LA ESENSE E FUTUR DE LA IDEA DE UN LINGUA INTERNASIONAL
Capitol 1 · Capitol 2 · Capitol 3 · Capitol 4 · Capitol 5 · Capitol 6 · Capitol 7 · Capitol 8

Capitol 6

Mostra ance la testo orijinal

Aora lo resta ancora ce nos ta solve la demanda cual spesie de lingua artifisial va es introduida en la usa comun. En la minuto prima, lo pare ce on ave no posible de responde esta demanda, car – como vos va dise sin duta – “vera multe linguas artifisial esiste ja, e sua cuantia pote es ancora plu grande a mil veses, car cada person individua pote crea un lingua artifisial individua, seguente sua capris. Donce esce on ave alga posible de previde cual de los va es elejeda?

Nun restas ankoraŭ solvi la demandon, kia nome arta lingvo estos enkondukita en komunan uzadon. En la unua minuto ŝajnas, ke respondi tiun ĉi demandon ekzistas nenia eblo, ĉar – kiel vi sendube diros - “da lingvoj artaj ekzistas ja tre multe kaj ilia nombro povas esti ankoraŭ mil fojojn pli granda, ĉar ĉiu aparta homo povas krei apartan lingvon artan laŭ sia arbitro”. Ĉu ekzistas tial ia eblo antaŭvidi, kiu el ili estos elektita?

Vera lo pare tal a persones ci no conose la campo, de la regarda prima, e, an tal, multe fasil es previde e predise cual spesie de lingua artifisial va es elejeda. Esta veni de la fato ce la opina diseda a supra, multe comun en la popla, sur la cuantia de linguas artifisial cual esiste e cual pote ancora apare, es intera noncoreta, e es fundida sur un nonconose completa de la istoria e esense de la linguas artifisial.

Tiel efektive ŝajnas de la unua rigardo al la homoj ne konantaj la aferon, kaj tamen antaŭvidi kaj antaŭdiri, kia lingvo arta estos elektita, estas tre facile. Tio ĉi venas de tio, ke la supre dirita en la publiko tre populara opinio pri la nombro de la ekzistantaj kaj povantaj ankoraŭ aperi lingvoj artaj estas tute erara kaj estas fondita sur plena nesciado de la historio kaj esenco de la artaj lingvoj. ¶

Ante tota, nos reconose la fato ce, an con la cuantia enorme de persones ci labora o ia labora ja sur linguas artifisial en la tempo de 200 anios, asta aora sola du linguas vera preparada ia apare, cual es per dise volapük e esperanto. Atende esta: sola du linguas artifisial.

Antaŭ ĉio ni konstatas la fakton, ke, malgraŭ la grandega nombro da personoj, kiuj laboris aŭ laboras super lingvoj artaj jam en la daŭro de 200 jaroj, ĝis nun aperis sole nur du efektive pretaj lingvoj, nome Volapük kaj Esperanto. Turnu atenton sur tion ĉi: sole nur du artaj lingvoj.

Lo es vera ce vos leje en la jornales, a cuasi cada dia, ce un o ancora plu linguas artifisial ia apare o asi o ala, on sita a vos sua nomes, on dona frecuente a vos an notas sur la construi de esta linguas, on mostra a vos alga frases en esta linguas conoseda como nova, e lo pare a la popla ce linguas nova artifisial apare e crese como fungos pos pluve.

Estas vero, ke vi preskaŭ ĉiutage legas en la gazetoj, ke jen tie jen aliloke aperis ankoraŭ unu aŭ ankoraŭ kelkaj artaj lingvoj, oni citas al vi ilian nomon, oni donas al vi ofte eĉ notojn pri la konstruo de tiuj ĉi lingvoj, oni alportas al vi kelkajn frazojn en tiuj ĉi tiel nomataj novaj lingvoj, kaj al la publiko ŝajnas, ke novaj artaj lingvoj elkreskadas kiel fungoj post pluvo.

