es vera ancora un boni o lo es … Longo mea senti aora, lo es an tal no tan fasil. Ma bon, cuando on aprende, cada lingua es ultima fasil, no?

Eddy. Gratulon. Kaj do estas interese. Jam aperis multaj prelegantoj, kiuj parolis pri aliaj planlingvoj. Ni ankaŭ havas Martin Ptasinski, kiu ofte faras tion kaj … do estas interesa afero por kompari. Do ni estas esperantistoj kaj ni volas esti atestanto, ĉu io vere estas ankoraŭ plibonigo aŭ ĝi estas … Laŭ mia sento nun ĝi tamen estas ne tiom facila. Sed do, kiam oni lernas, ĉiu lingvo finfine estas facila, ĉu ne?

Simon. Vera, vera. Si, lo es sempre bon ce on ave alga cosa con cual on pote compara esperanto, no?

Simon. Efektive, efektive. Jes, estas ĉiam bone havi ion, kun kio oni povas kompari Esperanton, ĉu ne?

Eddy. Si, si. Bon, acel ia es mea comenta, donce lodas per la presenta bela.

Eddy. Jes, jes. Do tio estis mia komento, do gratulon pro la bela prelego.

Simon. Grasias, grasias. Vilĉjo.

Simon. Dankon, dankon. Vilĉjo.

Vilĉjo. Alo, Sajmĉjo.

Vilĉjo. Saluton, Sajmĉjo.

Simon. Alo! De longa me no ia vide tua fas.

Simon. Saluton! De longe mi ne vidis vian vizaĝon.

Vilĉjo. Esta es me. Bon, me ave un demanda. A veses on dise ce esperanto ia susede plu, o an ia survive sola plu, ca otra linguas construida par causa de sua idea interna. Bon, tu ia clari ce la lingua cual tu ia descrive es un creada artal. Esce lo ave un idea interna simil a lo de esperanto?

Vilĉjo. Jen mi. Nu, mi havas demandon. Okaze oni diras, ke Esperanto sukcesis pli, aŭ eĉ nur travivis pli, ol aliaj planlingvoj pro sia interna ideo. Nu, vi klarigis, ke la lingvo, pri kiu vi priskribis, estis arta kreaĵo. Ĉu ĝi havas ian internan ideon samkiel tiu de Esperanto?

Simon. No vera. No. La comunia es tro peti per acel. Cisa cuando Jorj ia inisia la cosa, cisa el ia ave pensas grande, scemas grande, projetas grande. Ma el ia publici la cosa en 1998 e instante persones ia ariva volente modifia esta e cambia esta e reformi acel. E la cosa ia deveni simple un discuteria lingual, no? E pos la mori de Jorj, lo es mera un cosa artiste, vera diseda.

Simon. Ne vere. Ne. La komunumo estas tro malgranda por tio. Eble kiam Jorj iniciatis la aferon, eble li havis grandajn pensojn, grandajn planojn, grandajn projektojn. Sed li publikigis la aferon en 1998 kaj tuj ensaltis homoj, kiuj volis modifi tion kaj ŝanĝi tion kaj reformi tion. Kaj la afero simple fariĝis lingva diskutejo, ĉu ne? Kaj post la morto de Jorj, ĝi estas nur artisma afero, verdire.

Vilĉjo. Un obra de arte alga juosa, si?

Vilĉjo. Sufiĉe ludema artaĵo, ĉu ne?

Simon. Si, si. On gusta multe scrive en lo, si.

Simon. Jes, jes. Oni tre ĝuas skribi en ĝi, jes.

Vilĉjo. Bon, grasias.

Vilĉjo. Bone, dankon.

Gabriele. Me ave un comenta.

Gabriele. Mi havas rimarkon.

Shenghao. Per favore.

Shenghao. Bonvolu.

Gabriele. Alo. Me es Gabriele. Tu ia descrive tua lingua nova, o … si, un lingua relativa nova, como un lingua construida. E denova lo fonti en plur linguas european. Donce me no es serta … En mea opina acel es la sola critica.

Gabriele. Saluton. Mi estas Gabriele. Vi priskribis tiun novan lingvon, aŭ … jes, relative novan lingvon, kiel planlingvon. Kaj denove ĝi fontas en pluraj eŭropanaj lingvoj. Do mi ne certas … Laŭ mi tio estas la sola kritiko.

Simon. Mm. O si, un critica coreta. Lo es un lingua tota eŭropean, si.

Simon. Mm. Ho jes, prava kritiko. Estas tute eŭropa lingvo, jes.

Gabriele. E serta lo no conveni como lingua construida per tota la mundo. An no per la sinco continentes.

Gabriele. Kaj certe ne taŭgas kiel planlingvo por la tuta mondo. Eĉ ne por la kvin kontinentoj.

Simon. Si, si, tu es coreta sur acel. Jorj ia es probable alga naive en acel conseta de sua enfantia, pos leje sur esperanto e prende inspira …

Simon. Jes, jes, vi pravas pri tio. Jorj verŝajne estis iom naiva en tiu infaneca koncepto, leginte pri Esperanto kaj inspiriĝinte …

Shenghao. Si, ma sua gramatica es fundida sur un lingua analisal e me pensa ce la usa de verbos es multe simil a lo en la lingua xines.

Shenghao. Jes, sed ĝia gramatiko baziĝas sur analiza lingvo kaj mi pensas, ke la uzado de verboj tre similas al tiu en la ĉina lingvo.

Simon. A, si? Interesante.

Simon. Ho ĉu? Interese.

Shenghao. Si, on ajunta un paroleta ante o pos la verbo per indica.

Shenghao. Jes, oni aldonas vorteton antaŭ aŭ post la verbo por indiki.

Simon. E acel paroletas aida multe reconose la verbo, car, como me ia dise, on reusa verbos como nomes sin cambia. Donce si on ave acel va o ia o ta ante un parola, on sabe direta ce asi un verbo veni.

Simon. Kaj tiuj vortetoj tre helpas rekoni la verbon, ĉar, kiel mi diris, oni reuzas verbojn kiel substantivojn senŝanĝe. Do se oni havas tiun vaiata antaŭ vorto, oni scias tuj, ke jen venas verbo.

Shenghao. Si.

Shenghao. Jes.

Simon. Acel no es esensal. On pote comprende an sin acel, ma lo aida.

Simon. Tio ne estas esenca. Oni povas kompreni eĉ sen tio, sed tio helpas.

Shenghao. Si. Grasias. Donce si no [es plu demandas], acel es tota per esta sera. Grasias denova a Sajmĉjo per tua presenta interesante. Multe grasias.

Shenghao. Jes. Dankon. Do se ne [estas pliaj demandoj], tio estas ĉio por ĉi vespero. Refojan dankon al Sajmĉjo pro via interesa prelego. Koran dankon.

Simon. Grasias.

Simon. Dankon.

Shenghao. Multe grasias.

Shenghao. Koran dankon.