Ma esta opina es intera noncoreta, e lo aveni car la jornales no trova ce los nesesa profondi en la cosa sur cual los scrive, e los contenti si los ave la posible de regala la lejores con un nova riable o de fa un bon broma. Donce sabe ce tota lo cual es portada a vos a cada dia par la jornales su la nom forte de “linguas internasional nova” es sola projetas, projetas coceda con rapidia e sin pensa sufisinte, cual sta ancora multe multe distante de reali.

Sed tiu ĉi opinio estas tute erara kaj venas de tio, ke la gazetoj ne trovas necesa eniĝi en tion, pri kio ili skribas, kaj kontentiĝas nur per tio, ke ili havas la eblon regali la legantojn per ridinda novaĵo aŭ fari spritaĵon. Sciu do, ke ĉio tio, kio ĉiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la laŭta nomo de “novaj lingvoj internaciaj”, estas nur projektoj, en rapideco kaj sen sufiĉa pripenso elbakitaj projektoj, kiuj de realiĝo staras ankoraŭ tre kaj tre malproksime.

Esta projetas apare asi en la forma de pajes corta, ala an en la forma de libros spesa con frases la plu forte e prometosa – los apare e desapare direta de la orizon, e vos oia ja nunca plu un parola sur los. Cuando la autores de esta projetas prosimi a sua reali, los deveni direta convinseda ce esta segue sua fortes en tota no modo, e ce lo cual ia pare un cosa tan fasil en teoria mostra se como multe difisil e nonrealable en pratica.

Tiuj ĉi projektoj aperas jen en formo de mallongaj folietoj, jen eĉ en la formo de dikaj libroj kun la plej laŭtaj kaj multepromesaj frazoj, - aperas kaj tuj malaperas de la horizonto, kaj vi jam plu neniam aŭdas ion pri ili; kiam la aŭtoroj de tiuj ĉi projektoj alpaŝas al ilia realigado, ili tuj konvinkiĝas, ke tio ĉi estas tute ne laŭ iliaj fortoj kaj ke tio, kio en teorio ŝajnis afero tiel facila, en la praktiko montriĝas tre malfacila kaj neplenumebla.

Perce la reali de esta projetas es tan difisil, e donce, asta oji, sola du linguas vera preparada e capas de vive ia apare? Sur esta nos va parla a su, e entretempo nos fa ce vos persepi sola ce sola du linguas artifisial esiste asta aora, e ce donce si la congresa ta aveni oji, lo ta ave per eleje sola du de la linguas artifisial ja esisente. Seguente, la problem de la congresa ta es intera no tan difisil como lo ta pote pare a la regarda prima.

Kial la efektivigo de tiuj ĉi projektoj estas tiel malfacila kaj tial ĝis hodiaŭ aperis sole nur du efektive pretaj kaj vivipovaj lingvoj – pri tio ni parolos malsupre, kaj dume ni nur turnas vian atenton sur tion, ke da lingvoj artaj ĝis nun ekzistas sole nur du kaj ke sekve se la kongreso hodiaŭ efektiviĝus, ĝi el la jam ekzistantaj artaj lingvoj havus por elekto nur du. La problemo de la kongreso estus sekve jam tute ne tiel malfacila, kiel povus ŝajni de la unua rigardo.

Cual de esta du linguas on ta eleje? La congresa no ta esita ance an per un minuto, car la vive mesma ia solve ja longa esta demanda en la manera la plu nondutada, e volapük es ja sustituida en tota locas par la lingua esperanto. La bonia de esperanto supra volapük es tan colpante grande ce lo cade en la oios de cadun, direta de la regarda prima, e no es nonconfesada an de la volapukistes la plu zelosa.

Kian el tiuj ĉi du lingvoj elekti – la kongreso ankaŭ ne ŝanceliĝus eĉ unu minuton, ĉar la vivo mem jam longe solvis tiun ĉi demandon en la plej senduba maniero kaj Volapük ĉie estas jam elpuŝita de la lingvo Esperanto. La pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük estas tiel frapante granda, ke ĝi falas al ĉiu en la okulojn tuj de la unua rigardo kaj ne estas malkonfesata eĉ de la plej fervoraj Volapükistoj.

Lo va sufisi si nos dise a vos esta: Volapük ia apare a un tempo cuando la zelo de la popla per la idea nova ia es ancora intera fresca, e esperanto, par difisiles finansial de la autor, ia apare ante la popla a alga anios plu tarda e ia encontra ja enemis preparada a cada loca. La volapukistes ia ave recursos grande per sua propaganda, e ia ata usante anunsias la plu vasta, pur american. E la esperantistes ia ata tra tota la tempo cuasi intera sin recursos material, e ia mostra un noncapasia e nondefende enorme en sua atas.

Estos sufiĉe, se ni diros al vi la jenon: Volapük aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis ankoraŭ tute freŝa, kaj Esperanto, dank’ al financaj malfacilaĵoj de la aŭtoro, aperis antaŭ la publiko kelkajn jarojn pli malfrue kaj renkontis jam ĉie pretajn malamikojn; la Volapükistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure Amerika reklamo, kaj la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj kaj montradis en sia agado grandegan nelertecon kaj senhelpecon;

E an con tota, de la momento prima de la apare de esperanto, nos vide un monton enorme de volapukistes ci traversa publica a esperanto, e un cuantia ancora plu grande de los ci ia cade a via de la idea de un lingua internasional, consensa ce volapük sta multe plu basa ca esperanto, ma sin desira mostra se como vinseda. En la tempo intera de la esiste de esperanto (13 anios), en no loca sur tota la globo de la tera an no un person ia es trovada – nos repete, an un – ci ta traversa de esperanto a volapük!

kaj malgraŭ ĉio de la unua momento de la apero de Esperanto ni vidas grandegan multon da Volapükistoj, kiuj transiris malkaŝe al Esperanto, kaj ankoraŭ pli grandan multon da tiaj, kiuj, konsciante, ke Volapük staras multe pli malalte ol Esperanto, sed ne dezirante montri sin venkitaj, tute defalis de la ideo de lingvo internacia entute, – dume en la tuta tempo de ekzistado de Esperanto (13 jaroj) nenie sur la tuta tera globo troviĝis eĉ unu persono, – ni ripetas, eĉ unu – kiu transirus de Esperanto al Volapük!

An cuando esperanto vive plu e flori e forti constante, an con la difisiles enorme con cual lo debe batalia, volapük es ja longa abandonada par cuasi tota persones, e on pote dise ce lo es ja mor de longa.

Dum Esperanto, malgraŭ la grandegaj malfacilaĵoj, kun kiuj ĝi devas batali, daŭre vivas kaj floras kaj konstante plifortiĝas, Volapük jam longe estas forlasita preskaŭ de ĉiuj kaj povas esti nomata jam de longe mortinta. ¶

Natural, nos no pote analise asi multe detaliosa lo cual composa la bonia de esperanto supra volapük. Per esemplo, nos va mostra sola alga puntos:

En kio konsistas la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük, ni ne povas kompreneble analizi tie ĉi tute detale; pro ekzemplo ni montros nur kelkajn punktojn:

1) Cuando volapük sona multe savaje e nondelicata, esperanto es plen de armonia e estetica, e recorda mesma la lingua italian.

1) Dum Volapük sonas tre sovaĝe kaj maldelikate, Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan.

2) An per persones intera noninstruida, esperanto es multe plu fasil ca volapük, ma per instruidas lo es vera multe plu fasil, car sua parolas – estra alga en un cuantia vera peti – no es acaso inventada, ma prendeda de la linguas romanica-germanica en tal forma ce los es fasil reconoseda par cadun. Donce cada person alga sivilida, ja pos alga oras de aprende, pote leje libre cada spesie de opera en esperanto ja cuasi tota sin disionario.

2) Eĉ por tute neinstruitaj Esperanto estas multe pli facila ol Volapük, sed por instruitaj ĝi estas tre multe pli facila, ĉar ĝiaj vortoj – krom kelkaj tre malmultaj – ne estas arbitre elpensitaj, sed prenitaj el la lingvoj romana-germanaj en tia formo, ke ĉiu ilin facile rekonas. Tial ĉiu iom civilizita homo jam post kelkaj horoj da lernado povas libere legi ĉian verkon en Esperanto jam preskaŭ tute sen vortaro.

3) Cuando la usor de volapük debe asoluta repete constante lo, car en un otra modo el oblida presto lo (car la parolas es intera inventada), la usor de esperanto, pos aprende lo a un ves, no oblida ja lo si el no usa lo an per un tempo longa.

3) Dum la uzanto de Volapük nepre devas ĝin konstante ripetadi, ĉar alie li ĝin baldaŭ forgesas (dank’ al la plena elpensiteco de la vortoj), la uzanto de Esperanto, unu fojon ĝin ellerninte, jam ĝin ne forgesas, se li eĉ longan tempon ĝin ne uzas.

4) Esperanto, ja a la comensa, es multe fasil per conversa bocal, an cuando en volapük on debe eserse multe longa e pasiente sua orea asta deveni abituada a persepi clar la difere entre la multe parolas cual sona multe simil la un a la otras (per esemplo “bap, pab, pap, päp, pep, pöp, peb, böb, bob, pop, pup, bub, pub, püb, bib, pip, püp” etc, cual deveni ancora plu simil la un a la otras si on prende los en la plural, cual es per dise con s a la fini).

4) Esperanto jam en la komenco estas tre facila por buŝa interparolado, dum en Volapük oni devas tre longe kaj pacience ekzercadi sian orelon, ĝis oni alkutimiĝas al klara diferencigado de la multaj reciproke tre simile sonantaj vortoj (ekzemple “bap, pab, pap, päp, pep, pöp, peb, böb, bob, pop, pup, bub, pub, püb, bib, pip, püp” k.t.p., kiuj fariĝas ankoraŭ pli similaj inter si, se oni prenas ilin en la multenombro, t.e. kun s en la fino).

5) En volapük, causada par alga eras fundal en la prinsipes de la construi (per esemplo: on no pote usa vocales a la comensa o fini de un parola, car los es sinias gramatical), cada parola nova cual on nesesa debe es creada par la autor (an tota nomes propre, per esemplo America = Melop, England = Nelij). Esta dona no sola un cuantia enorme de parolas completa nonesesada per aprende, ma fa ce cada paso de developa de la lingua depende sempre de sua autor o de alga academia comandante.

5) En Volapük, dank’ al kelkaj fundamentaj eraroj en la principoj de la konstruo (ekzemple: vokaloj en la komenco aŭ fino de vorto ne povas esti uzataj, ĉar ili estas signoj gramatikaj), ĉiu nove bezonata vorto nepre devas esti kreita de la aŭtoro (eĉ ĉiuj nomoj propraj, ekzemple Ameriko = Melop, Anglujo = Nelij). Tio ĉi ne sole donas grandegan nombron da tute superfluaj vortoj por lernado, sed faras ĉian disvolviĝan paŝon de la lingvo ĉiam dependa de ĝia aŭtoro aŭ de ia ordonanta Akademio.

A la mesma tempo, en esperanto, causada par la noninflue completa de la gramatica a la disionario, e causada par la regula ce tota parolas “stranjer”, cual es mesma ja internasional, es usada sin cambia, egal como en la otra linguas – un monton enorme de parolas deveni no sola tota nonesesada per aprende, ma la lingua reseta la posible de developa eterna, sempre plu e plu, sin depende de la autor o de alga academia.

Dume en Esperanto, dank’ al la plena seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj dank’ al la regulo, ke ĉiuj vortoj “fremdaj”, kiuj jam de si mem estas internaciaj, estas uzataj senŝanĝe egale kiel en la aliaj lingvoj, – ne sole grandega multo da vortoj fariĝas tute senbezona por lernado, sed la lingvo ricevas la eblon disvolviĝadi eterne ĉiam pli kaj pli, sen ia dependo de la aŭtoro aŭ de ia Akademio. ¶

Parlante sur la bonia de esperanto supra volapük, per esta nos intende en no modo diminui la meritas de la inventor de volapük. La meritas de Schleyer es enorme, e sua nom va sta sempre sur la loca la plu onorosa en la istoria de la idea de lingua internasional. Nos ia vole sola mostra ce, si un congresa ta aveni oji per eleje un lingua internasional, alora lo no ta pote esita, an per un minuto, entre ambos la linguas artifisial aora esistente.

Parolante pri la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük, ni tute ne intencas per tio ĉi malgrandigi la meritojn de la elpensinto de Volapük. La meritoj de Schleyer estas grandegaj kaj lia nomo ĉiam staros sur la plej honora loko en la historio de la ideo de lingvo internacia. Ni volis nur montri, ke se hodiaŭ efektiviĝus kongreso por la elekto de lingvo internacia, tiam ĝi inter la ambaŭ nun ekzistantaj lingvoj artaj ne povus ŝanceliĝi eĉ unu minuton. ¶

Seguente, nos ia demostra ce, si un congresa ta aveni oji per eleje un lingua internasional, alora, an con la cuantia enorme de linguas esistente, nos ta pote previde ja aora, con sertia e esatia completa, cual spesie de lingua lo ta eleje, cual es per dise: de tota linguas esistente, vivente, mor e artifisial, la congresa pote eleje sola un lingua: esperanto.

Ni pruvis sekve, ke se hodiaŭ efektiviĝus kongreso por la elekto de lingvo internacia, tiam malgraŭ la grandega nombro da ekzistantaj lingvoj ni povus jam nun kun plena certeco kaj precizeco antaŭvidi, kian lingvon ĝi elektos, nome: el ĉiuj ekzistantaj lingvoj vivaj, mortintaj kaj artaj la kongreso povas elekti sole nur unu lingvon: Esperanto.

La composa de la congresa no importa, la situas political no importa, e lo no es importante par cual consideras, prejudis, gustas, e nongustas la congresa ta gida se. Lo no ta pote en cualce modo eleje alga otra lingua estra esperanto, car, per la rol de lingua internasional, esperanto es aora la aspirante unica en tota la mundo, la unica, intera sin competores.

Kia ajn estus la konsisto de la kongreso, kiaj ajn estus la politikaj kondiĉoj, je kiaj ajn konsideroj, antaŭjuĝoj, simpatioj aŭ antipatioj la kongreso sin gvidus, ĝi absolute ne povus elekti ian alian lingvon krom Esperanto, ĉar por la rolo de lingvo internacia Esperanto estas nun la sola kandidato en la tuta mondo, la sola, tute sen iaj konkurantoj.

Car, an en un congresa composada a modo la plu povre, persones pensante ta senta an tal en lo, e la bonia enorme de la lingua esperanto supra tota otra linguas cade tro forte en la oios de cadun ci ia comensa conose esta lingua a la min a alga grado, donce on pote a no modo suposa ce la congresa va eleje alga otra lingua.

Ĉar eĉ ĉe la plej malprospera konsisto de la kongreso en ĝi tamen sidos homoj pensantaj, kaj la grandega pliboneco de la lingvo Esperanto antaŭ ĉiuj aliaj lingvoj tro forte falas en la okulojn al ĉiu, kiu almenaŭ iom konatiĝis kun tiu ĉi lingvo, tial estas tute ne eble supozi, ke la kongreso elektos ian alian lingvon.

Ma si, contra tota espeta, la congresa va es tan siecida ce lo va desira alga otra lingua, alora – como nos ia demostra a supra – la vive mesma va organiza ce la deside de la congresa resta como sola leteras nonvivente, per la tempo asta cuando un congresa nova va asembla e fa un eleje coreta.

Se tamen, kontraŭ ĉia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke ĝi ekdeziros ian alian lingvon, tiam – kiel ni pruvis supre – la vivo mem zorgos pri tio, ke la decido de la kongreso restu sole malviva litero, tiel longe, ĝis kolektiĝos nova kongreso kaj faros elekton ĝustan. ¶

Esta paje es presentada con la lisensa CC Attribution-Share Alike 4.0 International.
Lo ia es automatada jenerada de la paje corespondente en la Vici de Elefen a 23 marto 2024 (17:14 UTC).